Salti al enhavo

Japanaj proverboj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis MAMIJA Midori.

En ĉi tiu artikolo ni prezentas dek japanajn proverbojn.

En la unua linio aperas la proverbo en la japana originalo.
En la dua linio aperas ĝia prononco.
En la tria linio aperas laŭvorta traduko.
En la kvara linio aperas la interpreto kun aliaj klarigoj laŭnecese.
En la kvina kaj postaj linioj aperas proverbo aŭ proverboj el Proverbaro Esperanta de Zamenhof kun pli-malpli simila signifo. Tamen ni ne ĉiam sukcesis trovi sam-signifan proverbon en la Proverbaro.

1. 実るほど頭が下がる稲穂かな
(minoru hodo atama ga sagaru inaho kana)
Rizaj spikoj, kies kapoj pendas dum ili fruktas.
Interpreto: Ju pli da scioj kaj virtoj, des pli humila estas la sinteno.
El la Proverbaro:
• Spiko malplena plej alte sin tenas.

 
2. 石の上にも三年
(ishi no ue ni mo san-nen)
Tri-jara elteno sur ŝtono.
Interpreto: Se oni tri jarojn daŭre sidos sur malvarma ŝtono, ĝi fine varmiĝos. Se oni eltenos malfacilaĵojn, fine oni gajnos fruktojn.
El la Proverbaro
• Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas.
• Espero kaj pacienco kondukas al potenco.
Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras.

 
3. 一期一会
(ichigo ichie)
Unu renkontiĝo en unu vivo.
Interpreto: Povus okazi, ke oni renkontas alian homon nur unu fojon en la vivo. Tial oni traktu ĉiun renkontiĝon, ĉiun gaston tutkore.

4. サルも木から落ちる
(saru mo ki kara ochiru)
simioj iafoje falas de la arbo.
Interpreto: Eĉ lertaj homoj iafoje malsukcesas.
El la Proverbaro:
• Eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas.

 
5. 犬も歩けば棒に当たる
(inu mo arukeba bou ni ataru)
Marŝanta hundo renkontas bastonon.
Interpreto: Se oni agos, oni renkontos malfeliĉan aferon, same kiel hundo, kiu povus esti batita de bastono, kiam ĝi eliros. Se oni nenion faros, nenio okazos.
El la Proverbaro:
• Pli valoras faro nenia, ol faro malbona.

6. 燈台(とうだい)下暗し
(toudai moto kurashi)
La plej malluma loko estas la bazo de lumilo.
Interpreto: Kiam oni serĉas ion en mallumo, oni ofte ne atentas la plej proksiman lokon.

7. 負けるが勝ち
(makeru ga kachi)
Tiu, kiu cedas venkon, fine venkos.
Interpreto: Venkonto evitas malgravan batalon kaj cedas malgrandan venkon al la kontraŭulo.
El la Proverbaro:
• Post sufero venas prospero.

8. 十人十色
(ju-nin toiro)
Dek homoj, dek koloroj.
Interpreto: La homoj estas diversaj. Ĉiu havas sian propran guston, penson, opinion, karakteron ktp malsame de aliaj homoj. 
El la Proverbaro:
• Kiom da homoj, tiom da gustoj.

9. 馬の耳に念仏
(uma no mimi ni nenbutsu)
Preĝvortoj al la orelo de ĉevalo.
Interpreto: Jen homo, kiu tute ne atentas la vortojn de aliaj. 
El la Proverbaro:
• Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon.

10. カエルの子はカエル
(kaeru no ko wa kaeru)
Ido de rano estas rano.
Interpreto: Kvankam ido de rano aspektas malsama ol la gepatroj, kreskinte ĝi aspektos same kiel ili.
El la Proverbaro
• Kia patrino, tia filino.
• Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj.
• Kia naskinto, tiaj naskitoj.

MAMIJA Midori
HIRAISHI N. Naomi
OOSIMA Zyunko

 

 

  • Ami 1

Mamija Midori estas japana esperantisto, verkisto, kaj laboranto en rizokampoj. Li estas eks-estrarano de Japana Esperanto-Junularo. Kiel kongresano li vizitis Vjetnamujon, Indonezion, Islandon, Iranon kaj Koreujon.

