Artikoloj: Artikoloj
Kvin infanoj samtempe
La 28-an de majo 1934, kanada virino kun la nomo Elzire Dionne faris ion, kion neniu tiam kredis ebla: ŝi sukcese naskis kvin ĝemelinojn. Iliaj nomoj estis Yvonne, Annette, Cécile, Émilie kaj Marie. La knabinoj estis identaj, ĉar ili ĉiuj devenis de unu sola ovo-ĉelo. Ili fariĝis famaj tra la tuta mondo, ĉar neniam antaŭe oni aŭdis pri kvin ĝemeloj, kiuj postvivis siajn unuajn monatojn.
La beboj naskiĝis tro frue kaj estis tre malgrandaj. Ili naskiĝis en simpla kampara domo sen modernaj medicinaj iloj, helpe de loka kuracisto kaj du akuŝistinoj.
Kiam homoj aŭdis pri la nasko, helpo venis el ĉie en Nordameriko. Homoj sendis vestojn kaj aliajn bezonaĵojn, kaj eĉ donacis patrinan lakton. Sed en la jaro 1934 regis granda ekonomia krizo, kaj prizorgi kvin tro frue naskitajn bebojn estis tre multekoste. Kiam la ĝemelinoj havis kvar monatojn, iliaj gepatroj subskribis interkonsenton kun la Ruĝa Kruco, kiu transprenis ilian prizorgadon.
En marto 1935, la kanada registaro subskribis apartan leĝon, laŭ kiu la ŝtato transprenos la knabinojn, ĝis ili atingos 18 jarojn. Speciala hejmo estis konstruita por ili. Ĝia celo estis loĝigi kaj prizorgi la knabinojn, sed baldaŭ la ĝemelinoj fariĝis granda turisma allogaĵo. Homoj vojaĝis el la tuta mondo por rigardi la fratinojn tra unudirektaj fenestroj. Novaĵfilmoj, filmoj kaj reklamoj uzis iliajn vizaĝojn, gajnante milionojn da dolaroj.
La fratinoj Dionne estis konstante observataj, kontrolataj kaj studataj. Ĉio, kion ili faris, estis registrita. Multajn jarojn poste la fratinoj diris, ke iliaj infanaj jaroj estis tre malfacilaj, kaj ke oni ne traktis ilin kiel normalajn infanojn.
La ĝemelinoj en 1947 kun siaj gepatroj kaj pastro
Preskaŭ neniom el la mono gajnita pro ilia famo atingis la knabinojn mem. Anstataŭe, ĝi estis uzata de la instancoj por esplorado, kaj por fotistoj kaj filmistoj. Ankaŭ ilia familio uzis parton de la mono por aĉeti grandan domon kaj plurajn aŭtojn, kaj por ĝui komfortan vivon.
En la 1990-aj jaroj, la postvivintaj fratinoj procesis kontraŭ la registaro de Ontario pro la maniero, kiel oni traktis kaj ekspluatis ilin. Finfine, en 1998 ili ricevis kompenson kaj oficialan pardonpeton.
Ĉiuj kvin fratinoj jam mortis. Émilie kaj Marie mortis junaj, je 20 kaj 35 jaroj, pro sanproblemoj. Yvonne mortis en 2001 je 67 jaroj. Cécile mortis la 28-an de julio 2025 je la aĝo de 91 jaroj. Annette, la lasta postvivinta fratino, mortis kvin monatojn poste, la 24-an de decembro 2025, ankaŭ ŝi je la aĝo de 91 jaroj.
Myrtis Smith
Grandegaj industriaj restaĵoj
Ekde la 19-a jarcento, minejoj kaj fandejoj aperis en la pejzaĝo de multaj industriaj regionoj de Eŭropo. Tre grava parto de la fandejoj estis altegaj fornoj, kiuj estis inter la plej altaj industriaj konstruaĵoj. En tiuj altaj fornoj, kiujn oni nomas alt-fornoj aŭ fornegoj en Esperanto, oni prilaboris ercon por fari ŝtalon.
Altforno aspektas kvazaŭ grandega ujo, ĉirkaŭ kiu estas amaso da ŝtalaj tuboj kaj traboj. Ĝia alteco atingas 50-60 metrojn. Proksime al la forno estas diversaj ejoj kaj aĵoj, kiuj helpas en la procezo de ŝtal-farado: grandaj varmigiloj de aero (tiu varmigita aero estos poste sendata al la fornego); liftoj kun ĉaretoj por porti la ercon supren; grandegaj ujoj por kolekti la cindron kreitan dum la procezo; kaj aliaj.  La temperaturo interne de altforno povas atingi eĉ 2000 °C (gradojn celsiajn). Kiam la forno ekfunkcias, ĝi laboras senĉese eĉ dum kelkaj jaroj.
Nun oni ne plu vidas grandajn fandejajn fornojn en urbaj regionoj. Multaj fandejoj, kies historio komenciĝis en la 19-a jarcento, ĉesigis sian produktadon, kaj iliaj konstruaĵoj, same kiel la altfornoj, estas detruitaj. En Eŭropo restas tamen dek-kelkaj altfornoj, kiujn nun povas viziti turistoj, ekzemple en Ĉeĥio (Ostrava), Germanio (Völklingen), kaj Luksemburgo (Esch-sur-Alzette).
En Supra Silezio, kiu estas industria regiono en suda Pollando, el multaj historiaj altfornoj restas nur unu. La forno estis iam parto de fandejo en la urbo Ruda Śląska. La fandejo estis konstruita en la jaro 1840. Iam ĝi estis tre granda fandejo, kaj en ĝi funkciis samtempe sep altfornoj. La fandejo ĉesigis produktadon de ŝtalo en 2005.  La altforno, kiu staras ĝis hodiaŭ, kiel signo de iama industria potenco, ne estas ege malnova. Oni konstruis ĝin en 1968 por anstataŭigi pli malnovan fornon.
Estas interese, kion oni faris, por ne ĉesigi la produktadon de ŝtalo dum longa tempo pro ekfunkciigo de la nova altforno. La novan fornegon oni starigis proksime al la funkcianta; la distanco inter ili estis ĉirkaŭ 19 metroj. Kiam la nova forno estis jam preta, oni rapide malkonstruis la malnovan kaj ŝovis la novan al la sama loko. La ŝovado de konstruaĵo, kiu pezis 2300 tunojn kaj altis 58 metrojn, estis granda inĝeniera sukceso en la tiama tempo.
La lasta fandeja altforno en Supra Silezio estas nun konsiderata kiel ŝtata historia monumento. Ĝi estas nun renovigata, kun la celo baldaŭ starigi en ĝi grandan kulturan centron. Eblos viziti tiun altfornon, iri supren, kaj de la supro admiri tutan urban kvartalon, kiu dum jaroj kreskis ĉirkaŭ la fandejo.
