Salti al enhavo

Kiel transvivigi Esperanton en Sovetunio


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.

Inter la du mondmilitoj, en neniu lando Esperanto havis tiel grandan movadon kiel en Sovetunio. La gvidanto de la sovetia movado dum preskaŭ du jardekoj estis homo, kiun la hungara poeto Kálmán Kalocsay iom moke, tamen samtempe kun respekto, nomis ruĝa-verda car‘ (caro).

Ernest Drezen naskiĝis en 1899 en bonstata familio en Latvio (kiu tiam apartenis al la Cara Imperio) kaj studis en la Teknika Instituto de Peterburgo. Tie, frue en 1915, li fondis Esperanto-grupon kaj komencis kolekti librojn pri lingvo-projektoj. Tiuj libroj formis la bazon por grandega biblioteko kaj dumviva scienca okupiĝo.

La soldatiĝo en 1916 kondukis lin al servado en la Ruĝa Armeo. Ekde 1921 li laboris en Moskvo. Li okupiĝis pri labor-organizado kaj komunikado – fakoj, kiuj tre gravis por la moderniĝema sovetia ŝtato, en kiu Drezen esperis profesie progresi.

Gajnis ankaŭ la Esperanto-movado, kiu en la dudekaj kaj tridekaj jaroj bone evoluis kaj ĝuis iom da oficiala subteno. Kiel ĝenerala sekretario de la nove fondita Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU), li ekde 1921 devis batali samtempe kontraŭ anarkiistoj kaj “neŭtraluloj”. Li partoprenis en pluraj kongresoj de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), ankaŭ en la Universala Kongreso en Danzig (1927). Kongresanoj mire rimarkis, ke la sovetia alt-rangulo vojaĝas, elegante vestita, en unua-klasa vagono.

Ernest_Drezen_1928.thumb.png.6ba27ad053e6ff1b5f4f19ef9f606d88.pngErnest Drezen ĉe la kongreso de SAT en Gotenburgo, 1928

En 1931 aperis la Esperanta eldono de lia ĉefverko Historio de la Mondolingvo. Lia biografio de Zamenhof (1929) montras, ke Drezen estis profunde ligita al Esperanto, sed ankaŭ sentis bezonon ĉiam denove emfazi sian lojalecon al la reganta sistemo. 

Ekde 1932 ĉiam pli da kontraŭdiroj ĝenis la agadon de SEU. La ideo de monda revolucio helpis la disvastigon de Esperanto, sed ekde la fino de la dudekaj jaroj SEU koliziis kun novaj politikaj prioritatoj. Drezen daŭre luktis por savi sian organizaĵon. Ke la fortostreĉoj multe afliktis lin, li malkaŝis unufoje: en 1929, dum kongreso de SAT en Leipzig, li emocie deklaris, ke li ĉiam estas “pli malbona komunisto ol bona esperantisto” kaj tial deziras daŭrigi la kunlaboron kun SAT. Tamen post sepjara kunlaboro SEU devis rompi la rilatojn kun SAT.

En 1932 Drezen neatendite deklaris, ke pro la postuloj de socialisma konstruado ne eblas trorapidigi la kreskon de la Esperanto-movado. Poste, same subite, li parolis (en 1936) pri ŝanco, ke SEU povos aliĝi al la neŭtrala Universala Esperanto-Asocio (UEA). Samtempe li ĉesis uzi energion por teoriaj prezentoj de la lingva estonteco en tutmonda komunisma socio. Li deklaris, ke Esperanto, elprovata en la multlingva Sovetunio, povas kontribui al egal-rajta florado de ĉiuj lingvoj. Ankaŭ tio tamen ne kreis inter la ŝtataj gvidantoj pli da simpatio por Esperanto. Drezen tiam transiris de la ĉiama politika zigzagado al temo, kiu lin kiel scienciston delonge interesis: la laboro pri internacia scienc-teknika vortaro bazita sur Esperanto.

Meze de tiuj esperoj komenciĝis la malliberigado de malnovaj revoluciuloj, altrangaj militistoj, famaj verkistoj kaj de tute nekonataj homoj, inter ili esperantistoj. Plene konfuzita, Drezen en aŭgusto 1936 demetis sian oficon en SEU. La 17an de aprilo 1937 li estis arestita pro “spionado” kaj “terorismo”. Fine de majo 1937 ankaŭ lia edzino, Elena Sazonova, estis malliberigita. La polico jam en 1932 klopodis gajni ŝin por kunlaboro. Tion ŝi malkaŝis al la edzo. En sesmonata esplor-demandado ŝi kuraĝe defendis lin. Post aranĝita proceso Drezen estis mortpafita la 27an de oktobro 1937, Elena kelkajn tagojn poste. Iliaj korpaj restaĵoj estas enterigitaj en du malsamaj lokoj en Moskvo. En majo 1957 la post-Stalina registaro deklaris Drezen senkulpa, simila deklaro pri Elena venis nur en januaro 1990.                                           

Ulrich Lins
 

 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 4

Ulrich Lins estas germana historiisto. Li verkis la libron La danĝera lingvo, kiu temas pri persekutoj kontraŭ Esperanto precipe en Germanujo kaj Sovetunio.


