Salti al enhavo

Antaŭdiro de la ciganino


 Diskonigi

"Ciganino antaŭdiras" de Taras Hrihoroviĉ Ŝevĉenko, 1841

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

La sekvanta poemo estis verkita de la rus/ukraina poeto Vasilij Eroŝenko, kiu pasigis multajn jarojn en Japanujo. (Legu la artikolon pri lia vivo en uea.facila.) La poemo unue aperis en La Revuo Orienta en 1920, n-ro 12, kaj estis ĵus represita en tiu sama revuo en 2019, n-ro 4. Poste aperis alia versio de la sama poemo, sed tiu ĉi versio aperis pli frue. Eroŝenko kantis ĝin kun gitaro dum la Japana Esperanto-Kongreso en 1920.

La nomo de la poemo estas “Antaŭdiro de la ciganino”. La ciganoj estas popolo, kiu moviĝas de loko al loko tra Eŭropo. En la pasinteco multaj homoj kredis, ke ciganoj kapablas antaŭvidi la estontecon.

 

Antaŭdiro de la ciganino
  (originalo de Vasilj Eroŝenko)

Mia kara, mia bona!
Mia nobla belulin’!
Ciganino diras veron,
Ciganin’ ne trompas vin.

Scias mi knabinajn revojn,
La sekretojn de la kor’.
Scias mi pri hom-feliĉo,
Scias mi pri am-dolor’.

Kredas vi, ke la feliĉo
Estas via vera sort’.
Kredas, ke solec’ kaj amo
Akompanos vin ĝis mort’.

Kredas vi, ke ne ŝanĝiĝas
Vira amo sub la sun’,
Kredas vi, ke la amikoj
Ne perfidas sub la lun’.

Kredas vi, sed mia kara,
Mia nobla belulin’,
Kredu min, mi diros veron,
Ciganin’ ne trompas vin.

Daŭra amo, daŭra ĝojo
Estas vana bel-esper’:
En la mond’ ŝanĝiĝas ĉio,
Ĉio pasas sur la ter’.

Por amat’, por la amikoj
Venos plej malĝoja hor’,
Kaj por ĉiam nur sopiro
Restas en la juna kor’.

Mia kara, mia bona,
Kompatinda belulin’,
Ciganino vin kompatas,
Sed ne povas helpi vin.

Ne ekzistas ja sorĉado
Kontraŭ la fatala mort’;
Ne ekzistas talismanoj
Kontraŭ malbenita sort’.

Sed memoru, ne forgesu,
Mia kara belulin’,
Estas io en la mondo,
Kio ne perfidas vin.

Tio estas la ponardo,
Tio estas mort-venen’;
Kiam ĉio vin perfidas,
Ili estas vera ben'.

Vi memoru, ne forgesu,
Mia nobla belulin’,
En la venĝ’ ponard’ vin helpos,
Mort-venen’ ne trompos vin.

Mia kara, mia bona,
Mia nobla belulin’!
Ciganino diras veron,
Ciganin’ ne trompas vin.

Scias mi knabinajn revojn,
La sekretojn de la kor’,
Scias mi pri hom-feliĉo,
Scias mi pri am-dolor’.

                                           Vasilij Eroŝenko

  • Ŝati 3

  • gitaro: muzikilo.

image.png.dfd277cee8a60d586e0df02b66a84b76.png

  • cigano: membro de popolo, kiu devenis el Hindujo, kiu tradicie ne fiks-loĝas, sed moviĝas de loko al loko, ĉefe en Eŭropo.

Bundesarchiv_Bild_183-J0525-0500-003%2C_Rheinland%2C_Sinti_und_Roma_mit_Wohnwagen_auf_Landstra%C3%9Fe.jpg

Foto: Bundesarchiv, Bild 183-J0525-0500-003 / CC-BY-SA 3.0

  • talismano: objekto supozata defendi la posedanton kontraŭ malbonŝanco.

800px-Iranian_amulet.jpg

  • ponardo: tre akra mallonga tranĉilo portata ĉe la korpo por ataki homojn aŭ por defendi sin. 

Ek_knives.JPG

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.