Ewa Caban
Ĉiu tempo-periodo havas siajn teknikojn
Rimarkinde estas, kiel pli kaj pli rapide ŝanĝiĝas nia vivmaniero de generacio al generacio. Ne plu eblas eĉ paroli pri evoluo, sed pli pri saltoj. Unu generacio daŭras pli-malpli 25 jarojn. Ekzemple antaŭ 25 jaroj, kiu povis imagi la gravecon de komputilo aŭ poŝtelefono en nia nuntempa vivo?
Kaj neniu povas scii, kion la hodiaŭaj infanoj vidos aperi antaŭ ol maljuniĝi. Tiu penso estas interesa sed samtempe timiga. Unu afero estas certa: la estontaj arkeologoj povos sekvi la evoluon de nia moderna socio per studado de la objektoj, kiujn ni homoj postlasos dum nia vivo.
Jam de jaroj mi interesiĝas pri objektoj, kiuj por niaj geavoj aŭ praavoj estis tute normalaj, sed nun estas forgesitaj. Ili ofte estis vere simplaj kaj efikaj. Ĉiu povis kompreni, kiel ili funkciis. Tion ne eblas diri pri la plimulto da aparatoj, kiujn vi kaj mi uzas en la nuntempa vivo.
Jen tri ekzemploj de aĵoj de antaŭ tri aŭ kvar generacioj. Ĉiu el ili perfekte solvis problemon de sia propra tempo.
Ujo por kamemberto: Kune kun pano kaj vino, la fama fromaĝo kamemberto el Normandio en Francio estas por francoj bazo de rapida manĝo en la laborejo. Ĝi estas ankaŭ neforigebla parto de vespera familia manĝo. Sed jen problemo: ĝi havas fortan odoron, ĝi facile disfluas, kaj krome necesas alporti ĝin al la tablo je ĉambra temperaturo. Tiu ronda, vertikale turniĝanta ujo fermis ĝian odoron interne kaj samtempe malhelpis, ke la fromaĝo disfluu. Tial ne necesis konservi ĝin en fridujo.
Akrigilo por razilo: Por vojaĝanta komercisto aŭ eĉ turisto en la komenco de la dudeka jarcento, gravis bone prezenti sin. Tio signifis esti bone razita, ĉar tio estis la ʺenir-bileto” al la bonaj sociaj rondoj. Tiu malgranda aparato ebligis akrigi la klingon de la razilo dum vojaĝado. Oni ambaŭdirekten glitigis la malgrandan skatoleton laŭlonge de la ŝnuro, kies unu finon oni fiksis al la pordotenilo de la hotela ĉambro. Mi provis: ĝi funkcias!
Karto-tenilo por unu-manuloj: Post la Unua Mondmilito estis multaj milit-invalidoj, inter aliaj tiuj, kiuj perdis brakon. Por ili, estis malfacile retrovi laboron. En la socia vivo, okazanta por viroj en la loka kafejo, aperis pliaj ĝenoj. Kiel samtempe fumi, trinki, kaj ludi kartojn, kiam oni estas unu-brakulo? La supran malgrandan aparaton, la kartotenilon, la kafejestro fiksis al la tablo. Dum ĝi tenis la kartojn, la mano estis disponebla por teni glason aŭ cigaredon. Tiel, ankaŭ unu-manulo povis partopreni en la sociaj interrilatoj, kaj do senti sin vera viro.
Sylvain Lelarge
La supraj fotoj aperis en la nederlandlingva verko Wat is dat de Sylvain Lelarge. Fotis ilin Peter Kollányi.
Antibiotikoj: la mirinda kuracilo
Antibiotikoj: la mirinda kuracilo
Imagu vivi en la jaro 1800: simpla infekto ĉe fingro povus mortigi vin. Eĉ malgranda vundo povus esti mortiga. La kuracistoj ofte estas senpovaj. Oni uzas rimedojn kiel hirudojn, sorĉojn, herbojn, aŭ oni fortranĉas brakon pro simpla infekto.
La malkovro de bakterioj okazis nur en la malfrua 19-a jarcento.  Louis Pasteur kaj Robert Koch pruvis, ke iuj malsanoj estas kaŭzitaj de nevideblaj estaĵoj: bakterioj. Antaŭ tiuj pruvoj, oni kredis, ke infektoj disvastiĝas pro “malbona aero”.
La unua antibiotiko ne estis penicilino… sed arseniko! En 1909, Paul Ehrlich malkovris arsenikan kunmetaĵon por kuraci gravan seksan malsanon. Ĝi estis venena, sed pli bona ol nenio. Tiam ĝi ŝajnis brila rimedo, ĉar ĝi kapablis trafi nur la malsanon kaj ne la malsanulon.
La malkovro de penicilino de Alexander Fleming
La skota kuracisto Alexander Fleming hazarde malkovris penicilinon en 1928, kiam li forgesis labor-telereton kun bakterioj sur tablo en sia laboratorio. Formiĝis sur la telereto verda ŝimo, kaj li rimarkis, ke bakterioj en kontakto kun tiu ŝimo mortis. Tiu verda ŝimo estis Penicillium notatum. Tiu malkovro estis la bazo por la unua efika kuracilo kontraŭ bakterioj: ĝi ŝanĝis la kuracadon de infektoj kaj savis milionojn da vivoj, precipe en la batalkampoj de la Dua Mond-milito.
Vincenzo Tiberio, la forgesita antaŭulo
Jam 33 jarojn antaŭ Fleming, la itala kuracisto Vincenzo Tiberio faris similan malkovron, kiu tamen restis nekonata. Li naskiĝis en malgranda vilaĝo en 1869, kaj fariĝis kuracisto de la itala mar-armeo. Li iam rimarkis, ke la ŝimoj troveblaj en akvo-putoj povas kuraci intestajn infektojn, kaj en 1895 li verkis sciencan artikolon por prezenti tiun malkovron. Bedaŭrinde lia laboro ne ricevis atenton, ĉefe pro la lingva baro. Aperinte nur en la itala, la artikolo neniam atingis la internacian sciencan komunumon. Tiu mirinda malkovro estus povinta ŝanĝi la historion de medicino, sed restis kaŝita en la paĝoj de itala armea revuo.
Kiel funkcias antibiotikoj?
Bakterioj estas apenaŭ videblaj vivantaj estaĵoj. Ili manĝas, kreskas, multobliĝas. Antibiotikoj mortigas ilin aŭ malhelpas ilian multobliĝadon en diversaj manieroj:
Antibiotikoj kiel beta-laktamoj blokas la konstruadon de la ĉela muro de bakterioj.
Tetraciklinaj antibiotikoj blokas la produktadon de proteinoj de bakterioj.
Antibiotikoj kiel kinolonoj kaj sulfamidoj malhelpas la produktadon de RNA.
Polimiksinoj (alia kategorio de antibiotikoj) kaŭzas misfunkciadon de la ĉela membrano.
Sed atentu: antibiotikoj utilas kontraŭ bakterioj, sed ili tute ne efikas kontraŭ virusoj, ĉar virusoj havas malsaman strukturon ol bakterioj. Multaj oftaj malsanoj, eĉ ordinara malvarmumo, estas kaŭzataj de virusoj. Antibiotikoj ne helpas kontraŭ ili.
