
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Márcia Rego.
La kristnaska vespermanĝo estas tre grava en Pollando. En mia lando, tiu religia kaj familia festo estas plena de kutimoj kaj tradicioj. Kelkaj el ili devenas de antaŭ-kristanaj tempoj. Poste, kristanismo akceptis plurajn malnovajn kredojn kaj donis al ili novajn signifojn. Unu el la ekzemploj de tiaj antaŭ-kristanaj kutimoj estas fojno, kiun laŭ pola tradicio oni metas sub blankan tablotukon antaŭ la kristnaska vespermanĝo. Nuntempe oni diras, ke ni faras tion memore al la fojno sur kiu kuŝis la novnaskita Jesuo, sed iam oni faris tion por certigi riĉan rikolton en la alvenanta jaro.
La tradiciaj kristnaskaj pladoj estas malsamaj en diversaj regionoj de Pollando, sed ĉie sur la kristnaska tablo estas pladoj faritaj el semoj de papavo. En la regiono, kie mi loĝas, en Supra Silezio, ni faras dolĉaĵon el papavaj semoj, mielo, akvo aŭ lakto, kaj seka pano. La plado enhavas multe da sekigitaj vinberoj kaj nuksoj, do ĝi estas tre dolĉa kaj vere bongusta.
En aliaj regionoj de Pollando oni faras nudelojn kun papavsemoj, papavseman supon, aŭ simple kukojn kun papavsemoj.
Eble ne ĉiuj scias, kial papavaj semoj ludas gravan rolon dum la speciala kristnaska vespermanĝo. Papavo iam estis tre simbola planto. Pro la multegaj semoj, kiuj troviĝas en la “kapeto” de papavo, ĝi iĝis simbolo de abundeco kaj riĉeco. Oni kredis, ke ĝiaj semoj manĝataj dum la kristnaska vespermanĝo donos al ĉiuj familianoj bonan rikolton kaj riĉecon en la sekva jaro.
Krome, papavsemoj havas apartan efikon. Preparitaj laŭ speciala maniero, ili povas kaŭzi profundan sonĝon aŭ sentojn similajn al tiuj post uzo de drogo. Tial papavo estis konsiderata kiel ligilo inter la mondoj de vivantaj kaj de nevivantaj homoj. Kaj iam oni kredis, ke dum la kristnaska vespero spiritoj vizitas nian mondon. Tial la rolo de papavsemoj estis faciligi al nevivantoj trovi la ĝustan vojon al la postvivejo, por ke ili ne ĝenu homojn surtere.
Kaj fine ankoraŭ unu interesaĵo: pro sia ligo kun profunda, kvazaŭ-morta sonĝo, papavo-semujoj estas prezentataj sur tomboŝtonoj, kiel simbolo de la morto.
Ewa Caban
Fotoj:
Papavosemujo kun semoj: keith ellwood, CC BY 2.0 <https://creativecommons.org/licenses/by/2.0>, Wikimedia Commons
Kristnaska kuko: Klischka, CC BY-SA 4.0 <https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0>, Wikimedia Commons
Tomboŝtono montranta papavo-semujojn: Zala, CC BY-SA 4.0 <https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0>, Wikimedia Commons
-
3
-
3
Ewa Caban estas pola esperantistino. Ŝi estas arkitekto, kiu okupiĝas pri malnovaj konstruaĵoj, artaĵoj kaj tradicioj el Supra Silezio. En sia libera tempo ŝi verkas artikolojn por la pollingva kaj Esperanta vikipedioj.
- abundeco: situacio, en kiu estas tre granda kvanto de ĉio, kion la homoj bezonas, precipe de manĝaĵoj.
- de-veni: veni de iu loko, fonto aŭ situacio; rezulti de.
- drogo: aĵo, kiu iel efikas sur la korpon kaj menson, foje kiel kuracilo sed ankaŭ por ŝanĝi la manieron, laŭ kiu la korpo aŭ menso spertas la mondon.
- fojno: sekigita herbo, uzata por manĝigi bestojn.
- kristana: sekvanta la religion, kiu sekvas la instruojn de Jesuo Kristo.
- Krist-nasko: festotago (la 25-a de decembro), kiam anoj de la kristana religio festas la naskiĝon de Jesuo Kristo.
- mielo: dolĉa manĝaĵo produktita de iuj insektoj.
- nudeloj: longaj, mallarĝaj, maldikaj ŝnuroj el pasto, ofta manĝaĵo en multaj aziaj landoj kaj en Italujo.
- nukso: frukto kun ligneca eksteraĵo.
- papavo: ruĝa kampara floro.
- plado: unuopa manĝaĵo, kiel parto de pli granda manĝo.
- rikolto: prenado de la fruktoj aŭ plantoj, kiujn oni kreskigis por manĝi, uzi aŭ vendi ilin.
- rolo: la funkcio aŭ agado, kiun iu aŭ io devas plenumi.
- semo: parto de planto, el kiu kreskos nova planto.
- simbola: elvokanta aŭ prezentanta ion alian (ekzemple koro estas simbolo de amo).
- sonĝo: bildoj kaj ideoj, kiujn oni vidas aŭ spertas dum la dormo.
The Nightmare (1781), Henry Fuseli, Detroit Institute of Arts CC BY 2.5
- supo: diversaj manĝaĵoj kuiritaj en granda kvanto da akvo.
- tombo-ŝtono: memoriga ŝtono, kiun oni starigas en la loko, kie oni enterigis mortinton.
- vin-beroj: dolĉaj, molaj fruktetoj, uzataj por fari vinon.

Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.