Salti al enhavo

La ĝemelinoj kun la kanada ĉefministro, Mitchell Hepburn

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.

La 28-an de majo 1934, kanada virino kun la nomo Elzire Dionne faris ion, kion neniu tiam kredis ebla: ŝi sukcese naskis kvin ĝemelinojn. Iliaj nomoj estis Yvonne, Annette, Cécile, Émilie kaj Marie. La knabinoj estis identaj, ĉar ili ĉiuj devenis de unu sola ovo-ĉelo. Ili fariĝis famaj tra la tuta mondo, ĉar neniam antaŭe oni aŭdis pri kvin ĝemeloj, kiuj postvivis siajn unuajn monatojn.

La beboj naskiĝis tro frue kaj estis tre malgrandaj. Ili naskiĝis en simpla kampara domo sen modernaj medicinaj iloj, helpe de loka kuracisto kaj du akuŝistinoj

Kiam homoj aŭdis pri la nasko, helpo venis el ĉie en Nordameriko. Homoj sendis vestojn kaj aliajn bezonaĵojn, kaj eĉ donacis patrinan lakton. Sed en la jaro 1934 regis granda ekonomia krizo, kaj prizorgi kvin tro frue naskitajn bebojn estis tre multekoste. Kiam la ĝemelinoj havis kvar monatojn, iliaj gepatroj subskribis interkonsenton kun la Ruĝa Kruco, kiu transprenis ilian prizorgadon.

En marto 1935, la kanada registaro subskribis apartan leĝon, laŭ kiu la ŝtato transprenos la knabinojn, ĝis ili atingos 18 jarojn. Speciala hejmo estis konstruita por ili. Ĝia celo estis loĝigi kaj prizorgi la knabinojn, sed baldaŭ la ĝemelinoj fariĝis granda turisma allogaĵo. Homoj vojaĝis el la tuta mondo por rigardi la fratinojn tra unudirektaj fenestroj. Novaĵfilmoj, filmoj kaj reklamoj uzis iliajn vizaĝojn, gajnante milionojn da dolaroj.

La fratinoj Dionne estis konstante observataj, kontrolataj kaj studataj. Ĉio, kion ili faris, estis registrita. Multajn jarojn poste la fratinoj diris, ke iliaj infanaj jaroj estis tre malfacilaj, kaj ke oni ne traktis ilin kiel normalajn infanojn.

Dionnequints2.jpg.00f18db8c65e83ecda96d8cb98367f64.jpgLa ĝemelinoj en 1947 kun siaj gepatroj kaj pastro 
Preskaŭ neniom el la mono gajnita pro ilia famo atingis la knabinojn mem. Anstataŭe, ĝi estis uzata de la instancoj por esplorado, kaj por fotistoj kaj filmistoj. Ankaŭ ilia familio uzis parton de la mono por aĉeti grandan domon kaj plurajn aŭtojn, kaj por ĝui komfortan vivon.

En la 1990-aj jaroj, la postvivintaj fratinoj procesis kontraŭ la registaro de Ontario pro la maniero, kiel oni traktis kaj ekspluatis ilin. Finfine, en 1998 ili ricevis kompenson kaj oficialan pardonpeton.

Ĉiuj kvin fratinoj jam mortis. Émilie kaj Marie mortis junaj, je 20 kaj 35 jaroj, pro sanproblemoj. Yvonne mortis en 2001 je 67 jaroj. Cécile mortis la 28-an de julio 2025 je la aĝo de 91 jaroj. Annette, la lasta postvivinta fratino, mortis kvin monatojn poste, la 24-an de decembro 2025, ankaŭ ŝi je la aĝo de 91 jaroj.

Myrtis Smith

  • Ŝati 2
  • Ami 1

Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, marŝadon kaj, kompreneble, Esperanton. Ŝi estas regula kontribuanto al uea.facila


  • akuŝistino: virino, kiu profesie helpas aliajn virinojn dum ili naskas.
  • al-logaĵo: bela, rigardinda aŭ interesa loko aŭ vidindaĵo, kiu logas turistojn kaj aliajn homojn, kiuj deziras vidi ĝin.
  • bebo: tre juna infano.

Bebopx..jpg.c33204ec91c609144a5bf55f0f002473.jpg

  • ĉelo: ĉambreto por unu persono, ekzemple en malliberejo; malgranda ejo ĉiuflanke fermita; la plej malgranda vivanta unuo, la baza ero el kiu konsistas kreskaĵoj kaj bestoj.

elopbl..thumb.jpg.d8cabb625687f876c1a74683d2163504.jpg

  • de-veni: veni de iu loko, fonto aŭ situacio; rezulti de.
  • dolaro ($): mon-unuo en Usono, Kanado, Aŭstralio kaj kelkaj aliaj landoj.

Dolarokanadapx.png.153b438ab03d5a18ff93391f4bce8ad4.png

  • ekspluati: devigi homojn labori, ne donante taŭgan pagon; utiligi ies servojn laŭ maljusta maniero.
  • ĝemeloj: du (aŭ pli da) gefratoj, naskitaj en la sama tago, kaj ofte tre similaj inter si.

emelojpx..jpg.8a7f3a853412e22a0c1e9824cc7582a3.jpg

  • identaj: tiel similaj, ke ne eblas vidi iun ajn diferencon.
  • instanco: grava organizaĵo posedanta juĝan aŭ decidan povon.
  • kompenso: io donata por anstataŭi perdon; io plezurigo donata pro bedaŭro, ke okazis malagrablaĵoj; pago (ne nepre per mono) pro ies penoj.
  • krizo: grava danĝera periodo; subita kaj tre malbona ŝanĝiĝo en situacio.
  • medicino: scienco pri sano, malsano kaj kuracado.
  • oficiala: laŭregule akceptita de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tiu afero.
  • procesi: voki homon antaŭ juĝiston pro kontraŭleĝa ago.
  • registaro: grupo de homoj, kiuj regas ŝtaton.
  • registri: konservi sonojn (voĉojn aŭ muzikon) aŭ filmi okazaĵon por posta aŭskultado aŭ spektado; orde kaj metode skribi ciferojn, notojn aŭ aliajn informojn en tiu-cela libro aŭ kajero pri faktoj, pri kiuj oni volas konservi memoron.
  • Ruĝa Kruco: internacia help-organizaĵo, kies flago montras ruĝan krucon (signon, kiu konsistas el du linioj, unu trans la alia).

Ruakruco2pbl..png.bb028b0069dbab145944c73deefc0d06.png

sub-skribi: skribi sian nomon fine de dokumento por montri, ke oni mem verkis ĝin, aŭ por konsenti pri la enhavo.

 

Subskribo2px..jpg.a97ee0aee5549fdbb1201754c791f317.jpg


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.