Antibiotika rezisto
Antibiotikoj estas vere efikaj, tamen ili ne nepre sukcesas mortigi ĉiujn bakteriojn. Kelkaj postvivas kaj lernas kiel rezisti kontraŭ atakoj. Tiuj postvivantoj kapablas transdoni sian reziston al aliaj bakterioj. Tial la koncerna antibiotiko ne plu funkcias kontraŭ tiuspeca bakterio. Pli ol 1,2 milionoj da homoj mortas ĉiujare pro rezistaj infektoj.
Estonteco de antibiotikoj
Novaj antibiotikoj povos veni el novaj fontoj: sciencistoj serĉas en la profundo de la maro, en la Arkta tero... Eĉ en la veneno de iuj bestoj ili povus malkovri novan antibiotikon.
Oni esploras ankaŭ la virusojn nomatajn bakteriofagoj: virusoj kiuj atakas bakteriojn, kiel etaj spertaj mortigistoj.
Estas tre grave, ke ni ne uzu antibiotikojn sennecese, kaj ĉiam finu la kuracadon. Nur per limigo de la kvanto de antibiotikoj ellasataj en la akvon, aeron kaj teron oni povas esperi, ke ne tro da bakterioj fariĝos rezistaj al antibiotikoj.
Luigi Fraccaroli
Debora Rossetti
Kial oni manĝas papavo-semojn dum Kristnasko?
La kristnaska vespermanĝo estas tre grava en Pollando. En mia lando, tiu religia kaj familia festo estas plena de kutimoj kaj tradicioj. Kelkaj el ili devenas de antaŭ-kristanaj tempoj. Poste, kristanismo akceptis plurajn malnovajn kredojn kaj donis al ili novajn signifojn. Unu el la ekzemploj de tiaj antaŭ-kristanaj kutimoj estas fojno, kiun laŭ pola tradicio oni metas sub blankan tablotukon antaŭ la kristnaska vespermanĝo. Nuntempe oni diras, ke ni faras tion memore al la fojno sur kiu kuŝis la novnaskita Jesuo, sed iam oni faris tion por certigi riĉan rikolton en la alvenanta jaro.
La tradiciaj kristnaskaj pladoj estas malsamaj en diversaj regionoj de Pollando, sed ĉie sur la kristnaska tablo estas pladoj faritaj el semoj de papavo. En la regiono, kie mi loĝas, en Supra Silezio, ni faras dolĉaĵon el papavaj semoj, mielo, akvo aŭ lakto, kaj seka pano. La plado enhavas multe da sekigitaj vinberoj kaj nuksoj, do ĝi estas tre dolĉa kaj vere bongusta.
En aliaj regionoj de Pollando oni faras nudelojn kun papavsemoj, papavseman supon, aŭ simple kukojn kun papavsemoj.
Eble ne ĉiuj scias, kial papavaj semoj ludas gravan rolon dum la speciala kristnaska vespermanĝo. Papavo iam estis tre simbola planto. Pro la multegaj semoj, kiuj troviĝas en la “kapeto” de papavo, ĝi iĝis simbolo de abundeco kaj riĉeco. Oni kredis, ke ĝiaj semoj manĝataj dum la kristnaska vespermanĝo donos al ĉiuj familianoj bonan rikolton kaj riĉecon en la sekva jaro.
Krome, papavsemoj havas apartan efikon. Preparitaj laŭ speciala maniero, ili povas kaŭzi profundan sonĝon aŭ sentojn similajn al tiuj post uzo de drogo. Tial papavo estis konsiderata kiel ligilo inter la mondoj de vivantaj kaj de nevivantaj homoj. Kaj iam oni kredis, ke dum la kristnaska vespero spiritoj vizitas nian mondon. Tial la rolo de papavsemoj estis faciligi al nevivantoj trovi la ĝustan vojon al la postvivejo, por ke ili ne ĝenu homojn surtere.
Kaj fine ankoraŭ unu interesaĵo: pro sia ligo kun profunda, kvazaŭ-morta sonĝo, papavo-semujoj estas prezentataj sur tomboŝtonoj, kiel simbolo de la morto.
Ewa Caban
Fotoj:
Salamandroj kaj fajro
Ĉu vi konas salamandrojn? Ili estas malgrandaj bestoj kun longaj korpo kaj vosto kaj senhara haŭto, kiuj apartenas al klaso amfibioj.
Ofta speco de salamandro en Eŭropo estas la fajro-salamandro, kiu vivas en arbaroj. Oni povas renkonti fajro-salamandrojn en montaraj regionoj, proksime al riveretoj. Ili estas bestoj aktivaj ĉefe dum la nokto. Dumtage ili restas kaŝe en ombraj lokoj: sub ŝtonoj aŭ en arbo-trunkoj. Tamen povas okazi, ke dum pluvo ili forlasas siajn kaŝejojn.
Salamandroj estas tre belaj. Iuj havas nigran haŭton kun flavaj aŭ oranĝ-koloraj makuloj. La koloroj sendas mesaĝon al malamikoj de salamandroj: “Ne manĝu min, mi estas venena”. Efektive, se salamandro estas atakata, ĝi defendas sin kovrante sian haŭton per veneno.
En Pollando salamandroj estas leĝe protektataj bestoj.
En la pasinteco, homoj opiniis, ke la flavaj makuloj sur la haŭto de salamandro similas al fajro. En diversaj regionoj de Eŭropo, oni kredis, ke salamandroj naskiĝas kaj vivas en fajro. Kial? Ni imagu preparadon de fajro. Por fari ĝin oni portas arbo-trunkojn el arbaro. Povas okazi, ke interne, inter branĉoj aŭ en truoj, estas kaŝitaj salamandroj, kiujn la homoj ne rimarkis. Kiam ekbrulas la lignaĵoj, salamandroj rapidege elkuras por savi sin. Al observantoj tio povus aspekti, kvazaŭ la bestoj subite ekestus en fajro.
Tial en arto salamandroj iĝis unu el la simboloj de fajro. Sed ne nur de tio. Tiu besto ĉirkaŭata de flamoj ofte simbolas ankaŭ grandajn forton kaj reziston. Kun tia signifo salamandroj aperas en blazonoj. Ekzemple salamandro sub krono, staranta inter flamoj, estis la persona signo de Francisko la 1-a (1494-1547), reĝo de Francio.
https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Chateau_de_Blois_11.jpg  CC BY 2.0
Ankaŭ sur la blazono de la itala urbo Salsomaggiore Terme aperas salamandro inter flamoj. En la jaro 2025 okazis tie la Itala Kongreso de Esperanto. Partoprenantoj de la kongreso povis vidi salamandrojn ĉiutage – sur la muro de la urbodomo, sur la kongresaj nom-ŝildoj, eĉ sur ĉiu urba rubujo.