Hiraishi, N. Naomi estas esperantistino naskiĝinta en Brazilo, kiu eklernis Esperanton jam en somero 2021. Plaĉas al ŝi kuiri, manĝi legomojn kaj promeni. Ŝiaj gepatroj estas japanoj kaj ŝi nuntempe loĝas en Japanujo.

Oosima Zyunko estas japana esperantistino. Lerninte Esperanton, ŝi partoprenis en la 87a Universala Kongreso de Esperanto en 2002, en Brazilo, la 88an UK en Svedujo, la 89an UK en Ĉinujo, la 90an UK en Litovujo kaj la 91an UK en Italujo. Kaj post la partopreno en UK-oj ŝi vojaĝis al najbaraj landoj. Danke al Esperanto ŝi povis ricevi bonegajn spertojn en la mondo.
 


  • bastono: longa peco de ligno uzata por helpi marŝadon aŭ por bati.

1265774767_Bastonopx..png.4f9fb84956dc94a2119c6c19b81375e6.png

  • bori: fari truon, turnante akran ilon.

1725785229_Boripx..jpg.00065acfe25cc39b374c70ed83e0b7b5.jpg

  • cedi: ne plu kontraŭbatali; konfesi sin venkita.
  • elteno: la forto aŭ preteco akcepti malagrablan situacion sen plendi aŭ subiĝi.
  • guto: unu akvero; falanta akvero.

527927916_Guto2px..jpg.fb22fc73c9d3b8fcc2457effb1de5e31.jpg

  • humila: aganta kvazaŭ la propraj kapabloj kaj atingoj estus malgrandaj.
  • ju...des...:  la du vortoj kune montras, ke dum la unua afero ŝanĝas sian valoron, ankaŭ la alia ŝanĝas sian valoron samtempe.
  • karaktero: la aro da ecoj mensaj, kiuj donas al ĉiu homo apartan manieron pensi kaj agi.
  • ktp: kaj tiel plu.
  • pacienco: la kapablo trankvile atendi. 
  • potenco: granda forto, kun la kapablo regi aliajn homojn aŭ objektojn kaj devigi ilin obei.
  • prediko: parolado en preĝejo aŭ alia loko per kiu religia gvidanto komunikas al la publiko religiajn sciojn aŭ konsilojn.
  • prononco: elparolo; aparta maniero diri sonojn por formi vortojn.
  • prospero: sukcesa, kontentiga stato.
  • proverbo: popola diraĵo, kiu ofte enhavas ian saĝan ideon aŭ konsilon.
  • rano: malgranda besto, kies idoj vivas unue en akvo, sed poste povas vivi ankaŭ sur la tero.

606192175_ranopx..jpg.634153babd8849d4b1a72b087c13d82b.jpg

  • ruza: kapabla elpensi lertajn rimedojn por atingi ion.
  • simio: besto la plej proksima kaj simila al homo.

1508248230_Simiopx..png.58a85d641a3c2c2184bf6c37c3d8c894.png

  • spiko: la kapo de greno aŭ alia herbo.

1079775339_Spikopx..jpg.70d0f23ce8f8dcce7b9d125aeddd2de7.jpg

  • virto: konstanta emo fari bonon kaj nepre ne fari malbonon.
  • vulpo: besto simila al hundo.

1935628720_Vulpopx..jpg.dadfc62d7d3fc6a18560a424556893d8.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Gekaraj,

Gratulojn! 

Mi esperas ke vi konas kaj posedas la oklingvan version de nia Proverbaro?

En ĝi estas dekkvino da japanaj proverboj aldonitaj!

Mi nun ĵus ellitiĝis... manĝos kaj poste studos vian tekston!

Petro Desmet' 

 

 

 

 

 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Gekaraj,.

Gratulojn, sed ĉu vi ne scias ke en la Oklingva Proverbaro (eldono FEL) enestas dekkvar japanajn? 

Ili estas en paĝo 524. 

La Oklingva estas la proverbaro de Zamenhof (patro kaj filo) kun klopodo de restaŭra vastiĝo.  Apud la zamenhofaj proverboj aperas ekvivalentoj en: Rusa, pola, germana, franca, nederlanda, hungara, kaj latina.  

