Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.
La suba artikolo unue aperis en Kontakto n-ro 317 (2024:1).
Drako, kiel tradicia totemo de Ĉinio, ĉiam ricevis grandan respekton kaj adoron de ĉinoj. En la tradicia kulturo, drako estas simbolo de bonŝanco, forto, kaj sukceso. Pro tio, en multaj lokoj en Ĉinio okazas ceremonioj por esprimi respekton kaj dankemon al drakoj. En Okcidento, oni havas malsaman komprenon pri drakoj.
Drako en la okuloj de ĉinoj
En antikvaj mitoj, drako estis dia besto kapabla regi la veteron, kiu ankaŭ certigas, ke estu riĉaj rikoltoj. Krom tio, drako troviĝas ankaŭ en arto, literaturo kaj la ĉiutaga vivo de ĉinoj. En konstruaĵoj, pentraĵoj, skulptaĵoj kaj aliaj kampoj, oni ofte beligas artaĵojn per bildo de drako. Drako simbolas bonŝancon kaj riĉecon. En literaturo kaj popolaj rakontoj, drako ofte estas ĉefa rolulo kun diversaj mirindaj kapabloj.
En la ĉiutaga vivo, drakoj estas ĉie troveblaj. Drak-boata konkurso estas tradicia sporta evento en Ĉinio. Tio okazas ĉiu-jare dum la Festo de la kvina tago de la kvina monato, kiam oni preĝas al drako por paco kaj riĉa rikolto. Krome, la drako-danco estas grava kultura prezento. Dancistoj en drakaj kostumoj imitas la movojn de drako por peti bonŝancon kaj feliĉon. Tio estas grava parto de la tradicia kulturo de Ĉinio.
Kompreneble, klarigoj kaj komprenoj pri drako ne restas senŝanĝaj. En malsamaj periodoj kaj kulturoj, homoj ŝanĝis la imagon kaj signifon de drako. Malgraŭ tiuj ŝanĝiĝoj, la simbolo de drako pri bonŝanco, forto kaj sukceso daŭras, kaj tio fariĝis spirita heredaĵo de la ĉinoj.
Hodiaŭ ni vivas en epoko de altaj scienco kaj teknologio, tamen niaj respekto kaj adoro al drakoj ne malkreskis, ĉar drako estas ne nur tradicia kultura simbolo, sed estas ankaŭ signo de la ĉinaj spirito, kulturo kaj valoroj.
Ĉina drako en la okuloj de okcidentanoj
La signifo de la ĉina drako en la okuloj de okcidentanoj evoluas laŭ tempopaso kaj kulturaj interŝanĝoj. Tio ne nur montras la okcidentajn scivolemon, komprenon kaj rekonon de la ĉina kulturo, sed ankaŭ montras diferencojn kaj kunfandiĝon de la orienta kaj okcidenta kulturoj.
Komence, okcidentanoj eksciis pri la ĉina drako per la priskriboj de esploristoj kaj komercistoj, kiuj vizitis Ĉinion. Tiuj priskriboj temis plejparte pri la ekstera aspekto kaj misteraj ecoj de drakoj, ekzemple ke ili kapablas voki venton kaj pluvon, kaj ke ili estas kapricaj. Okcidentanoj kutime rigardis drakon kiel malbonan estaĵon, tial la ĉina drako vekis ilian scivolon. En la okcidentaj mitoj kaj literaturo, drako estas malbona kaj danĝera estaĵo, kiu estas venkita de kuraĝulo, dum la ĉina drako montras tute malsaman spiritan enhavon.
Iom post iom, interŝanĝoj inter la ĉina kaj okcidenta kulturoj profundiĝis, precipe pro disvastiĝo de ĉinaj artaĵoj, literaturaj verkoj kaj historiaj dokumentoj. Tiel okcidentanoj iom post iom komencis kompreni la kulturon kaj simbolan signifon de la ĉina drako. Por ĉinoj la drako estas ne nur mistera mita estaĵo, sed ankaŭ reprezentas la ĉinajn kulturon, pensomanieron kaj religiajn ideojn. La ĉina drako simbolas saĝecon, forton kaj bonkorecon, kaj estas ligita al kunekzisto kaj respekto al naturaj fortoj.
La ĉina drako ne estas nur ĉarma besto el popol-rakontoj, sed ankaŭ grava simbolo de la ĉinaj kulturo kaj spirito. En okcidentaj filmoj, desegnofilmoj, kaj artaj verkoj, la ĉina drako ofte kunfandas tradiciajn aspektojn kun pli moderna prezento, por krei novan kulturan esprim-manieron.
Jiang Limin
- 7
- 1
Jiang Limin estas la vic-ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo. Li naskiĝis en 1971 kaj esperantistiĝis en la jaro 1996.
- adoro: traktado de iu dio aŭ diaĵo en taŭga kaj tre respektoplena maniero, per preĝado kaj similaj agoj.
- antikva: malnovega.
- boato: malgranda akvo-veturilo, kiu entenas malmulte da homoj.
Foto: Wikipedia/Kondicherry CC BY-SA 3.0
- ceremonio: festo por speciala religia aŭ publika okazo.
- drako: granda flug-kapabla besto ne reale ekzistanta, tre grava en aziaj kulturoj.
- epoko: aparta tempo-periodo kun siaj propraj ecoj.
- evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
- heredaĵo: tio, kion la nuntempaj homoj ricevis de siaj antaŭuloj, aŭ trans-donas al siaj poste-uloj.
- kaprica: faranta laŭ la propra volo senklarigajn, ne antaŭ-videblajn, subitajn ŝanĝojn, kiuj al eksteruloj ne ŝajnas havi bonan kaŭzon.
- kunfandiĝo: kun-fluo de du aŭ pli da aferoj, tiel ke ili miksiĝas kune.
- mistera: enhavanta ion neklarigeblan, kaŝitan, malklaran.
- mito: tradicia rakonto pri la dioj en malnovaj religioj.
- rekono: la ago akcepti ion kiel validan aŭ valoran.
- rikolto: kvanto de fruktoj aŭ plantoj, kiujn oni kreskigis kun la celo manĝi, uzi aŭ vendi ilin.
- rolulo: aganto en teatraĵo, filmo, libro aŭ rakonto.
- simbolo: io, kio elvokas aŭ prezentas ion alian (ekzemple koro estas simbolo de amo).
- skulptaĵo: artaĵo el ŝtono, ligno aŭ simila materialo.
- teknologio: scienco pri la iloj kaj metodoj uzataj en industrio por fabriki diversajn objektojn pli rapide kaj efike.
- totemo: iu estaĵo, kutime besto aŭ planto, rigardata de iu grupo kiel ĝia praulo kaj defendanto; ĝi havas spiritan signifon por tiu grupo, kiu povas prezenti sin per ĝia imago aŭ nomo.
Foto: © CEphoto, Uwe Aranas CC BY-SA 3.0
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.