Ewa Caban
Kiu unue metis teon en saketon?
Ĉu vi faris tason da teo ĉi-matene? Se vi similas al la plejmulto de la homoj, tio signifas, ke vi faligis malgrandan saketon, fiksitan al ŝnureto, en tason da varmega akvo. Tamen, dum jarcentoj oni faris teon metante la ne-enpakitajn foliojn en poton da bolanta akvo. Ĉu vi iam sci-volis: "Kiu estis la unua homo, kiu metis teon en saketon?"
En 1903, la usonaninoj Roberta C. Lawson kaj Mary McLaren ricevis patenton por a fabric tea leaf holder: “ŝtofa ujo por te-folioj”. La saketo entenis la foliojn, sed samtempe permesis al la akvo cirkuli tra ĝi. Kvankam Roberta kaj Mary havis la unuan patenton, Thomas Sullivan, usona teo-komercisto, ofte estas konsiderata kiel la pioniro de la teo-saketo.
En 1908, Sullivan volis sendi specimenojn de sia teo al eventualaj aĉetontoj. Li metis la teon en malgrandajn mane kudritajn silkajn saketojn; tio estis pli malmultekosta ol la metalaj skatoloj, kiuj tiam estis ofte uzataj. La ricevintoj devis meti la saketon en varman akvon. Ili ŝatis, ke eblas pretigi la teon rapide, kaj ke poste estas facile forĵeti la uzitajn foliojn. Sullivan vidis sian ŝancon kaj desegnis maŝinon por amasprodukti la saketojn.
Jam antaŭ la 1920-aj jaroj, la ŝtofajn saketojn oni anstataŭigis per malpli multekostaj paperaj saketoj. La papero estis sufiĉe fortika por teni la foliojn, sed tamen permesis al la akvo cirkuli, same kiel la saketoj de Roberta kaj Maria. Dum la 1920-aj jaroj, teo en saketoj fariĝis pli populara.
Tamen la "teo" en la saketo estis malaltkvalita. Ĝi enhavis rompitajn tigojn kaj teo-polvon. La homoj ne zorgis pro tio. Tian teon eblis prepari rapide, kaj ĝi havis fortan koloron kaj sufiĉe bonan guston. Estis facile fari unuopan tason, kaj por la plejmulto de la homoj tio sufiĉis. La uzo de ne-enpakita teo komencis malkreski.
Malgranda saketo fiksita al ŝnuro: tiu baza modelo ne ŝanĝiĝis de pli ol cent jaroj. Ĉu kvadrataj, rondaj, aŭ piramidaj, te-saketoj estis tiel oportunaj, ke ili helpis al teo resti la preferata trinkaĵo de miliardoj da homoj tra la mondo.
Myrtis Smith
Ĉu birdaj monbiletoj en Eŭropo?
Eŭro, la ĉefa monunuo de Eŭropa Unio, naskiĝis la 1-an de januaro 1999. Tial, komence de la jaro 2025, uea.facila aperigis jenan artikolon : Eŭro aĝas 25 jarojn. Tamen dum siaj unuaj tri jaroj la nova monunuo restis nevidebla en la ĉiutaga vivo. Fakte ĝi estis uzata nur por fari komercajn kalkulojn kaj por bankaj transpagoj. La naciajn monerojn kaj monbiletojn komencis anstataŭigi la eŭrop-unia mono nur la 1-an de januaro 2002.
La eŭrop-uniaj moneroj havas unu eŭropan flankon kaj unu nacian flankon. Ekzemple, la itala monero de du eŭroj montras la vizaĝon de la fama poeto Danto. La aŭstra monero de unu eŭro montras la vizaĝon de la komponisto Mozarto. La biletoj, male al la moneroj, montras neniun nacian simbolon. Oni ne reklamu iun landan kulturon per la novaj monbiletoj. Tial oni preferis ne montri famajn homojn aŭ konstruaĵojn el difinitaj landoj, kaj anstataŭe ornamis la biletojn per bildoj montrantaj la evoluon de la arkitekturo en Eŭropo. Ekzemple la 20-eŭra bileto vidigas gotikan vitralon sur unu flanko kaj gotikan ponton sur la alia. Sekve la konstruaĵoj desegnitaj sur la biletoj apartenis al neniu membro-ŝtato.
Tia elekto, kiu celis neŭtralecon, estis verŝajne necesa je la komenco por ne aldoni plian batal-temon al projekto jam tre malsimpla. Tamen multaj homoj nuntempe konsideras tiajn bildojn tro malkonkretaj. Cetere, ĉar la arkitekturaĵoj ne ekzistas en la realo, eblas nek rekoni ilin nek senti ke ili apartenas al la propra kulturo. Tio estas bedaŭrinda, ĉar per la enkonduko de komuna monunuo, oni volis interalie helpi krei senton de aparteno al komuna supernacia organizaĵo.
De 2021, la Eŭropa Centra Banko (ECB) petis specialistojn esplori tiun temon. En tiu kadro pli ol 365 000 eŭropanoj donis sian opinion pri siaj preferoj rilate al estontaj monbiletoj. Sekve, ECB anoncis en januaro 2025 sian decidon pri eblaj temoj por ornami la novajn biletojn. Du konkursantaj temoj estis elektitaj. La unua estis Eŭropa kulturo: komuna heredaĵo; kaj la dua, Riveroj kaj birdoj: pluvivado kaj diverseco. Laŭ la unua temo, ornamus la biletojn famaj eŭropanoj, ekzemple la komponisto Betoveno en la 10-eŭra bileto kaj la hispana verkisto Cervanto en la 50-eŭra bileto. Laŭ la dua temo, ornamus la biletojn birdoj, ekzemple eŭropa alciono en la 10-eŭra bileto kaj blanka cikonio en la 50-eŭra bileto. En la fino, nur unu temo estos elektita. Do aŭ Betoveno kaj Cervanto aŭ la alciono kaj la cikonio.
Ricevinte proponojn per publika konkurso, grupo de sendependaj fakuloj elektos kvin proponojn por ĉiu temo. Fine de la jaro 2026 la estraro de ECB elektos la gajnintan proponon. La novaj biletoj estos presitaj en 2027, 25 jarojn post la enkonduko de la unuaj.
Laurent Ramette
Teo: la plej amata trinkaĵo de la mondo
Ĉu vi faris tason da teo hodiaŭ? Vi ne estis sola. Teo estas la dua plej konsumata trinkaĵo en la mondo; la unua estas akvo. Teo havas longan historion tra la tuta mondo.
Laŭ legendo, la reganto Shennong de Ĉinujo malkovris teon en la jaro 2737 aKE. Dum li boligis akvon sub arbo, kelkaj folioj falis en lian poton. Li ŝatis la trinkaĵon kaj komencis studi ĝin. Teo fariĝis valora komence pro siaj kuracaj ecoj, sed poste ĝia uzado malrapide evoluis al ĉiutaga trinkado. Sed dum multaj jarcentoj oni trinkis teon nur en Ĉinujo.
