Salti al enhavo

Batos novaj horoj...


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.

La suba rakonto aperis en la libro Ne ekzistas verdaj steloj, kiu enhavas 60 noveletojn. Noveleto estas tre mallonga rakonto, kutime kun ne pli ol 300 vortoj.

 

Mi vekiĝas ĉiutage je la oka. Tial la unua afero, kiun miaj okuloj vidas matene, estas la lum-ciferoj de la vekhorloĝo: 08:00.

Hieraŭ, aŭ eble mi devus diri hodiaŭ, mi enlitiĝis tuj antaŭ la dekdua horo, kiel kutime, sed kiam venis la momento en kiu la horloĝo devus montri la konvencian 00:00, ĝi surprizis min per la neatendita 24:00. Kaj ankoraŭ mi pensis pri ebla difektiĝo de la horloĝo, kiam, unu minuton poste, sur ĝia ekraneto eklumis la sensenca 24:01.

Pasis la minutoj, kaj, dum mi faris al mi dekojn da demandoj, la horloĝo transiris de la 24:59 al la 25:00 horo. Post tio, mi vane klopodis endormiĝi.

Forpasis ses longaj horoj, kiujn la tempomezurilo respektive montris kiel la 26:00, la 27:00, la 29:00... Nu, ĉiuj scias ja ke la ciferaj horloĝoj estas programitaj por indiki nur la numerojn nul, unu kaj du, sur la unua loko. Tial, kiam ĝi alvenis al la 29-a horo kaj 59 minutoj, mi senspire atendis ĝis la apero de la neebla 30:00.

Lumis la ciferoj de la ekrano anoncante la 40-an, la 50-an, la 60-an horon..., dum ekstere regis profunde obskura nokto.

La telefono, kiu vane sonadis dum la lastaj horoj, mutas nun. Kaj mi jam preparas min por la momento kiam la horloĝo montros la perturban 99:99.

Liven Dek

Ne ekzistas verdaj steloj: 60 mikronoveloj kun suplemento. Liven Dek. Mondial. Novjorko, 2012. 122 paĝoj, 22 cm. ISBN 9781595692351. Prezo: 12.00 €.    
 

  • Ŝati 5
  • Ami 1

Liven Dek estas Esperanta verkisto, vortaristo kaj eldonisto, membro de la tiel nomata Ibera Skolo, kaj nuna sekretario de la komisiono de Belartaj Konkursoj de UEA ekde 2016.


  • difektiĝo: malboniĝo aŭ rompiĝo.
  • konvencia: starigita per esprimita aŭ neesprimita konsento inter la homoj.
  • muti: ne povi paroli, silenti.
  • novelo: mallonga literatura (sed ne poezia) verko.
  • obskura: malluma.
  • perturba: kaŭzanta malagrablan senton pro sia nenormaleco.
  • respektive: rilata al nur unu el la priparolataj aferoj.
  • surprizi: mirigi per subita kaj neatendita okazaĵo.
  • vane: senutile, sen-efike, senrezulte.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.