Salti al enhavo

Altforno en urbo Ruda Śląska (Pollando) - foto de Eugen ĉe Wikimedia Commons

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Márcia Rego.

Ekde la 19-a jarcento, minejoj kaj fandejoj aperis en la pejzaĝo de multaj industriaj regionoj de Eŭropo. Tre grava parto de la fandejoj estis altegaj fornoj, kiuj estis inter la plej altaj industriaj konstruaĵoj. En tiuj altaj fornoj, kiujn oni nomas alt-fornojfornegoj en Esperanto, oni prilaboris ercon por fari ŝtalon.

Altforno aspektas kvazaŭ grandega ujo, ĉirkaŭ kiu estas amaso da ŝtalaj tuboj kaj traboj. Ĝia alteco atingas 50-60 metrojn. Proksime al la forno estas diversaj ejoj kaj aĵoj, kiuj helpas en la procezo de ŝtal-farado: grandaj varmigiloj de aero (tiu varmigita aero estos poste sendata al la fornego); liftoj kun ĉaretoj por porti la ercon supren; grandegaj ujoj por kolekti la cindron kreitan dum la procezo; kaj aliaj.  La temperaturo interne de altforno povas atingi eĉ 2000 °C (gradojn celsiajn). Kiam la forno ekfunkcias, ĝi laboras senĉese eĉ dum kelkaj jaroj. 

Fornegopbl.png.0dcdc8b9e6f9aee6c5ba8d0111dde0fa.png

Nun oni ne plu vidas grandajn fandejajn fornojn en urbaj regionoj. Multaj fandejoj, kies historio komenciĝis en la 19-a jarcento, ĉesigis sian produktadon, kaj iliaj konstruaĵoj, same kiel la altfornoj, estas detruitaj. En Eŭropo restas tamen dek-kelkaj altfornoj, kiujn nun povas viziti turistoj, ekzemple en Ĉeĥio (Ostrava), Germanio (Völklingen), kaj Luksemburgo (Esch-sur-Alzette).

En Supra Silezio, kiu estas industria regiono en suda Pollando, el multaj historiaj altfornoj restas nur unu. La forno estis iam parto de fandejo en la urbo Ruda Śląska. La fandejo estis konstruita en la jaro 1840. Iam ĝi estis tre granda fandejo, kaj en ĝi funkciis samtempe sep altfornoj. La fandejo ĉesigis produktadon de ŝtalo en 2005.  La altforno, kiu staras ĝis hodiaŭ, kiel signo de iama industria potenco, ne estas ege malnova. Oni konstruis ĝin en 1968 por anstataŭigi pli malnovan fornon.

Estas interese, kion oni faris, por ne ĉesigi la produktadon de ŝtalo dum longa tempo pro ekfunkciigo de la nova altforno. La novan fornegon oni starigis proksime al la funkcianta; la distanco inter ili estis ĉirkaŭ 19 metroj. Kiam la nova forno estis jam preta, oni rapide malkonstruis la malnovan kaj ŝovis la novan al la sama loko. La ŝovado de konstruaĵo, kiu pezis 2300 tunojn kaj altis 58 metrojn, estis granda inĝeniera sukceso en la tiama tempo. 

La lasta fandeja altforno en Supra Silezio estas nun konsiderata kiel ŝtata historia monumento. Ĝi estas nun renovigata, kun la celo baldaŭ starigi en ĝi grandan kulturan centron. Eblos viziti tiun altfornon, iri supren, kaj de la supro admiri tutan urban kvartalon, kiu dum jaroj kreskis ĉirkaŭ la fandejo.

Ewa Caban

  • Ŝati 2
  • Ami 1

Ewa Caban estas pola esperantistino. Ŝi estas arkitekto, kiu okupiĝas pri malnovaj konstruaĵoj, artaĵoj kaj tradicioj el Supra Silezio. En sia libera tempo ŝi verkas artikolojn por la pollingva kaj Esperanta vikipedioj.