Budhana monaĥo, Saichō (767-822), estis la unua, kiu portis teon ekster Ĉinujon. Li iris al Ĉinujo por profundiĝi en studado de budhismo, kaj kiam li reiris hejmen al Japanujo ĉirkaŭ la jaro 805, li kunportis te-semojn.
Poste, danke al tutmonda komercado (kaj la kresko de la Brita Imperio), homoj komencis kultivi teon ĉirkaŭ la mondo.
La aŭtentika teo estas farita nur el la folioj de la planto Camellia sinensis. La diversaj specoj de teo (nigra, verda, blua kaj blanka) ricevas siajn koloron kaj guston per oksidado. Oksidado okazas, kiam la folioj estas elmetitaj al oksigeno. Ekzemple, kiam vi tranĉas pomon kaj ĝi bruniĝas... tion kaŭzis oksidado.
Kvankam la plejmulto de la aŭtentika teo ankoraŭ venas de Ĉinujo, ĝi estas kultivata ankaŭ en multaj aliaj lokoj.
Nigra teo (plene oksidita) estas kultivata en Ĉinujo, Barato, Srilanko, Vjetnamujo, Turkujo, Irano, Indonezio kaj Kenjo.
Blua teo (duon-oksidita), konata ankaŭ kiel Wulong, estas kultivata en iuj el la montetaj partoj de Ĉinujo kaj en la insulo Tajvano.
Verda teo (malmulte oksidita) estas kultivata en Ĉinujo, Japanujo, Vjetnamujo, Indonezio kaj Koreujo.
Blanka teo (junaj folioj sekigitaj en la suno) estas kultivata en Ĉinujo, Nepalo, Barato kaj Srilanko.
Pu’er-teo (fermentinta) estas kultivata nur en Ĉinujo.
Ekzistas aliaj trinkaĵoj, kiujn oni nomas "teo", sed fakte tiuj ne estas la aŭtentika teo.  Ili estas infuzaĵoj de diversaj plantoj, grenoj, folioj, kaj similaj. Inter tiuj estas…
kamomila teo, farita el kamomilaj floroj kultivataj en Eŭropo kaj Egiptujo;
ruĝ-arbusta teo, farita el la ruĝa rojbos-arbusto trovebla en Sud-Afriko;
hibiska teo, farita el hibiskaj floroj kaj kultivata en Egiptujo, Sudano kaj Meksiko;
mateo, farita el la matea herbo kaj populara en Sudameriko.
La vastega populariĝo de teo dum jarcentoj montras, ke ĉie en la mondo la homoj ĝuas ĝiajn kvalitojn. Trinkante teon oni ricevas agrablan senton de komforto kaj varmo. Ĝia vasta gamo de gustoj kaj koloroj, la malsamaj manieroj pretigi kaj trinki ĝin, servas kiel bela spegulo de la diverseco de homaj kulturoj tra la mondo.
Myrtis Smith
Tri nesolveblaj problemoj
Dum la klasika periodo, la greka matematiko baziĝis plejparte sur geometrio. Nombroj estis komprenataj kiel la longeco de segmentoj, kaj matematikaj kalkuloj kiel adicio, subtraho, multobligo kaj divido estis faritaj per geometriaj konstruoj uzante rektilon kaj cirkelon.
Ekzemple: konsiderante la nombrojn a kaj b, estis simple konstrui a + b:
Tri klasikaj problemoj:
1.  La kvadratigo de cirklo: konstrui kvadraton kun egala areo al tiu de donita cirklo.
2.  La duobligo de kubo: konstrui kubon, kies volumeno estas duoblo de la volumeno de donita kubo.
3.  La trionigo de angulo: konstrui angulon kies mezuro estas triono de la mezuro de donita angulo.
Dum la kvina jarcento a.K.E., Ateno suferis pro epidemio, kiu mortigis kvaronon de ĝiaj loĝantoj. Oni sendis homojn por peti helpon de la orakolo en la urbo Delfo. La orakolo konsilis al ili, ke necesas duobligi la grandecon de la altaro de la dio Apolono. Tiu altaro havis la formon de kubo. Laŭ la instrukcioj de la orakolo, oni konstruis altaron duoble pli altan, sed tio multobligis la volumenon per ok, anstataŭ du. Sekve, la epidemio ne ĉesis.
Multajn jarcentojn poste, tiuj klasikaj problemoj kaptis la intereson de franca lernejano Évariste Galois (1811-1832), kiu loĝis en vilaĝo proksime al Parizo. En la lernejo li interesiĝis pri matematiko, sed liaj rezultoj estis nur meze bonaj kaj liaj instruistoj konsideris lin strangulo.
Je la aĝo 17 jaroj li verkis artikolon pri tiuj klasikaj problemoj, kiun li deziris prezenti al la franca Akademio. Tial li donis siajn rezultojn al fama matematikisto, Augustin-Louis Cauchy, sed Cauchy perdis la artikolon. Poste li sendis sian verkon al la sekretario de la Akademio, matematikisto Jean-Baptiste Joseph Fourier. Fourier portis la artikolon hejmen, sed baldaŭ li mortis, kaj la artikolo denove perdiĝis. Fine Galois prezentis sian verkon al alia matematikisto, Siméon Denis Poisson, kiu redonis ĝin dirante, ke ĝi estas nekomprenebla.
Intertempe la franca politika situacio estis tre malstabila. Eble pro la malsukceso de siaj matematikaj provoj, Galois entuziasme okupiĝis pri politika agado. Pro sia agado flanke de la respublikanoj li estis malliberigita dufoje. Poste, nur 20-jara, li estis mortigita en duelo pro sia rilato kun virino.
Post lia morto, liaj verkoj finfine estis publikigitaj. Ilian gravecon oni rekonis tre baldaŭ; fakte tiuj 60 paĝoj enhavis multajn gravegajn ideojn, kun signifaj sekvoj por preskaŭ ĉiuj fakoj de la matematiko.
En sia verko Galois montris, inter multaj brilaj novaj aferoj, ke la tri klasikaj problemoj ne estas solveblaj. Estas neeble fari la kvadratigon de cirklo, duobligi la volumenon de kubo, nek dividi angulon en tri egalajn partojn, se oni uzas nur rektilon kaj cirkelon.
Por finfine atingi tiun komprenon pri laŭŝajne simpla problemo, la homaro bezonis pli ol du mil jarojn kaj la evoluigon de tre progresintaj matematikaj iloj.
Mauri Cunha do Nascimento
Angela Faria
La plej alta konstruaĵo en la mondo
Burĝ Ĥalifa en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj estas la plej alta konstruaĵo en la mondo. Tiu fama turo staras en la koro de la urbo Dubajo: vera inĝeniera atingo! Je 828 metroj alta, ĝi al-tiras vizitantojn el la tuta mondo ekde sia malfermo en 2010.
Ĝi havas 163 etaĝojn, 2 957 parkejojn, 304 hotelĉambrojn kaj 900 loĝejojn.
