Salti al enhavo

Batalu kontraŭ demenco
per Esperanto!


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.

Demenco estas malsano de la cerbo. Ĝi influas la memoron, pensadon, komprenon, kapablon lerni kaj kalkuli, lingvon kaj konduton. Ĝi ne signifas nur esti forgesema aŭ facile perdiĝi. Demenco estas la malkresko de la mensaj kapabloj ĝis tia grado, ke ĝi influas la ĉiutagan vivon.

Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano demenco estas unu el la plej gravaj problemoj de la publika san-situacio. En la mondo, pli ol 55 milionoj da homoj vivas kun demenco kaj ĝi estas la 7-a ĉefa kaŭzo de morto. Estas preskaŭ 10 milionoj da novaj kazoj ĉiujare. Dum la loĝantaro maljuniĝas, fakuloj atendas, ke la nombro de pacientoj pliiĝos ĝis 78 milionoj antaŭ 2030 kaj 139 milionoj antaŭ 2050. La malsano ne estas limigita al pli maljunaj homoj. Preskaŭ 10% de pacientoj kun demenco havas malpli ol 65 jarojn.

Komence la simptomoj inkluzivas forgesemon, perdiĝemon kaj konfuzon pri la pasado de tempo, ekzemple nekapablon memori la daton. Dum la malsano plifortiĝas la paciento komencas forgesi lastatempajn okazaĵojn, havas problemojn komuniki, kaj bezonas helpon pri persona prizorgado. En la postaj stadioj la persono ne rekonas familion kaj amikojn, havas malfacilecon piediri, kaj povas iĝi agresema.

Prizorgi demencan pacienton estas malfacile. Homoj ofte pasigas pli ol kvin horojn tage prizorgante familianon kun demenco. Tio estas tre malfacila fizike, emocie kaj finance

Demenco estas malsano, kiu tuŝas virinojn pli ol virojn. 65% de la homoj, kiuj mortas pro demenco, estas virinoj. Kaj 70% de la homoj, kiuj zorgas pri demencaj pacientoj, estas virinoj.

Estas espero. Studoj montras, ke ekzistas manieroj por malpliigi sian riskon de demenco.

•         Ekzerciĝu.
•         Ne fumu.
•         Limigu alkoholaĵojn.
•         Atentu pri via pezo.
•         Manĝu sane.
•         Atentu pri la sangopremo kaj kolesterolo
•         Dormu sufiĉe.    
•         Partoprenu en sociaj agadoj.
•         Tenu vian cerbon aktiva. 

Ekzistas anglalingva studo, kiu montras, ke lerni duan lingvon povas helpi la cerbon batali kontraŭ demenco. “Lerni duan lingvon estas malfacile kaj tio plifortigas la cerbon. Uzi plurajn lingvojn estas defio por la menso. Tio kreas novajn vojojn por la nervoj, kiam aliaj komencas forvelki pro la aĝo."

Daŭre lernu Esperanton. Via cerbo dankos vin!

Myrtis Smith
 

  • Ŝati 4
  • Ami 2
  • Dankon 1

Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, marŝadon kaj, kompreneble, Esperanton. Ŝi estas regula kontribuanto al uea.facila.


  • agresema: ĉiam preta ataki, eĉ senkiale.
  • alkoholaĵo: vino kaj biero estas alkoholaj trinkaĵoj.

653723472_Alkoholaojpx..jpg.2e35f3ef61b2f5dd661797d57f49b91e.jpg

  • cerbo: aĵo interne de la kapo, per kiu oni pensas kaj regas la korpon.

403761502_Cerbopx..jpg.2d8cc5a7b8d103ceeefeba0d65184f28.jpg

  • defio: invito al batalo aŭ konkurso; afero, kiu enhavas malfacile supereblajn taskojn; malfacilaĵo, kiun oni apenaŭ sukcesas superi.
  • demenco: malfortiĝo de la mensaj kapabloj ĉefe (sed ne nur) en maljunuloj.
  • finance: rilate al la monaj rimedoj de organizaĵo aŭ de homo, aŭ al la stato de la enspezoj kaj elspezoj.
  • fizike: korpe, ne mense aŭ virtuale.
  • for-velki: perdi siajn koloron kaj brilon, malfortiĝi, sekiĝi, ĝis fina mortiĝo kaj neniiĝo.

303571106_Velkipx..jpg.5d2e7aa10f3c3ad8f86854e230b5aa29.jpg

  • grado: unu el difinitaj dividoj de progresado, rango, laborloko, studrezultoj aŭ simile.
  • influi: havi efikon al la pensoj kaj agoj.
  • inkluzivi: enhavi en si.
  • kolesterolo: grasaĵo trovata en la korpo; se estas tro multe en la sango, tio povus kaŭzi kor-atakon.
  • konduto: maniero agi en siaj rilatoj kun aliaj homoj.
  • konfuzo: amaso da senordaj ideoj, tiel ke oni ne plu komprenas la situacion.
  • nervo: fadenforma elektra ligilo en la korpo de homo aŭ besto.

1041736556_Nervopx..png.e2a06df3890800ff60f2ac993909febc.png

  • paciento: homo prizorgata de kuracisto.
  • risko: ebleco de danĝera situacio.
  • simptomo: ekstera signo aŭ antaŭsigno de iu malsano.
  • stadio: difinita momento en evoluanta situacio, kiam la afero estas klare malsama ol ĝi estis antaŭe.


 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

"Demenco estas malsano, kiu tuŝas virinojn pli ol virojn. 65% de la homoj, kiuj mortas pro demenco, estas virinoj. Kaj 70% de la homoj, kiuj zorgas pri demencaj pacientoj, estas virinoj".

Viro aŭ virino?

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.