
Eŭropa angilo. Foto: Wikimedia Commons / Emőke Dénes, CC BY-SA 4.0
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.
Neniu scias kiel angiloj reproduktiĝas. La eŭropa angilo (Anguilla anguilla) estis ofta besto en la sen-salaj riveroj de Eŭropo. Tamen, dum jarcentoj neniu iam ajn vidis angilojn seks-kuniĝi, nek trovis iliajn ovojn.
La greka filozofo Aristotelo en la 4-a jarcento antaŭ nia epoko supozis, ke angiloj devenas de lumbrikoj. La antikvaj britoj kredis, ke haroj el la vostoj de ĉevaloj fariĝas angiloj.
Pro la Scienca Revolucio de la 17-a jarcento, sciencistoj komencis postuli pli profundan esploradon pri la deveno de bestoj. Ne plu sufiĉis kredi la dirojn de Aristotelo. Bonaj sciencistoj observu la mondon por klarigi ĝiajn misterojn. Tamen, ne estis facile por la novaj sciencistoj klarigi la ekeston de angiloj.
En 1777, Carlo Mondini el la itala urbo Bolonjo trovis unu-solan angilon kun ovarioj. Pliaj angiloj kun ovarioj estis trovitaj en 1824 kaj 1850. Tamen por krei vivon, ne sufiĉas nur ovarioj. Necesas ankaŭ la alia duono: testikoj. Dekoj da sciencistoj distranĉis milojn da angiloj, serĉante ties testikojn.
En 1874, preskaŭ jarcenton post la trovo de ovarioj, pola fakulo Szymon Syrski sukcesis trovi la testikojn de unu-sola angilo en Triesto, Italio. Tamen, pli fama ol Syrski estis juna sciencisto, kiu venis al Triesto en 1876 por certigi la trovaĵon. Tiu juna sciencisto nomiĝis Sigmund Freud. Li distranĉis 400 angilojn, sed neniam sukcesis trovi aliajn testikojn. Tial li forlasis la naturajn sciencojn por okupiĝi pri psikanalizado.
Kvankam oni sukcese montris, ke angiloj ja posedas ovariojn kaj testikojn, ankoraŭ neniu vidis ovojn de angiloj, nek trovis la lokon, kie ili naskiĝas. Angilidoj estas travideblaj; tial estas malfacile kapti ilin en la vasta maro. Komence de 1907, dana biologo Johannes Schmidt fiŝkaptis tra la Atlantika Maro por trovi pli kaj pli junajn angilojn. Antaŭ ol atingi sian plenkreskan formon, angilidoj komencas sian vivon kiel travideblaj, malgrandegaj vermoj, nomataj “vitraj angiloj”.
Vitraj angiloj. Foto de Wikipedia / Uwe Kils - https://en.wikipedia.org/wiki/Image:Glasseelskils.jpg, CC BY-SA 3.0.
Dum dek sep jaroj Schmidt vojaĝis, kaptante pli kaj pli malgrandajn ¨vitrajn angilojn¨. Fine, en Sargasa Maro (regiono de norda Atlantiko), li trovis angilidojn malpli ol unu centimetron longajn. Tiel Schmidt trovis la lokon, kie naskiĝas la eŭropa angilo.
Angiloj estas dezirata manĝaĵo en la landoj ĉirkaŭ Mediteraneo kaj precipe en Japanio. Sed la nombro de angiloj rapide falas ekde la 80aj jaroj, verŝajne pro troa fiŝkaptado kaj poluado de la maroj. Nun sciencistoj kaj bredistoj provas kresikigi angilojn en artefaritaj bredejoj. Tamen, tiel misteraj fiŝoj ne estas facile trakteblaj. Post kaptado, ili bezonas specialajn manĝojn kaj prizorgadon dum unu jaro, ĝis ili estos sufiĉe grandaj por kuirado. Pro la daŭra valoro de angilaĵo, por bredistoj tiu laboriga prizorgado indas.
Per la progreso de la scienco kaj obseda studado, la homaro scias pli kaj pli pri angiloj. Nun, scienco estas bezonata por savi la angilojn.
Carolyn Thomas-Nedzelsky
-
3
-
2
Carolyn Thomas estas usona esperantistino. Ŝi eklernis Esperanton en 2018. Ŝi ĝuas legi kaj lerni pri multaj aferoj, inkluzive de lingvoj, historio, kaj ĉio ajn pri bestoj kaj la naturo.
- angilo: longa, maldika fiŝo vivanta en la maro kaj ankaŭ en riveroj.
- antikva: malnovega.
- biologo: sciencisto, kiu studas la vivantajn estaĵojn, ĉefe bestojn kaj plantojn.
- bredi: kreskigi bestojn por la homa uzado.
- de-veni: veni de iu loko, fonto aŭ situacio; rezulti de.
- epoko: aparta tempo-periodo kun siaj propraj ecoj.
- filozofo: pensisto, amanto de saĝo.
- lumbriko: malgranda besto, longa kaj maldika, kiu vivas en la tero.
- mistero: neklarigebla kaj kaŝita fakto.
- obseda: konstante okupiĝanta pri iu fiksita ideo, laŭ maniero kiu fariĝas preskaŭ malsana.
- ovario: unu el la du aĵoj interne de virino aŭ bestino, kiuj produktas ovojn.
- poluado: danĝera malpurigo de la natura mondo.
- psik-analizado: sistemo elpensita de la aŭstra kuracisto Sigmund Freud por kompreni la kaŝitajn ideojn kaj dezirojn de la menso, kaj superi mensajn problemojn per interparolado.
- reproduktiĝi: reprodukti sin mem, fari infanojn, fari idojn.
- revolucio: subita grandega ŝanĝo en la formo de regado, ofte per amasa popola agado aŭ interna milito; subita grandega ŝanĝiĝo en la irado de aferoj.
- seks-kuniĝi: kuniĝi en seksa rilato.
- testiko: unu el la du korpopartoj en viro aŭ virbesto, kiu produktas milionojn da etaj aĵoj, kiuj kuniĝas kun la ovoj produktitaj de la ino por estigi idojn.
- vermo: ĝenerala nomo por divers-specaj malgrandaj bestetoj, long-formaj kun mola korpo kaj sen kruroj.
- vosto: la malantaŭa korpo-parto, kiun havas multaj bestoj, sed ne homoj.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.