
La monto Taranaki, antaŭe Egmont. Foto: Pixabay
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Mark Fettes.
Lastatempa maniero protekti la natur-medion estas igi ĝin persono. Temas kompreneble ne pri korpa persono sed pri jura persono, kiu havas similajn rajtojn, povojn, kaj respondecojn kiel normala homo. Tiumaniere natura estaĵo kapablas defendi sin kontraŭ tiuj, kiuj malutilas al ĝi, ĉar ĝi povas voki ilin antaŭ juĝiston. Tio gravas, ĉar kutime proceso eblas nur se malutilo okazas al homa persono.
Ekde 2014 Novzelando uzas tiun rimedon por protekti pli bone la regionon Te Urewera. Tiu regiono de arbaro kaj montetoj jam estis protektata ekde 1954 kiel nacia parko. Tamen, en 2014 Novzelando decidis per leĝo ŝanĝi ĝian juran situacion. Nun la arbaro ne plu estas nacia parko; anstataŭe, ĝi iĝis persono.
Tiun rimedon Novzelando la duan fojon uzis en 2017, ĉi-foje por protekti la riveron Whanganui. La maorioj ĉiam konsideras la riveron sankta. Tial intertraktadoj kaj juĝaferoj inter la registaro kaj la maoria popolo daŭris jardekojn ĝis la enkonduko de tiu nova leĝo. Tiam la rivero iĝis persono.
Komence de 2025, Novzelando la trian fojon donis juran personecon al natura estaĵo. La monto Egmont, kiu samtempe estis renomita monto Taranaki, iĝis persono. Laŭ la leĝo ĝi estas rekonata kiel “vivanta kaj nedisigebla tutaĵo”. Tia atingo estas grava paŝo en la direkto de pli granda respekto al la kulturo de la lokaj indiĝenoj. Fakte, tiuj konsideras la monton Taranaki ne kiel ekspluateblan rimedon sed kiel unu el siaj antaŭuloj.
Kiel monto povas esprimi sian volon? Same kiel aliaj juraj organizaĵoj, ekzemple asocio kiel UEA, monto Taranaki agos pere de homa grupo. Tiu grupo, kiun la nova leĝo difinas kiel la “homaj vizaĝo kaj voĉo” de la monto, konsistas el ok membroj. Kvar anoj estas nomumitaj de la lokaj maorioj kaj la kvar aliaj estas nomumitaj de la registaro.
Tradicie la maorioj ne supreniris sur la sankta monto Taranaki. Malgraŭ sia nova jura situacio, la bela dormanta vulkano plu restas vizitebla. Pro ĝia simileco al la japana monto Fuji, multaj turistoj vizitas ĝin. Pro la sama kialo oni filmis tie la filmon La lasta samurajo. Ĉu amasa turismo povas kunekzisti kun protektado de la natura medio estas demando, kiun respondos la estonteco. Estas rimarkinde, ke la apuda lando, Aŭstralio, decidis en 2019 malpermesi la supreniradon de la ŝtonego Uluru, konsiderata sankta de la lokaj indiĝenoj.
Laurent Ramette
-
6
-
2
Laurent Ramette estas franca esperantisto, iama tradukisto kaj aktuale juristo. Li loĝas en Luksemburgo, kie li laboras en la Tribunalo de la Eŭropa Unio. Krom pri sia fako li aparte interesiĝas pri literaturo, kinarto, politiko kaj internaciaj rilatoj.
- antaŭ-ulo: membro de la sama familio aŭ grupo, kiu vivis en antaŭaj tempoj.
- ekspluatebla: utilegebla, tiel ke oni ricevu el ĝi la plej grandan gajnon.
- enkonduko: enportado de nova afero kun la celo, ke ĝia uzo fariĝu kutima.
- indiĝeno: praloĝanto; homo, kies antaŭuloj jam loĝis en loko, antaŭ ol postaj homoj ekloĝis en tiu sama loko.
- inter-traktado: diskutado inter pluraj personoj, aŭ grupoj de personoj, pri la kondiĉoj de iu afero, kun la celo veni al inter-konsento.
- jura: rilata al la leĝaro de ŝtato; rilata al la aro da reguloj kaj leĝoj, kiuj difinas la rajtojn kaj devojn de homo aŭ de organizaĵoj.
- maorio: ano de popolo, kiu loĝas precipe en la norda parto de Novzelando.
- nomumi: elekti por iu ofico aŭ rango.
- pere de: per.
- proceso: juĝ-afero.
- protekti: defendi kontraŭ danĝeroj.
- registaro: grupo de homoj, kiuj regas ŝtaton.
- rekonata: akceptata kiel valida aŭ valora.
- respondeco: la devo okupiĝi pri plenumado de iu agado kaj respondi al plendoj aŭ aliaj komentoj pri ĝia realigo; la devo zorgi pri la rezulto de iu ago aŭ faro, aŭ pri la taŭga plenumo de iu afero.
- samurajo: ano de la militista klaso en malnova Japanujo.
Foto: Wikipedia / wellcome.collection.org CC BY 4.0
- UEA: Universala Esperanto-Asocio
- vulkano: monto, kiu foje elverŝas fajron, bolantajn fumojn kaj gasojn el profundaĵoj sub la tero.

Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.