
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Margaret Zaleski-Zamenhof.
Ĉu vi faris tason da teo ĉi-matene? Se vi similas al la plejmulto de la homoj, tio signifas, ke vi faligis malgrandan saketon, fiksitan al ŝnureto, en tason da varmega akvo. Tamen, dum jarcentoj oni faris teon metante la ne-enpakitajn foliojn en poton da bolanta akvo. Ĉu vi iam sci-volis: "Kiu estis la unua homo, kiu metis teon en saketon?"
En 1903, la usonaninoj Roberta C. Lawson kaj Mary McLaren ricevis patenton por a fabric tea leaf holder: “ŝtofa ujo por te-folioj”. La saketo entenis la foliojn, sed samtempe permesis al la akvo cirkuli tra ĝi. Kvankam Roberta kaj Mary havis la unuan patenton, Thomas Sullivan, usona teo-komercisto, ofte estas konsiderata kiel la pioniro de la teo-saketo.
En 1908, Sullivan volis sendi specimenojn de sia teo al eventualaj aĉetontoj. Li metis la teon en malgrandajn mane kudritajn silkajn saketojn; tio estis pli malmultekosta ol la metalaj skatoloj, kiuj tiam estis ofte uzataj. La ricevintoj devis meti la saketon en varman akvon. Ili ŝatis, ke eblas pretigi la teon rapide, kaj ke poste estas facile forĵeti la uzitajn foliojn. Sullivan vidis sian ŝancon kaj desegnis maŝinon por amasprodukti la saketojn.
Jam antaŭ la 1920-aj jaroj, la ŝtofajn saketojn oni anstataŭigis per malpli multekostaj paperaj saketoj. La papero estis sufiĉe fortika por teni la foliojn, sed tamen permesis al la akvo cirkuli, same kiel la saketoj de Roberta kaj Maria. Dum la 1920-aj jaroj, teo en saketoj fariĝis pli populara.
Tamen la "teo" en la saketo estis malaltkvalita. Ĝi enhavis rompitajn tigojn kaj teo-polvon. La homoj ne zorgis pro tio. Tian teon eblis prepari rapide, kaj ĝi havis fortan koloron kaj sufiĉe bonan guston. Estis facile fari unuopan tason, kaj por la plejmulto de la homoj tio sufiĉis. La uzo de ne-enpakita teo komencis malkreski.
Malgranda saketo fiksita al ŝnuro: tiu baza modelo ne ŝanĝiĝis de pli ol cent jaroj. Ĉu kvadrataj, rondaj, aŭ piramidaj, te-saketoj estis tiel oportunaj, ke ili helpis al teo resti la preferata trinkaĵo de miliardoj da homoj tra la mondo.
Myrtis Smith
-
4
-
1
-
1
Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, marŝadon kaj, kompreneble, Esperanton. Ŝi estas regula kontribuanto al uea.facila. Legu ankaŭ ŝian pli fruan artikolon pri teo: Teo: la plej amata trinkaĵo de la mondo.
- cirkuli: rond-ire kaj sen-halte moviĝi, kiel la sango en la korpo; ire kaj re-ire moviĝi.
- eventuala: povanta okazi, depende de necerta situacio.
- fortika: el tia konsisto, ke ĝi ne facile rompiĝas, disfalas, misformiĝas aŭ malfortiĝas.
- miliardo: mil milionoj.
- modelo: objekto aŭ afero farita por esti imitata; imitinda objekto aŭ afero.
- oportuna: facila, konvena, taŭga, utila.
- patento: la rajto donita al homo, kiu kreis iun novan produkton, mem regi la fabrikadon de tiu produkto dum fiksita tempo-periodo, tiel ke aliaj homoj ne rajtas fabriki aŭ kopii ĝin senpermese.
- pioniro: homo, kiu sola aŭ kiel membro de grupo komencas novan aferon, montrante la vojon al postaj homoj.
- piramida: havanta kvar-angulan bazon kaj tri-angulajn flankojn, same kiel la piramidoj en Egiptujo.
- polvo: tre malgrandaj kaj malpezaj eretoj.
- silko: brila kaj valora ŝtofo, kiu venis unue el Ĉinujo.
- specimeno: prov-ekzemplero, eta kvanto da vendaĵoj aŭ alia aĵo montrata por informi, reklami aŭ ebligi studadon.
- tigo: parto de planto, kiu tenas folion, floron aŭ frukton.
-
unuopa: konsistanta el nur unu sola.

Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.