  • admiri: opinii, ke io aŭ iu estas pli ol normale bona aŭ bela.
  • alti: esti alta.
  • cindro: tute forbrulintaj restaĵoj post fajro.

Cindropx..jpg.5e6a9c8f61324aa9d252ade7794542e1.jpg

  • ĉareto: malgranda veturilo uzata por porti konstrumaterialojn kaj simile. 

aretowkp.thumb.jpg.53f3acb70dcd3d7e047951c5acae9999.jpg

Nin-TD, CC BY-SA 4.0 <https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0>, Wikimedia Commons

  • detrui: forigi ion por ke ĝi ne plu ekzistu; malkonstrui, nuligi, neniigi; dispecigi, rompi, malebligi la funkciadon.
  • erco: ŝtono aŭ tero, kiu enhavas iun metalon aŭ alian valoraĵon, ekzemple feron aŭ oron, kiun eblas eltiri por fari puran metalon. 

Ercowkp.png.3a21152ae91c327548f05b62d3d3c7c9.png

CC BY-SA 3.0 <http://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/>, Wikimedia Commons

  • fandejo: laborejo, kie oni varmigas materialon, ekzemple metalon, ĝis ĝi moliĝas kaj fluas kiel akvo.

Fandifandejopx..jpg.2dc9ffb95d629752c9178d848b3d9e7b.jpg

  • forno: fermita ujo tre forte varmigata per fajro, elektro aŭ gaso; oni uzas ĝin por hejmaj kaj industriaj celoj, ekzemple por kuiri panon kaj aliajn manĝaĵojn; por varmigi ĉambron; por fari potojn aŭ vitraĵojn; por pretigi konstrumaterialojn, aŭ por prilabori metalon. 

Fornopx.thumb.jpg.d1967233e8d33f87453d96f6251d7527.jpg

  • inĝeniero: homo, kiu per helpo de sciencaj metodoj kondukas kaj direktas teknikajn laborojn, ekzemple konstruadon de maŝinoj, vojoj, pontoj kaj simile. 

Inenierowkp..jpg.18501fc5f09888afcb8dc1244b55bad5.jpg

Bundesarchiv, Bild 183-23805-1665 / CC-BY-SA 3.0

  • lifto: aparato por levi supren-malsupren personojn aŭ objektojn, al la diversaj niveloj de domo aŭ alia konstruaĵo. 

Liftopx.thumb.jpg.69c835487c51702d4227d7733f250b0f.jpg

  • kvartalo: parto de urbo.
  • minejo: loko sub la tero, kie oni elfosas metalojn kaj aliajn valoraĵojn, kaj la konstruaĵoj ligitaj kun ĝi.

minejo.jpg.cb4323f4a9e87456b0c17325b8e07868.jpg

  • monumento: konstruaĵo aŭ artaĵo, kiu nun staras kiel memoraĵo de pli frua historia periodo.
  • pejzaĝo: regiono konsiderata kiel bela aŭ interesa rigardaĵo por homaj okuloj. 
  • potenco: granda politika aŭ ekonomia forto.
  • procezo: serio de okazaĵoj, unu post alia, iom post iom progresantaj ĝis fina rezulto.
  • ŝovi: movi per puŝado.
  • ŝtalo: tre malmola metalo, konsistanta plejparte el fero, sed pli facile prilaborebla ol pura fero, kun multaj uzoj en la moderna mondo. 

talopex.thumb.jpg.fd593998b4787a2dc3b58f6aa6b99b1e.jpg

  • temperaturo: kvanto de varmeco.
  • trabo: longa dika pecego de ligno aŭ metalo kutime uzata por subteni parton de konstruaĵo.

Trabopx..jpg.bdf1ab627dfbd180b052f763fea08bae.jpg

  • tubo: longa ilo el metalo, plasto aŭ vitro, malplena interne, tra kiu povas flui akvo aŭ aliaj fluaĵoj.

Tubopx.thumb.jpg.757c579964e953c934fd08947b54b798.jpg

  • tuno: mil kilogramoj.

 


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.