La plej alta observejo de la mondo troviĝas en la 124-a etaĝo. 54 liftoj kondukas vizitantojn al la supro en ĉirkaŭ du minutoj laŭ rapideco ĝis 60 kilometroj hore.
La eksteron de la turo kovras 26 000 vitraj paneloj, ĉiuj mane tranĉitaj. Purigado de la tuta konstruaĵo daŭras tri monatojn.
Imagu la pezon de 100 000 elefantoj. Tio estas la pezo de la tuta kvanto de betono uzita por konstrui Burĝ Ĥalifa.
Ĝis lastatempe ĝi tenis la mondajn rekordojn por la plej longa lifto-vojaĝo kaj la plej alta restoracio en la mondo.
La formo de la turo baziĝas sur la formo de la amaralido, regiona floro, kiu kreskas en la dezerto de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.
La Granda Piramido de Gizo en Egiptio estis la plej alta konstruaĵo en la mondo dum pli ol 3 800 jaroj, kun komenca alteco de 147 metroj. Forpreno de la kovrantaj ŝtonoj donas ĝian nunan altecon de 139m. En 1311, oni konstruis la Katedralon de Lincoln, Anglio, kies turo tiutempe atingis 160m. Poste la 142-metra Katedralo de Strasburgo en Francio, finita en 1439, estis la plej alta konstruaĵo de la mondo, de 1647 ĝis 1874.
Novaj konstru-metodoj per ŝtalo kaj betono produktis 42-metran oficejon, la Dom-asekuran Konstruaĵon, kiu estis konstruita en Ĉikago en 1885. Tiutempe 42 metroj estis okul-frapa alteco por oficeja konstruaĵo. Usono restis la hejmo de la plej altaj konstruaĵoj dum la tuta 20-a jarcento ĝis 1998, kiam estis finkonstruitaj la Turoj Petronas en Kualalumpuro, Malajzio. Ekde tiam, gajnis la titolon du aliaj konstruaĵoj: Tajpeo 101 (Tajpeo, Tajvano) en 2004 kaj nun Borĝ Ĥalifa ekde 2009.
Sed la turo Borĝ Ĥalifa sendube ne longe restos la plej alta konstruaĵo en la mondo. La plej nova konkursanto por la unua premio jam nun estas konstruata en Ĝido, Sauda Arabio. Tiu konstruaĵo, nomata Borĝ Ĝido, estos pli ol 1000 metrojn alta. La konstruado de la turo en Ĝido finiĝos ĉirkaŭ 2028.
Craig Williams
En Novzelando monto iĝas persono
Lastatempa maniero protekti la natur-medion estas igi ĝin persono. Temas kompreneble ne pri korpa persono sed pri jura persono, kiu havas similajn rajtojn, povojn, kaj respondecojn kiel normala homo. Tiumaniere natura estaĵo kapablas defendi sin kontraŭ tiuj, kiuj malutilas al ĝi, ĉar ĝi povas voki ilin antaŭ juĝiston. Tio gravas, ĉar kutime proceso eblas nur se malutilo okazas al homa persono.
Ekde 2014 Novzelando uzas tiun rimedon por protekti pli bone la regionon Te Urewera. Tiu regiono de arbaro kaj montetoj jam estis protektata ekde 1954 kiel nacia parko. Tamen, en 2014 Novzelando decidis per leĝo ŝanĝi ĝian juran situacion. Nun la arbaro ne plu estas nacia parko; anstataŭe, ĝi iĝis persono.
Tiun rimedon Novzelando la duan fojon uzis en 2017, ĉi-foje por protekti la riveron Whanganui. La maorioj ĉiam konsideras la riveron sankta. Tial intertraktadoj kaj juĝaferoj inter la registaro kaj la maoria popolo daŭris jardekojn ĝis la enkonduko de tiu nova leĝo. Tiam la rivero iĝis persono.
Komence de 2025, Novzelando la trian fojon donis juran personecon al natura estaĵo. La monto Egmont, kiu samtempe estis renomita monto Taranaki, iĝis persono. Laŭ la leĝo ĝi estas rekonata kiel “vivanta kaj nedisigebla tutaĵo”. Tia atingo estas grava paŝo en la direkto de pli granda respekto al la kulturo de la lokaj indiĝenoj. Fakte, tiuj konsideras la monton Taranaki ne kiel ekspluateblan rimedon sed kiel unu el siaj antaŭuloj.
Kiel monto povas esprimi sian volon? Same kiel aliaj juraj organizaĵoj, ekzemple asocio kiel UEA, monto Taranaki agos pere de homa grupo. Tiu grupo, kiun la nova leĝo difinas kiel la “homaj vizaĝo kaj voĉo” de la monto, konsistas el ok membroj. Kvar anoj estas nomumitaj de la lokaj maorioj kaj la kvar aliaj estas nomumitaj de la registaro.
Tradicie la maorioj ne supreniris sur la sankta monto Taranaki. Malgraŭ sia nova jura situacio, la bela dormanta vulkano plu restas vizitebla. Pro ĝia simileco al la japana monto Fuji, multaj turistoj vizitas ĝin. Pro la sama kialo oni filmis tie la filmon La lasta samurajo. Ĉu amasa turismo povas kunekzisti kun protektado de la natura medio estas demando, kiun respondos la estonteco. Estas rimarkinde, ke la apuda lando, Aŭstralio, decidis en 2019 malpermesi la supreniradon de la ŝtonego Uluru, konsiderata sankta de la lokaj indiĝenoj.
Laurent Ramette
Angiloj
Neniu scias kiel angiloj reproduktiĝas. La eŭropa angilo (Anguilla anguilla) estis ofta besto en la sen-salaj riveroj de Eŭropo. Tamen, dum jarcentoj neniu iam ajn vidis angilojn seks-kuniĝi, nek trovis iliajn ovojn.
La greka filozofo Aristotelo en la 4-a jarcento antaŭ nia epoko supozis, ke angiloj devenas de lumbrikoj. La antikvaj britoj kredis, ke haroj el la vostoj de ĉevaloj fariĝas angiloj.
Pro la Scienca Revolucio de la 17-a jarcento, sciencistoj komencis postuli pli profundan esploradon pri la deveno de bestoj. Ne plu sufiĉis kredi la dirojn de Aristotelo. Bonaj sciencistoj observu la mondon por klarigi ĝiajn misterojn. Tamen, ne estis facile por la novaj sciencistoj klarigi la ekeston de angiloj.
En 1777, Carlo Mondini el la itala urbo Bolonjo trovis unu-solan angilon kun ovarioj. Pliaj angiloj kun ovarioj estis trovitaj en 1824 kaj 1850. Tamen por krei vivon, ne sufiĉas nur ovarioj. Necesas ankaŭ la alia duono: testikoj. Dekoj da sciencistoj distranĉis milojn da angiloj, serĉante ties testikojn.
