Salti al enhavo

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.

Ekzercon pri tiu ĉi artikolo solvu ĉe !

Antibiotikoj: la mirinda kuracilo

Imagu vivi en la jaro 1800: simpla infekto ĉe fingro povus mortigi vin. Eĉ malgranda vundo povus esti mortiga. La kuracistoj ofte estas senpovaj. Oni uzas rimedojn kiel hirudojn, sorĉojn, herbojn, aŭ oni fortranĉas brakon pro simpla infekto.

La malkovro de bakterioj okazis nur en la malfrua 19-a jarcento.  Louis Pasteur kaj Robert Koch pruvis, ke iuj malsanoj estas kaŭzitaj de nevideblaj estaĵoj: bakterioj. Antaŭ tiuj pruvoj, oni kredis, ke infektoj disvastiĝas pro “malbona aero”.

La unua antibiotiko ne estis penicilino… sed arseniko! En 1909, Paul Ehrlich malkovris arsenikan kunmetaĵon por kuraci gravan seksan malsanon. Ĝi estis venena, sed pli bona ol nenio. Tiam ĝi ŝajnis brila rimedo, ĉar ĝi kapablis trafi nur la malsanon kaj ne la malsanulon.

La malkovro de penicilino de Alexander Fleming

La skota kuracisto Alexander Fleming hazarde malkovris penicilinon en 1928, kiam li forgesis labor-telereton kun bakterioj sur tablo en sia laboratorio. Formiĝis sur la telereto verda ŝimo, kaj li rimarkis, ke bakterioj en kontakto kun tiu ŝimo mortis. Tiu verda ŝimo estis Penicillium notatum. Tiu malkovro estis la bazo por la unua efika kuracilo kontraŭ bakterioj: ĝi ŝanĝis la kuracadon de infektoj kaj savis milionojn da vivoj, precipe en la batalkampoj de la Dua Mond-milito.

Vincenzo Tiberio, la forgesita antaŭulo

Jam 33 jarojn antaŭ Fleming, la itala kuracisto Vincenzo Tiberio faris similan malkovron, kiu tamen restis nekonata. Li naskiĝis en malgranda vilaĝo en 1869, kaj fariĝis kuracisto de la itala mar-armeo. Li iam rimarkis, ke la ŝimoj troveblaj en akvo-putoj povas kuraci intestajn infektojn, kaj en 1895 li verkis sciencan artikolon por prezenti tiun malkovron. Bedaŭrinde lia laboro ne ricevis atenton, ĉefe pro la lingva baro. Aperinte nur en la itala, la artikolo neniam atingis la internacian sciencan komunumon. Tiu mirinda malkovro estus povinta ŝanĝi la historion de medicino, sed restis kaŝita en la paĝoj de itala armea revuo.

Kiel funkcias antibiotikoj?

Bakterioj estas apenaŭ videblaj vivantaj estaĵoj. Ili manĝas, kreskas, multobliĝas. Antibiotikoj mortigas ilin aŭ malhelpas ilian multobliĝadon en diversaj manieroj:

  • Antibiotikoj kiel beta-laktamoj blokas la konstruadon de la ĉela muro de bakterioj.
  • Tetraciklinaj antibiotikoj blokas la produktadon de proteinoj de bakterioj.
  • Antibiotikoj kiel kinolonoj kaj sulfamidoj malhelpas la produktadon de RNA.
  • Polimiksinoj (alia kategorio de antibiotikoj) kaŭzas misfunkciadon de la ĉela membrano.

Sed atentu: antibiotikoj utilas kontraŭ bakterioj, sed ili tute ne efikas kontraŭ virusoj, ĉar virusoj havas malsaman strukturon ol bakterioj. Multaj oftaj malsanoj, eĉ ordinara malvarmumo, estas kaŭzataj de virusoj. Antibiotikoj ne helpas kontraŭ ili.

