Salti al enhavo

Kajtoj ne nur gajigas la ĉielon


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Simone Schumacher.

Kajtoj estas ŝat-okupo kaj sporto en okcidentaj landoj, kaj ili estas eĉ pli gravaj en Azio. Tie ili estas tradiciaj, tre popularaj, kaj povas esti tre belaj artaĵoj.

Cetere ili delonge utilas al sporto, veter-scienco, fotado kaj militado, interalie. Kaj ili certe fariĝos produktiloj de energio dum la 21-a jarcento aere, supermare kaj eĉ submare!

Kajtoj verŝajne estis inventitaj de fiŝkaptistoj el aziaj insuloj. Ili aperis antaŭ ĉirkaŭ 2500 jaroj. Komence ilia celo estis altiri la atenton de spiritoj. Sed ili rapide fariĝis mesaĝiloj kaj ankaŭ armiloj, ĉar ili permesis ataki la malamikon per fajro. Poste montriĝis, ke ili ankaŭ kapablas transporti homon!

Kajtoj aperis en la Okcidento nur fine de la 12-a jarcento, sed vere utilis en diversaj fakoj ekde la 18-a jarcento. Tiam oni malkovris, kiel per kajtoj eblas forigi la danĝeron de fulmo. Kaj fine de la 19-a jarcento, oni faris la unuajn fotojn el la aero per fotilo ĉe kajto!

En nia tempo eblas aĉeti multajn specojn de kajtoj je ĉiaj prezoj, kelkfoje tre multekostaj. Ekzistas ankaŭ simplaj kajtoj faritaj per ligno kaj tukoj, arbofolioj aŭ filikoj, aŭ eĉ per ordinaraj plastaj sakoj. Kaj ludantoj same ĝojas pri ĉiuj!

Kiel ĉiam, ilia uzo dependas de la homoj kaj de iliaj celoj.

En milito, kajtoj utilis en la pasinteco por kontroli la agojn de la malamiko aŭ por ataki regionojn per fajro. Ni ĉiuj scias, ke ilia plej moderna parenco, flugrobotoj, tre utilas dum militoj...

Kaj jen iliaj pacaj uzoj: kajtoj utilas por foti, por antaŭvidi la veteron, por helpi al radio-elsendoj, por konstrui pontojn trans riveregoj, kaj simile. Ili ankaŭ povas produkti energion.

Jam de tre longe la homoj utiligas senkostajn naturajn energiojn, kiel venton kaj moviĝantan akvon. Dum la dudeka jarcento, industriaj solvoj ŝajnis simplaj, malmultekostaj kaj sendanĝeraj, sed ni nun scias, ke ili detruadas la planedon pro poluado.

Ĉu vere simplaj ludiloj, kiel kajtoj, povas produkti malmultekostan energion, kiu estas ankaŭ bona por la viv-medio? Ŝajnas ke jes: skota projekto starigos reton de kajt-centraloj en la sudokcidento de Skotlando, kiu produktos elektron dum 350 tagoj jare per vent-energio. Similaj projektoj ekzistas en Nederlando kaj Italujo, kaj certe estas aliaj projektoj tra la mondo. Aliaj projektoj, tre utilaj precipe ĉe insuloj, okupiĝas pri produktado de energio per la regula fluado de la tajdoj.

Kris Kezer

  • Ŝati 3
  • Ami 3

Kris Kezer agas kiel korektantino por la retkursoj de Unuiĝo Franca por Esperanto (Espéranto France). Ŝi ankaŭ kreas ilojn por grupa kunludado.  


  • centralo: fabriko produktanta elektron, gason aŭ alian specon de energio; la centra funkciejo de telefona reto.

1613142413_Centralopx..jpg.3b5ba0f4e5b58ba266aa95be261fda40.jpg

  • detrui: forigi ion por ke ĝi ne plu ekzistu; malkonstrui, nuligi, neniigi; dispecigi, rompi, malebligi la funkciadon.
  • el-sendo: programo dissendata per radio, televido aŭ Interreto.
  • filiko: planto kun grandaj folioj kaj sen floroj, kiu kreskas ĉefe en iom malsekaj lokoj; ekzistas multaj malsamaj specoj, iuj malgrandaj, aliaj same grandaj kiel arboj.

1176545631_Filikopx..jpg.7541aae88020855886724a9ec429daba.jpg

  • flug-roboto: aviadilo sen homo interne, direktata de malproksime, uzata interalie por foti aŭ por porti aĵojn.

1632525088_Flugrobotopx..jpg.453c9c04512d9d20e06f55a4a7d1f3ac.jpg

  • inventi: elpensi novan solvon de teknika tasko; elpensi novan ilon aŭ aferon.
  • kajto: tre malpeza aparato el papero aŭ ŝtofo, fiksita per longa ŝnuro, kiu flugas laŭ la vento. 

1975497035_Kajtopx..png.759174de9ac4ca29e94a6c8a2d55fd45.png

  • parenco: familiano; membro de la sama kategorio aŭ speco, kvazaŭ ĝi apartenus al la sama familio.
  • planedo: granda ĉiela objekto sen propra lumo, kiu rondiras ĉirkaŭ stelo; ekzemple nia Tero estas planedo.

1981843703_Planedojpbl..thumb.jpg.9916becc41b56ece10dd9df8bf630b45.jpg

  • polui: danĝere malpurigi la naturan mondon.

1786354005_Poluipx..jpg.57a9f29961433d57b418d618ccd35886.jpg

  • tajdo: regula altiĝo kaj malaltiĝo de la akvo de la maro, kaŭzata de la tirado de la luno kaj la suno.

1877084749_Tajdopx..jpg.65d461784dc072ad0867450a8187a730.jpg

  • trans-porti: portadi homojn aŭ objektojn de unu loko al alia.
  • ver-ŝajne: tio ŝajnas esti vera, sed oni ne povas esti certa pri tio.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.