En 1874, preskaŭ jarcenton post la trovo de ovarioj, pola fakulo Szymon Syrski sukcesis trovi la testikojn de unu-sola angilo en Triesto, Italio. Tamen, pli fama ol Syrski estis juna sciencisto, kiu venis al Triesto en 1876 por certigi la trovaĵon. Tiu juna sciencisto nomiĝis Sigmund Freud. Li distranĉis 400 angilojn, sed neniam sukcesis trovi aliajn testikojn. Tial li forlasis la naturajn sciencojn por okupiĝi pri psikanalizado.
Kvankam oni sukcese montris, ke angiloj ja posedas ovariojn kaj testikojn, ankoraŭ neniu vidis ovojn de angiloj, nek trovis la lokon, kie ili naskiĝas. Angilidoj estas travideblaj; tial estas malfacile kapti ilin en la vasta maro. Komence de 1907, dana biologo Johannes Schmidt fiŝkaptis tra la Atlantika Maro por trovi pli kaj pli junajn angilojn. Antaŭ ol atingi sian plenkreskan formon, angilidoj komencas sian vivon kiel travideblaj, malgrandegaj vermoj, nomataj “vitraj angiloj”.
Vitraj angiloj. Foto de Wikipedia / Uwe Kils - https://en.wikipedia.org/wiki/Image:Glasseelskils.jpg, CC BY-SA 3.0.
Dum dek sep jaroj Schmidt vojaĝis, kaptante pli kaj pli malgrandajn ¨vitrajn angilojn¨. Fine, en Sargasa Maro (regiono de norda Atlantiko), li trovis angilidojn malpli ol unu centimetron longajn. Tiel Schmidt trovis la lokon, kie naskiĝas la eŭropa angilo.
Angiloj estas dezirata manĝaĵo en la landoj ĉirkaŭ Mediteraneo kaj precipe en Japanio. Sed la nombro de angiloj rapide falas ekde la 80aj jaroj, verŝajne pro troa fiŝkaptado kaj poluado de la maroj. Nun sciencistoj kaj bredistoj provas kresikigi angilojn en artefaritaj bredejoj. Tamen, tiel misteraj fiŝoj ne estas facile trakteblaj. Post kaptado, ili bezonas specialajn manĝojn kaj prizorgadon dum unu jaro, ĝis ili estos sufiĉe grandaj por kuirado. Pro la daŭra valoro de angilaĵo, por bredistoj tiu laboriga prizorgado indas.
Per la progreso de la scienco kaj obseda studado, la homaro scias pli kaj pli pri angiloj. Nun, scienco estas bezonata por savi la angilojn.
Carolyn Thomas-Nedzelsky
Ĉu malpli vojaĝi por savi la naturon?
Renkonti aliajn esperantistojn sur alia kontinento – tio estas tre bela sperto! Mi vojaĝis de mia hejmlando Germanio al Tanzanio en Afriko por partopreni la Universalan Kongreson de Esperanto en la urbo Aruŝo. Mi ĝojis babili kun esperantistoj el Tanzanio, el Burundo, el Kongo.
Sed: tiu mia vojaĝo de Eŭropo al Afriko ne estis bona por la naturo. Por atingi Tanzanion mi vojaĝis per aviadilo. Aviadiloj bezonas multe da energio: por la flugo de Eŭropo al Afriko mia aviadilo bezonis ĉirkaŭ 24.000 litrojn da keroseno por transporti min kaj la aliajn 200 pasaĝerojn.
La motoroj de la aviadilo bruligas la kerosenon. Tio ebligas al la aviadilo flugi kaj rapide atingi sian celon. Jen la bona flanko de tiu tekniko. Sed malbone estas, ke dum la bruligo de la keroseno la motoroj de la aviadilo elblovas multe da gaso en la aeron, ekzemple karbon-dioksidon (CO2).
Karbon-dioksido estas malbona por nia klimato. Ju pli da karbon-dioksido troviĝas en la aero, des pli varma fariĝas la klimato sur nia Tero. De multaj jardekoj la meznombra temperaturo sur la Tero fariĝas ĉiam pli alta kun danĝeraj sekvoj: la glacio ĉe la polusoj malaperas, la nivelo de la maro fariĝas pli alta, okazas pli oftaj kaj pli grandaj fajregoj, inundoj, kaj sekaj periodoj.
Motoroj blovas karbon-dioksidon en la aeron, kaj la kvanton eblas mezuri. Ekzemple, pro mia flugvojaĝo de Eŭropo al Tanzanio kaj reen 5000 kilogramoj estis blovitaj en la aeron: 5000 kilogramoj da karbon-dioksido kaj aliaj gasoj kun malbona efiko al la klimato. 5000 kilogramoj: jen la sumo de mia persona CO2 de tiu vojaĝo. Ĉiu homo, kiu vojaĝis kun mi, kulpas pri pliaj 5000 kilogramoj.
5000 kilogramoj egalas al kvin tunoj. Fakuloj nombras la CO2-elblovadon laŭ tunoj.
Se ni, la homaro de la tuta mondo, NE volas kaŭzi varmiĝon de la Tero, la CO2-sumo de ĉiu homo sur la Tero ne estu pli alta ol po unu tuno. Tion diras sciencistoj. Sed jam nun la nombroj estas multe pli altaj. Meznombre ĉiu homo sur la tero havas CO2-sumon de 4,7 tunoj: multe pli ol la Tero povas elteni.
Ĉefe en riĉaj landoj, kie homoj uzas multe da energio, la nombroj estas tre altaj. Jen, por doni ekzemplojn, ok landoj:
Kiom da tunoj persone kaj jare en kiu lando?
Lando
Tunoj
Kataro
37,6
Sauda Arabio
18,2
Usono
15
Rusio
11,6
Ĉinio
8
Germanio
8
Brazilo
2,3
Tanzanio
0,24
(Fonto: statista 2024)
En preskaŭ ĉiu lando la CO2-sumo de ĉiu homo estas multe pli alta ol unu tuno. Sekve troviĝas pli kaj pli da karbon-dioksido en la aero, sekve la klimato pli kaj pli varmiĝas.
Memoru: unu tuno jare estu la persona limo. Sed mia CO2-sumo jam atingis kvin tunojn nur pro mia flugvojaĝo al Afriko.
Kion fari?
Unu solvo estus uzi ne aviadilon, sed trajnon. Per trajno la CO2-sumo estas multe malpli alta.
Komparo inter diversaj veturiloj:
CO2 el-lasata ĉiu-kilometre por 1 persono
Veturilo
Gramoj
Aviadilo
285
Granda aŭto
(Unu pasaĝero)
237
Eta aŭto
(Kvar pasaĝeroj)
42
Trajno
14
Elektra trajno
sub 1
(Fonto: European Environment Agency, Bundesumweltamt)
Kiel vi vidas, se vi vojaĝas per aviadilo via persona CO2-sumo estas 285 gramoj por ĉiu kilometro, sed nur 14 gramoj se vi vojaĝas per trajno. Kaj se la trajno estas elektra, ricevanta sian energion per suno aŭ vento, la CO2-sumo estas eĉ sub unu gramo por ĉiu kilometro. Tamen vojaĝo per trajno kutime bezonas pli da tempo.
