Salti al enhavo

Doto unue, geedziĝo poste


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Lanjo Mejo.

Kiam juna paro geedziĝas en Togolando, same kiel en multaj aliaj landoj afrikaj, la unua paŝo estas pago de la doto. La doto ĝenerale konsistas el aro da donacoj por la virino, ekzemple zon-tukoj, mansakoj, ŝuoj kaj oraj juvelaĵoj. Krom tiuj donacoj, la viro devas ankaŭ doni monsumon. La valoro de la doto dependas ĉefe de la socia nivelo de la estonta edzino.

Pago de la doto devas okazi antaŭ la civila aŭ religia geedziĝa ceremonio. La doto restas la plej grava kondiĉo por tiuj, kiuj deziras geedziĝi, ĉu en kristanaj, islamajanimismaj familioj. Ĉiuj opinias, ke la doto estas la antaŭkondiĉo por sukcesa geedziĝo.

Kiam la paro interkonsentas geedziĝi, la estonta edzo devas unue viziti la familion de la virino aŭ sendi reprezentanton por ricevi liston de la aferoj postulataj por la doto. Kaj eĉ se li loĝas eksterlande, li nepre devas reveni al Togolando por la ceremonio, kiam oni transdonas la doton.

IMG_20190323_113026.thumb.jpg.299ee2a3dc35a556a071547c2829c848.jpg

En Togolando oni rekonas la geedziĝon nur se la doto estas pagita. La familio de la virino konsideras tion malhonorigo, se ŝi edziniĝas sen ricevi antaŭe la doton. Tial la dotopago montras respekton ankaŭ al ŝia familio. Se la doto ne estas pagita antaŭ la geedziĝo, la edzo eble devos pagi duoble aŭ eĉ trioble la kutiman sumon.

La doto estas rekono, ke la virino efektive edziniĝis, kaj ĝi kreas fortan ligon de respekto kaj amikeco inter la du familioj. Por la familio de la edzino, tio estas pruvo ke la filino estas bone edukita kaj respektinda virino. Se ŝi ne ricevas la doton, ŝia propra familio povus konsideri, ke ŝi ne vere edziniĝis, kaj eble eĉ povus rifuzi plu rilati kun ŝi. 

La doto montras la "valoron" de la virino por ŝia estonta bofamilio. Krome ĝi estas rimedo por protekti ŝin kontraŭ la danĝeroj de la vivo, precipe en kazo de eksedziĝo. Povus okazi, ekzemple, ke viro deziras edziĝi denove, lasante sian antaŭan edzinon en malfacila situacio. Aŭ foje, se la edzo mortas, kelkaj familioj provas forpreni liajn posedaĵojn de liaj edzino kaj infanoj. Tial, eĉ la publikaj instancoj en Togolando postulas, ke antaŭ la civila geedziĝo oni montru dokumenton aŭ alian pruvon, ke la doto estis transdonita.

En Togolando, la doton pagas nur viroj. Tio estas afero kun profundaj radikoj en la tradiciaj kutimoj. Temas pri ege longedaŭra tradicio vaste akceptata kaj praktikata en niaj socioj afrikaj.

Adjévi Adjé
 

 

  • Ŝati 5
  • Malŝati 1

Adjévi Adjé estas togolanda esperantisto. Li estas kunordiginto de la Afrika Komisiono de UEA, iama redaktoro de la bulteno Esperanto en Afriko, kaj eksprezidanto de la Togolanda Esperanto-Asocio (UTE). Li kunorganizis plurajn naciajn kaj internaciajn Esperanto-renkontiĝojn, kaj estis ĉeforganizanto de la 73-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Aneho, Togolando, en 2017. 


  • animismo: pensomaniero praktikata precipe en iuj afrikaj landoj, sed ankaŭ en aliaj, laŭ kiu ĉiu objekto en la mondo vivas kaj havas spiriton.
  • ceremonio: festo por speciala religia aŭ publika okazo.
  • civila: apartenanta al la normala socio, sen religia, militista aŭ politika aparteno.
  • dependi: esti sekvo de (iu situacio).
  • doto: mono kaj aliaj havaĵoj donitaj okaze de geedziĝo, de la novedzino (aŭ de ŝia familio) al la edzo, aŭ de la novedzo (aŭ de lia familio) al la edzino.
  • instanco: grava organizaĵo posedanta juĝan aŭ decidan povon.
  • islama: sekvanta la instruojn de Islamo, vaste praktikata religio fondita de Mahometo en Arabujo.
  • juvelaĵo: malgranda objekto, kiun homo portas por beligi sin, farita el valora metalo, brilaj ŝtonoj, kaj aliaj belaj aĵoj.

1244600822_Juvelaopx..png.16206f7f205ea9d47d283c55291a2d3e.png

  • kristana: sekvanta la religion, kiu sekvas la instruojn de Jesuo Kristo.
  • malhonorigo: ago, kiu kaŭzas al iu perdon de respekto.
  • man-sako: sako aŭ saketo portata kutime de virinoj, kiu entenas monujon, telefonon, naztukojn, skribilon, kaj aliajn utilajn objektojn. 

740713354_Mansakopex.thumb.jpg.7f875116238a91cfcc940b1f4ff20b32.jpg

  • protekti: defendi kontraŭ danĝeroj.
  • pruvo: afero kiu eksterdube montras, ke io estas vera.
  • rekoni: koni iun aŭ ion, ĉar oni jam renkontis lin/ŝin/ĝin pli frue; anonci la pravecon de iu fakto.
  • reprezentanto: homo parolanta aŭ aganta nome de iu alia homo, hom-grupo, asocio aŭ organizaĵo.
  • rifuzi: malakcepti, ne konsenti.
  • zono: longa, maldika ligilo el ŝtofo aŭ alia materialo, kiu ĉirkaŭas la mezan parton de la korpo por teni la pantalonon aŭ alian veston. 

2081843421_Zonopx..png.e1f5c95be4cb18c6c071ed708ad98b5c.png

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.