Salti al enhavo

Glaciulo en Aŭstrio


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Miko Sloper.

Sabato la kvina de septembro 2020 estis varma suna tago en Melk, Aŭstrio.

Sed ne por Josef Koeberl. Dum la suno brilis, la aŭstro staris dum pli ol du horoj kaj duono en ŝranko plenigita je glacio. Vestite nur en bankostumo, li eniris la specialan vitran ŝrankon, kaj fermis la pordon. Li staris senmove dum helpantoj ŝutis super lin pli ol 200 kilogramojn da glaci-kuboj. Tute kovrite de glacio ĝis la kolo, li restis trankvile en la ŝranko dum 2 horoj, 30 minutoj kaj 57 sekundoj

Tiel jam la duan fojon li rompis la mondan rekordon pri tutkorpa kontakto kun glacio. Lia antaŭa rekordo, en 2019, estis 2 horoj, 8 minutoj kaj 47 sekundoj. La pli frua monda rekordo estis de Songhao Jin el Ĉinio, kiu en 2014 travivis tian glacibanon dum unu horo, 53 minutoj kaj 10 sekundoj. Koeberl kredas, tamen, ke eblus resti tri horojn kovrite de glacio.

Lia celo estis etendi siajn limojn, kaj atentigi pri la plivarmiĝo de la klimato. Ĉar li trejnas sin en alta monta tereno, li volas precipe atentigi pri la degelado de glaciriveroj.

Kiel Koeberl povis resti tiel longe en ŝranko da glacio? Post la travivaĵo, li diris, ke ne estis facile toleri la doloron. Li provis imagi kaj utiligi pozitivajn emociojn, kiuj helpis lin daŭrigi la defion.

Kion faris la rekordulo post tiu mirinda atingo? Li simple estis feliĉa denove senti la varman sunon sur sia dorso. Kaj kompreneble, dum li pozis por fotistoj, li manĝis glaciaĵon!

Craig Williams

Redaktite de Anna

  • Ŝati 1

Craig Williams estas nov-zelanda esperantisto. Li estas emerito, kaj antaŭe laboris (ne samtempe!) kiel muzikisto, komputilisto kaj administranto pri propraĵoj.


  • Aŭstrio: lando en Centra Eŭropo kun ĉefurbo Vieno.
  • defio: invito al batalo aŭ konkurso; afero, kiu enhavas apenaŭ supereblan malfacilaĵon.
  • degeli: ŝanĝiĝi de glacio en akvon.

1424827818_Degelipx..png.7f327e942a0d27eab8acafdd6c33948d.png

  • etendi: rektigi, malvolvi, plilongigi.
  • klimato: tuto de la veteraj kondiĉoj en difinita regiono, aŭ en la tuta Tero.
  • kubo: ses-flanka objekto. 

605978729_Kubopx..png.bfb4401ffe390160afd0cc7f93deac18.png

  • pozi: resti en aparta star-maniero por esti fotata, desegnata aŭ pentrata. 

862799891_Pozi(pub.dom).jpg.4d03e93ee85f2ceb75b3ad0f2b356eed.jpg

  • pozitiva: jesa, akcepta, permesa, konsenta, plusa, ĝusta, certa.
  • rekordo: plej supera rezulto iam ajn atingita, kutime en sportaj konkursoj, sed ankaŭ en aliaj aferoj.
  • sekundo: estas 60 sekundoj en unu minuto.
  • tereno: terspaco.
  • toleri: ne kontraŭstari al malagrabla aŭ dolora situacio, kvankam oni kapablus malhelpi ĝin.
  • trejni: instrui kaj ekzerci por konduki al dezirata nivelo de kapablo.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Multaj mondaj rekordoj estas idiotaĵoj... kaj tiaj uloj ĉiam diras same: "etendi limojn kaj atentigi pri iu aŭ alia grava aferon". Tia doloro devas esti neimagebla...

Ligo al komento
share_externally

Je 12/12/2020 at 18:07, trinukso diris:

Kial "plenigita je glacio" kaj ne, ekzemple, "plenigita de glacio"? Mi ankoraŭ ne povas kompreni la uzadon de "je", Dankon.

Trinukso, pardonu ke post kvar tagoj ankoraŭ neniu respondis vian demandon. La vorto "je" ne havas fiksitan signifon, sed oni uzas ĝin en okazoj, kiam alia prepozicio ne taŭgas. Oni povas diri, ekzemple: "plenigi ŝrankon je glacio". Sed eblus ankaŭ diri: "plenigi ŝrankon per glacio".

Rilate al la uzo de "de" aŭ "per", oni povus diri: "La ŝranko estis plenigita de pluraj volontuloj per glacio". Do, la volontuloj estis la homoj, kiuj plenigis la ŝrankon, kaj ili uzis glacion por plenigi ĝin.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Ŝajnas, ke tiu rekordo jam falis, post nur tri monatoj.

https://www.barrons.com/news/french-ice-man-sets-new-world-record-in-freezing-glass-cabin-01608406803

Ligo al komento
share_externally

Je 2020-12-16 at 15:02, Anna diris:

Trinukso, pardonu ke post kvar tagoj ankoraŭ neniu respondis vian demandon. La vorto "je" ne havas fiksitan signifon, sed oni uzas ĝin en okazoj, kiam alia prepozicio ne taŭgas. Oni povas diri, ekzemple: "plenigi ŝrankon je glacio". Sed eblus ankaŭ diri: "plenigi ŝrankon per glacio".

Rilate al la uzo de "de" aŭ "per", oni povus diri: "La ŝranko estis plenigita de pluraj volontuloj per glacio". Do, la volontuloj estis la homoj, kiuj plenigis la ŝrankon, kaj ili uzis glacion por plenigi ĝin.

Dankon!

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.