Antibiotika rezisto

Antibiotikoj estas vere efikaj, tamen ili ne nepre sukcesas mortigi ĉiujn bakteriojn. Kelkaj postvivas kaj lernas kiel rezisti kontraŭ atakoj. Tiuj postvivantoj kapablas transdoni sian reziston al aliaj bakterioj. Tial la koncerna antibiotiko ne plu funkcias kontraŭ tiuspeca bakterio. Pli ol 1,2 milionoj da homoj mortas ĉiujare pro rezistaj infektoj.

Estonteco de antibiotikoj

Novaj antibiotikoj povos veni el novaj fontoj: sciencistoj serĉas en la profundo de la maro, en la Arkta tero... Eĉ en la veneno de iuj bestoj ili povus malkovri novan antibiotikon.

Oni esploras ankaŭ la virusojn nomatajn bakteriofagoj: virusoj kiuj atakas bakteriojn, kiel etaj spertaj mortigistoj.

Estas tre grave, ke ni ne uzu antibiotikojn sennecese, kaj ĉiam finu la kuracadon. Nur per limigo de la kvanto de antibiotikoj ellasataj en la akvon, aeron kaj teron oni povas esperi, ke ne tro da bakterioj fariĝos rezistaj al antibiotikoj.

Luigi Fraccaroli
Debora Rossetti

 

  • Ŝati 3
  • Ami 1
  • Dankon 1

Luigi Fraccaroli estas italo, esperantisto ekde la 1980-aj jaroj. Kiel biologo, li okupiĝas profesie pri produktado de kemiaĵoj por la farado de kosmetikaĵoj.
Debora Rossetti estas italino, esperantistino ekde la 2010-aj jaroj. Ŝi estas biologo, kiu okupiĝas profesie pri informado kaj konsilado al kuracistoj pri kuraciloj.
 


  • antibiotiko: tre grava kaj efika kuracilo vaste uzata ekde la 20-a jarcento.
  • Arkto: la plej norda, frosta regiono de nia Tero. 

Arktovkp.thumb.png.d92d2c74979a2a3b1899deeae7d2ff84.png

Heraldry, Isochrone CC BY 3.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=134827897

  • arseniko: tre danĝera aĵo, kiu plej ofte mortigas tiun kiu manĝas ĝin, tamen uzata en tre malgrandaj kvantoj kiel kuracilo.
  • bakterio: tre simpla malgranda vivanta estaĵo, kiu troviĝas ĉie sur la tero, sed ankaŭ en kaj sur la korpo de homoj kaj bestoj, kun diversaj funkcioj utilaj sed ankaŭ malutilaj; iuj specoj povas kaŭzi malsanojn.

Bakteriopbl..thumb.jpg.315f4d8a576f0d02c74b84f806ec353e.jpg

  • bloki: bari la vojon, haltigi aŭ malhelpi per barilo, senmovigi, malhelpi.

Blokipx.thumb.jpg.9802edcf44d7b45fbc9ed5a4c01e098f.jpg

  • ĉelo: la plej malgranda vivanta unuo, la baza ero el kiu konsistas kreskaĵoj kaj bestoj.

elopbl..thumb.jpg.3f74b15251b368cb483aeb658c3bdc1f.jpg

  • hazarde: neantaŭvideble, okazinte sen plano aŭ intenco.
  • hirudo: malgranda besto uzata de kuracistoj en la malnovaj tempoj por eltiri sangon el malsanuloj. 

Hirudowkp..thumb.jpg.e4e4aeab9beca17d47be808c69447577.jpg

Wikipedia/GlebK CC BY-SA 3.0

  • infekto: malsano kaŭzata de eniro de malsanigaj estaĵoj en la korpon.

Infektowkp.jpg.a648b20e5e56c871ab50accd2bfda5cb.jpg

Wikipedia / Marc CAT CC BY-SA 3.0

  • intestoj: tre longa interna parto de la korpo, kie la korpo traktas manĝaĵojn kaj eltiras la utilan parton antaŭ ol forigi la ceteron. 