Pluse: 14 japanaj! 

Mi studos vian tekston post matenmanĝo, sed volis jam tuj gratuli! 

 

Ĉu iu el la triopo povas kontakti min? desmedtpetro@yahoo.com 

Redaktite de PetroKajKjoko
  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Por 3 estas iu proverbo kiu rilatas!
625: Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras. 

Por 6 ekzistas la Varingjena Lumingo sian bazon ne prilumas. (Rogistereldono de Proverbaro) kaj ankaŭ: 410: Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas. 

Laŭ Varingjeno ĝi estas araba proverbo.  

Mia klarigo de ĝi estas: ĉio havas (siajn) limigojn.  

 

Baldaŭ aperos plena Frazeologio kun klarigoj koncizaj por pli malpli ĉiuj esperantaj proverboj.  

Redaktite de PetroKajKjoko
Kompletigo kaj korekto de Mistajpo.
  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 3 horoj, PetroKajKjoko diris:

Mi bedaŭras ke vi ne sisteme mencias la numerojn de la esperantaj proverboj, ĉar ĉiuj proverboj en unu paragrafo rilatas! 

La verkintoj ja aldonis la numerojn, sed mi kiel redaktoro forigis ilin. Ĉar la proverboj aperas en la Proverbaro laŭ alfabeta sinsekvo, oni facile povas trovi tiun, kiun oni serĉas.

Ligo al komento
share_externally

Anna: jes se vi uzas Rogister-eldonon!!

La Rogistera alfabetigo (absoluta: ĉiu proverbo komenciĝanta per "la" troviĝas ĉe L!!!).  Logike oni alfabetigas pli sence! Laŭ unua ĉefvorto aŭ laŭ unua substantivo  

 

Sed ne se vi uzas iun malnovan Hachette aŭ se vi uzas la oklingvan!!! 

Tiuj numeroj estas treege gravaj ĉar ili resendas al paragrafoj kiuj enhavas pluraj proverboj kun parenca signifo!!! 

Redaktite de PetroKajKjoko
Kompletigo de penso por ke estu klara la senco.
  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

一期一会
(ichigo ichie)
Unu renkontiĝo en unu vivo.
Interpreto: Povus okazi, ke oni renkontas alian homon nur unu fojon en la vivo. Tial oni traktu ĉiun renkontiĝon, ĉiun gaston tutkore.

Por interesatoj: nur kvar vortoj, inter kiuj dufoje "unu", en la japana  sed la traduko en la jap-angla vortaro estas: Ĉiu ŝanco zorgi alian homon estas tute aparta ebleco kiu neniam en via vivo denove sin prezentos (kaj vi do devas zorgi ke vi traktu ĝin kiom eble plej perfekte)! 

La interpreto de niaj gesamideanoj do tute ne estas fantazia aŭ imaga!!! 

Mi ankoraŭ serĉas ĉu vere neniu esperanta proverbo estas pli samsenca! 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

 

Dankon pro viaj komentoj. Mi estas unu el la verkintoj de la teksto.

Mi ne sciis la ekziston de la libroj, kiujn vi menciis, do mi lernis ĝin en tiu ĉi ŝanco.

antaŭ 10 horoj, PetroKajKjoko diris:

Gekaraj,

Gratulojn! 

Mi esperas ke vi konas kaj posedas la oklingvan version de nia Proverbaro?

En ĝi estas dekkvino da japanaj proverboj aldonitaj!

Mi nun ĵus ellitiĝis... manĝos kaj poste studos vian tekston!

Petro Desmet' 

Certe kiel vi bone scias, en Japanujo troviĝas multaj interesaj proverboj same kiel en aliaj landoj en la mondo. Kaj ni celis prezenti kelkajn el ili por ke eĉ homoj, kiuj ne bone konas Japanujon, havu okazon tuŝi parton de japana kulturo kun ĝuoj. Kvankam mi ne estas ĝia fakulo, mi havas okazojn aŭdi la proverbojn en mia ĉiutaga vivo.

antaŭ 8 horoj, PetroKajKjoko diris:

Por 3 estas iu proverbo kiu rilatas!
625: Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras. 

