Salti al enhavo

Estas mi esperantisto


 Diskonigi

Estas mi esperantisto
de Julio Baghy

Eblas aŭskulti kaj samtempe legi la tekston ĉi tie. 

Verda stelo sur la brusto
Iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto
Estas mi esperantisto.

Kuŝas ie sub tegmento
Netuŝebla Fundamento
Tuŝu ĝin nur la Mefisto;
Estas mi esperantisto.

Polv-kovrite sur bretaro
Putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto-listo;
Estas mi esperantisto.

Gramatikon mi ne konas
Kaj gazetojn ne abonas.
Librojn legu la verkisto,
Estas mi esperantisto.

Mi parolas kun rapido:
“Bonan tagon, ĝis revido”
Ĝi sufiĉas por ekzisto,
Estas mi esperantisto.

Pionirojn mi kritikas
La gvidantojn dorne pikas 
Kaj konspiras kun persisto
Estas mi esperantisto.

Por la venko mi esperas,
Sed nenion mi oferas,
Mi ne estas ja bankisto,
Estas mi esperantisto.

Se baraktas en la krizo
La movado, organizo
Helpas mi nur per rezisto,
Estas mi esperantisto.

Flugas per facila vento
El la buŝo Nova Sento.
Ĝi sufiĉas por sofisto;
Estas mi esperantisto. 

Post la mort' ĉe tombo mia
Staros “rondo familia”.
Nekrologos ĵurnalisto:
“Estis li esperantisto”.

Julio Baghy (1891-1967) estis fama hungara esperantisto. Legu la artikolon pri li en uea.facila

Jen kelkaj klarigoj por pli bone kompreni la poemon: 

La verda stelo (unua verso) estas la simbolo de Esperanto. 

356270974_Verdastelo.jpg.551df67894c03e430009ba70d710ca68.jpg

La SAT-vortaro (tria strofo) estas Plena Vortaro, kiu antaŭ la apero de PIV (Plena Ilustrita Vortaro) en 1970 estis la plej grava vortaro en Esperanto.

La esprimoj “facila vento” kaj “Nova Sento” (antaŭlasta strofo) kaj  “rondo familia” (lasta strofo) aperas en la poemo La espero de Zamenhof. Li esperis, ke ĉiuj popoloj kune faros “unu grandan rondon familian”.
 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 4
  • Ami 2

  • barakti: tre forte movi la brakojn kaj krurojn, kiam oni estas kaptita en malfacila situacio; forte peni kontraŭ malfacilaĵoj kaj malhelpoj. 
  • bretaro: meblo, kiu entenas librojn.

1125640417_Librobretaropx..png.222da63ca8c47f013078e77efd2876c7.png

  • dorno: pikilo de planto.

445913865_Dornopx..jpg.a112c2fecf699e579b4304f6636efe35.jpg

  • ilustri: aldoni desegnaĵojn aŭ bildojn al teksto.
  • ĵurnalisto: profesia raportisto por gazeto.
  • konspiri: kaŝe interkonsenti kun aliaj homoj por forigi la gvidantojn aŭ fari aliajn malbonajn agojn.
  • kritiki: paroli pri la mankoj kaj malbonaj aspektoj de homo aŭ afero.
  • krizo: grava danĝera periodo; subita kaj tre malbona ŝanĝiĝo en situacio.
  • Mefisto: nomo de malbona spirito, kontraŭulo de Dio.

52201745_Diablopx..png.f6ec80194f6fbe7607c7abef0cd9889a.png

  • nekrologo: artikolo kun informoj pri ĵus mortinta persono kaj mallonga priskribo de ties vivo.
  • oferi: donaci al dio aŭ al iu idealo; fordoni ion tre valoran, ĉar oni deziras ricevi gravan servon aŭ objekton interŝanĝe.
  • pala: senkolora, blanketa, kun malforta koloro.

1967018597_Palapx..jpg.58089fd2e7b37fa577577558bfdf6064.jpg

  • persisti: plu fari aferon malgraŭ malhelpoj.
  • pioniro: homo komencanta novan aferon, kiun poste sekvos aliaj homoj; la homo, kiu unue konigis Esperanton en sia propra lando aŭ medio.
  • polvo: tre malgrandaj kaj malpezaj eretoj foje videblaj en la aero.

66322266_Polvopx..jpg.36d9698b9a29dd30d7ef114ca57e347b.jpg

  • putri: malboniĝi pro la pasado de tempo, ekzemple frukto aŭ mortinta besto post iom da tempo putras. 

1894957796_Putripx..jpg.d2245e8d88a47205068b8a2bb1ab1ada.jpg

  • rezisto: kontraŭstaro.
  • rusto: brun-ruĝa malpuraĵo, kiu aperas sur feraj objektoj, kiam ili restas en malseketa aero.

1552526561_Rustopx..jpg.423fe628aac1b4e44ba04e337b6cabe0.jpg

  • simbolo: io, kio elvokas aŭ prezentas ion alian (ekzemple koro estas simbolo de amo).
  • sofisto: homo, kiu kapablas lerte diskuti kaj uzi vortojn, eĉ por tre konvinke montri malveraĵojn.
  • strofo: unu el la dividaĵoj de poezia verko, kutime kun regula aranĝo, konsistanta el pluraj linioj de teksto.
  • tedi: malinteresi.
  • tombo: fosaĵo en la tero, kien oni metas mortinton; memoriga ŝtono starigita super tia fosaĵo.

1807552443_Tombopx..jpg.8a9ed9198bdfcf04111ace96197d302d.jpg

  • verso: unu linio de poeziaĵo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

La poemo estas ŝerca. Ĉu estas detaloj en la poemo, kiujn vi ne bone komprenas? La verkinto plendas pri homoj, kiuj nomas sin esperantisto, tamen ne bone lernas la lingvon, ne legas librojn aŭ gazetojn, kaj ne faras ion utilan por helpi la progreson de la Esperanto-movado. Tamen oni ne prenu ĝin tro serioze!

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.