Intestojpbl.png.90d44d8638c27e7f9c78b729f8097498.png

  • komunumo: societo bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj; grupo de homoj kune vivantaj kaj kun komunaj interesoj.
  • laboratorio: sciencista laborejo. 

Laboratoriopx.thumb.jpg.0ef4302b9b385e8d8b2ecf41608e6267.jpg

  • malkovri: ekscii, ekkoni aŭ ekkompreni aferon, kiun oni antaŭe ne sciis; esti la unua, kiu ekvidas aŭ ekkonas ion, ĝis tiam nekonatan.
  • malvarmumo: negrava kaj tre ofta malsaneto de la spir-sistemo, pli ofta dum malvarma vetero.

Malvarmumo.jpg.fb237e4a9359a967b9db14e48342d902.jpg

  • mar-armeo: ŝtata militistaro, kiu batalas sur la maro.

Mararmeopx.thumb.jpg.4f01d18471490be2c725102f85e6973e.jpg

  • medicino: scienco pri sano, malsano kaj kuracado.
  • membrano: treege maldika haŭto trovebla ĉirkaŭ eroj de bestoj aŭ plantoj; ĝi agas kiel barilo, permesante ke iuj aĵoj trapasu, sed ne aliaj. 
  • penicilino: tre efika kuracilo malkovrita en 1928.
  • proteino: aĵo, kiu ekzistas multenombre en la korpo kaj ankaŭ en manĝaĵoj, necesa por konstruado kaj funkciado de la korpo.
  • pruvi: montri, ke io estas vera.
  • puto: tre profunda sed malvasta truo fosita en la tero, kiu entenas akvon.

Putopx..png.2862328f4fe630d7edc2ec420c8bd117.png

  • rezisto: kontraŭstaro kontraŭ ekstera forto.
  • RNA (ribonuklea acido): grava kaj tre malgranda aĵo trovebla ĉie en la korpo, necesa por ties funkciado. 

RNAvkp.png.2872dec04a1586aa2ea2482eca7dac08.png

Yikrazuul - Propra verko, CC BY-SA 3.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=10312097

  • sorĉo: ago aŭ diraĵo, per kiu oni esperas kaŭzi rezulton per la helpo de super-naturaj fortoj.
  • strukturo: la maniero, en kiu estas aranĝitaj kaj kunmetitaj la diversaj partoj de iu konstruo, maŝino, verko aŭ alia afero.
  • ŝimo: kreskaĵo, kiu aperas post kelkaj tagoj sur malfreŝaj manĝaĵoj, ekzemple pano, fruktoj kaj simile, aŭ en malseketaj lokoj. 

imopx.thumb.jpg.b59b8958af1de32b47e98173e77c0061.jpg

  • venena: kapabla mortigi aŭ serioze malsanigi, se oni manĝas aŭ trinkas ĝin, aŭ se ĝi pikas la haŭton.
  • viruso: treege malgranda, nevidebla kaŭzanto de malsano.

Virusopx..jpg.0c17a6e18e17cb12043a04ced38a3871.jpg

  • vundo: serioza rompo, ŝiro, tranĉo en la korpo aŭ menso.

Vundopx..jpg.a2ab22aa706d7ffbfc176810ed8cf17d.jpg


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Fratineto

Afiŝite

Interese ! en Francio ni havas Ernest Duchesne, kiu montris en sia kuracisttezo , en 1897, la potencon de ŝimoj kontraŭ bakterioj. Mi ne konis la laboron de Vincenzo Tiberio !

Dankon

La forto de Fleming kuŝas en tio, ke li sukcese (kun siaj kunlaborantoj) industriigis la produktadon de penicilino.

  • Ŝati 1
Anna

Afiŝite

Evidente pluraj homoj jam malkovris la efikecon de ŝimoj kontraŭ bakterioj pli frue ol Fleming! Sed poste li mem malkovris tion tute sendepende post hazarda akcidento. Supozeble li ne sciis pri tiuj pli fruaj artikoloj.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.