Por 6 ekzistas la Varingjena Lumingo sian bazon ne prilumas. (Rogistereldono de Proverbaro) kaj ankaŭ: 410: Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas. 

Laŭ Varingjeno ĝi estas araba proverbo.  

Mia klarigo de ĝi estas: ĉio havas (siajn) limigojn.  

N-ro 6 "La plej malluma loko estas la bazo de lumilo. " signifas ke oni ofte pretervidas sian plej proksiman lokon.

Ekzemple, mi forgesis, kien mi metis miajn okulvitrojn, kaj serĉis ĉie en la ĉambro, tamen fine mi trovis ilin en la okulvitrujo. La plej proksiman lokon oni ofte pretervidas, ĝi estas la celo de la proverbo.

La lumilo aperinta en ĉi tiu proverbo estas uzita en malnova tempo en Japanujo. Imagu, ke vertikale staranta bastono kun kandelo lumas per malgranda fajro. Ĝia bazo estas en mallumo, kaj per tio oni priskribis, ke homoj ofte ne rimarkas ion sub siaj piedoj.

antaŭ 5 horoj, PetroKajKjoko diris:

一期一会
(ichigo ichie)
Unu renkontiĝo en unu vivo.
Interpreto: Povus okazi, ke oni renkontas alian homon nur unu fojon en la vivo. Tial oni traktu ĉiun renkontiĝon, ĉiun gaston tutkore.

Por interesatoj: nur kvar vortoj, inter kiuj dufoje "unu", en la japana  sed la traduko en la jap-angla vortaro estas: Ĉiu ŝanco zorgi alian homon estas tute aparta ebleco kiu neniam en via vivo denove sin prezentos (kaj vi do devas zorgi ke vi traktu ĝin kiom eble plej perfekte)! 

La interpreto de niaj gesamideanoj do tute ne estas fantazia aŭ imaga!!! 

Mi ankoraŭ serĉas ĉu vere neniu esperanta proverbo estas pli samsenca! 

Via japana-angla vortaro pravas. La vorto devenis de Teo-ceremonio kaj instruas kiel trakti gastojn. Sed hodiaŭ oni uzas la vorton por esprimi ordinaran aferon en ĉiutaga vivo ekster la tradicio, ekzemple pri renkontiĝo en vojaĝo. Do nuntempe japanoj ĝenerale uzas la esprimon ne limigite al la strikta senco de Teo-ceremonio, sed pli malpeze. Mi esperas, ke vi trovos samsencan proverbon en Esperanto, kiun mi ne sukcesis trovi.

Parenteze, esprimoj, kiuj konsistas el kvar ĉinaj signoj kiel "unu + io + unu + io" estas ofte troveblaj en Japanujo. Eble japanoj ŝatas tiun formon. Kolekti diversajn esprimojn en tiu formo eble estas interese.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 11 horoj, MAMIJA Midori diris:

 

Dankon pro viaj komentoj. Mi estas unu el la verkintoj de la teksto.

Mi ne sciis la ekziston de la libroj, kiujn vi menciis, do mi lernis ĝin en tiu 

Pasintjare FEL eldonis la Proverbaron kiun patro kaj filo deziris! Apud la esperantaj versioj de Ludoviko aperas la kvar lingvoj el la originalo de patro Marko. Sed ni aldonis ankoraŭ tri pliajn lingvojn. La libro estas do vere baza libro de nia lingvo kaj movado. Neeviteble...iom kosta sed ne terure kosta ĉar iu entuziasmulo subvenciis por malaltigi la prezon.  

Kontaktu min por ke mi sendu paĝon al vi. 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Parenteze, esprimoj, kiuj konsistas el kvar ĉinaj signoj kiel "unu + io + unu + io" estas ofte troveblaj en Japanujo. Eble japanoj ŝatas tiun formon. Kolekti diversajn esprimojn en tiu formo eble estas interese.

 

Mi bone scias! Ankaŭ en la ĉina! 

Eĉ ekzistas vortaroj pri la kvarvortaĵoj, ĉu.

Ili estas koŝmaroj por japanologoj!!! Pro sia koncizeco.  

Redaktite de PetroKajKjoko
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.