  • aflikti: kaŭzi fortan kor-doloron. 
  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • anarkiisto: proponanto de socia kaj politika sistemo, kiu kontraŭas ĉian ŝtatan regadon, kaj proponas memregatan socion surbaze de libervola kunlaborado.
  • aresti: kapti homon, kiu agis kontraŭleĝe, kaj teni lin aŭ ŝin ĉe policejo aŭ en malliberejo.
  • armeo: la tuta militistaro de ŝtato.

1482958735_Armeopx.jpg.1de10d006360cb86fba83b97c9725653.jpg

  • biografio: verko rakontanta pri la tuta vivo de iu persono.
  • caro: la reganto de Rusujo ĝis 1917.
  • deklari: publike sciigi.
  • el-dono: ĉiuj kopioj de libro produktitaj samtempe kun precize sama enhavo. 
  • emfazi: diri tre forte.
  • imperio: granda ŝtato, kiu konsistas el pluraj landoj kutime regataj de unu tre forta lando.
  • instituto: organizaĵo kun aparta celo, okupiĝanta kutime pri scienco, edukado aŭ iu profesio.
  • kolizii: interfrapiĝi.
  • komunisto: proponanto de la politika idearo laŭ kiu la fontoj de riĉeco kaj la produkto-rimedoj apartenas al la popolo; proponanto de la politika sistemo de la iama Sovet-Unio kaj iuj aliaj landoj.
  • konfuzi: miksi kaj malordigi la ideojn de homo, tiel ke li aŭ ŝi ne plu komprenas la situacion.
  • lojala: ĉiam preta helpi kaj defendi sian amikon, sian idealon, sian ŝtaton aŭ simile.
  • lukti: korpe batali kontraŭ alia homo; peni, klopodi por venki malhelpon aŭ atingi malfacilan rezulton.
  • pafi: ĵeti tre forte per ilo, kun la celo trafi aŭ mortigi.

405863860_Mortpafipubl..jpg.6c4861824e0d9d2aea3c4e43a335f1fe.jpg

  • prioritato: la rajto esti unua kaj plej grava en listo de farendaj aferoj.
  • proceso: juĝ-afero.

1517562955_Procesovkp..jpg.722f840710b1ae12eec8a546d7fe7919.jpg                       Foto: maveric2003 - flickr  CC BY 2.0

  • respubliko: ŝtato, kies estro ne estas reĝo, sed plej ofte prezidanto.
  • revolucio: subita grandega ŝanĝo en la formo de regado, ofte pro amasa popola agado; subita grandega ŝanĝiĝo en la irado de aferoj.
  • simpatio: ŝato al iu homo, pro simileco de sentoj, gustoj, opinioj kaj tiel plu.
  • socialismo: politika sistemo laŭ kiu la regantoj devus gvidi sociajn aferojn kaj precipe la ekonomion por la komuna bono.
  • Sovet-unio: grandega ŝtato ekzistanta de 1922 ĝis 1991, kiu entenis la nunajn Rusujon, Ukrainujon, Belorusujon, kaj 12 aliajn landojn. 
  • spiono: homo sendita por kaŝe observi la agojn de malamiko.
  • sub-teno: helpo al homo, asocio, projekto, politiko aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • teoria: bazita sur pensado, ne sur praktiko.
  • terorismo: uzado de teruro de iuj grupoj por progresigi siajn politikajn aŭ religiajn ideojn.
  • unio: unuiĝo de landoj; unuiĝo de politikaj aŭ sociaj organizaĵoj.
  • zigzagi: iri malrekte, unue en unu direkto, tiam en alia.

1229532090_Zigzagopx.(2).png.638d3a65a61fce18b74ff8b83c34ffe8.png

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Interesa artikolo pri la historio de esperanto. Cxi tio artikolo estas parto de la libro "La danĝera lingvo"?

Mi scivolas pri la rilato inter esperanto kaj socio.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 42 minutoj, Alessandro Vanich diris:

Ĉu ĉi tiu artikolo estas parto de la libro "La danĝera lingvo"?

La plena historio de Esperanto en Sovetunio kaj la tragedia historio de Drezen mem aperas en La danĝera lingvo. Ĝi estas ekstreme interesa kaj leginda libro - tamen necesas alta nivelo de Esperanto por legi ĝin!

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Je 08/06/2020 at 10:00, giridhar diris:

"Post aranĝita proceso Drezen estis mortpafita la 27an de oktobro 1937, Elena kelkajn tagojn poste."

Kiel terure!

Jen kio okazas en totalisma reĝimo 😞.

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.