Problemo estas, kiel vojaĝi al aliaj kontinentoj. Ekzemple, ne eblas vojaĝi per trajno de Germanio al Tanzanio. Ne ekzistas fervojo inter tiuj landoj kaj la distanco estas tro longa. Sekve, ne ekzistas perfekta solvo por tiu problemo. Ĉiu devas mem decidi, ĉu vojaĝi aŭ ne – tamen pensu pri la sekvoj por la naturo!
Thomas Bormann
Kio kaŝas sin en via lito?
Certe vi miros, kiam vi ekscios, ke via lito enhavas milionojn da bakterioj, fungoj kaj akaroj. Via varma lito - plena de ŝvito, salivo, mortinta haŭto kaj etaj manĝaĵeroj – estas la perfekta medio, kie tiaj estaĵoj povas vivi komforte kaj feliĉe.
Akaroj estas tre etaj parencoj de araneoj. Ili estas tro malgrandaj por esti videblaj per la homa okulo. Ili loĝas en litoj, tapiŝoj kaj kurtenoj. Ili manĝas mortintan haŭton kaj kreskas plej bone en varmaj kaj humidaj lokoj... kiel via lito. Homoj perdas 500 milionojn da haŭtaj ĉeloj ĉiutage. Tiuj donas senfinajn manĝaĵojn al la akaroj. Por homo kun alergio kontraŭ akaroj, tio povus havi la sekvon, ke tiu homo malfacile spiras, aŭ ekhavas astmon.
Ni homoj normale portas bakteriojn sur nia haŭto. Lit-kovrilo estas bona loko por bakterioj. En 2013 usona firmao, Amerisleep, kontrolis la kovrilon de kap-kuseno. La kovrilo, kiu laste estis lavita antaŭ unu semajno, enhavis pli ol 4,6 milionojn da bakterioj en 10 kvadrataj centimetroj – pli ol la neceseja sidilo.
Kiom ofte vi ŝanĝu viajn litkovrilojn kaj kapkusenojn?
Laŭ David Denning (brita fakulo pri infektaj malsanoj), se vi ne havas astmon aŭ spir-problemojn, ŝanĝu vian kapkusenon ĉiun duan jaron. Sed homo, kiu havas astmon aŭ spir-problemojn, devas aĉeti novan kapkusenon du ĝis kvar fojojn jare.
Kaj la kovriloj de via lito... spertuloj rekomendas, ke vi lavu ilin ĉiusemajne.
Estas kelkaj aferoj, kiujn vi povas fari por malpliigi la kvanton da akaroj kaj bakterioj en via lito:
1. Ne permesu al via kato aŭ hundo dormi sur la lito;
2. Duŝu vin antaŭ ol enlitiĝi;
3. Ne portu malpurajn ŝtrumpetojn en la lito;
4. Ne dormu kun ŝminko sur la vizaĝo;
5. Ne manĝu en la lito.
Dormu bone!
Myrtis Smith
La memorkapablo de simioj
La memorkapablo de simioj
Ĉimpanzoj uzas ilojn, ili havas amikojn kaj malamikojn, ili helpas unu la alian, kaj ili eĉ kuracas siajn vundojn. Tiuj estas kapabloj, kiujn oni dum longa tempo konsideris aparte homaj. Kaj nun al tiu listo aldoniĝas ankoraŭ unu plia kapablo: ĉimpanzoj povas memori la vizaĝojn de iamaj amikoj, eĉ de tiuj, kiujn ili ne vidis de jardekoj.
La longtempa socia memoro de ĉimpanzoj kaj bonoboj estas multe pli bona ol sciencistoj antaŭe kredis. Tion konkludis grupo de sciencistoj en studo, kiu ĵus aperis en scienca periodaĵo.
La ideo malkovri, kiel longe hom-similaj simioj memoras unu la alian post disiĝo, aperis ĉe la sciencistoj surbaze de iliaj propraj spertoj pri la bestoj. Multaj el la sciencistoj ricevis la impreson, ke iliaj simioj rekonas ilin, kiam ili revenis post longa periodo de for-estado. "Ili estas emocie tuŝataj, kiam ili revidas konaton," diris sciencisto de la usona universitato Johns Hopkins.
Tian sperton havis ankaŭ sciencistino, kiu laboris kun ĉimpanzo nomita Kendall en la bestoĝardeno de Nord-Karolino en Usono. Kendall volis ĉiam teni ŝian manon, kiam ŝi eniris en la kaĝon de la simioj. Sed la sciencistino dum kelkaj monatoj ne povis viziti lin pro esplorprojekto en Afriko. Kiam ŝi revenis, la ĉimpanzo tuj kuris rekte al ŝi kaj postulis teni ŝian manon.
Por sia esploro la sciencistoj kontrolis 26 simiojn, kiuj loĝis en tri malsamaj lokoj: en la bestoĝardeno de Edinburgo, Skotlando, en la besto-protektejo Kumamoto en Japanujo, kaj en la bestoĝardeno de Planckendael en Belgujo. Antaŭ ol la eksperimento komenciĝis, la sciencistoj kolektis fotojn de ĉimpanzoj kaj bonoboj. Iuj estis konatoj de la bestoj en la eksperimento, aliaj ne.
La sciencistoj montris al ĉiu simio du fotojn samtempe. Sur unu estis videbla eksa membro de la sama simiaro, ne vidita de almenaŭ naŭ monatoj. Sur la alia foto videblis fremda simio, kiun la besto neniam konis. Samtempe la esploristoj registris la okulmovojn de la bestoj per speciala filmilo. Ili malkovris, ke la ĉimpanzoj kaj bonoboj pli longe rigardis fotojn de konataj simioj ol de tiuj, kiujn ili ne konis. Aldone, ili rimarkis diferencon en la reago de la bestoj al fotoj de antaŭaj amikoj, kompare kun fotoj de konataj simioj, kun kiuj ili tamen ne havis apartan rilaton. La vizaĝojn de la amikoj la bestoj rigardis signife pli detale.
Plej impresa estis la memorkapablo de bonobino kun la nomo Louise el la protektejo en Kumamoto. De pli ol 26 jaroj, Louise ne plu vidis sian fratinon Loretta kaj sian nevon Erin. Malgraŭ tio ŝi memoris ambaŭ, kiam ŝi rigardis ties fotojn. Por esti tute certaj, la esploristoj ripetis la provon okfoje. La rezulto estis ĉiam la sama.
Tio montras, ke la memorkapablo de simioj pri la vizaĝoj de eksaj amikoj foje estas tre longa. Laŭ aliaj studoj, ĉe Homo sapiens la memoro pri la vizaĝo de konato komencas malfortiĝi post proksimume 15 jaroj. Kelkaj homoj tamen memoras pli longe la aspekton de homo, kun kiu ili iam havis fortan rilaton: eĉ 48 jarojn post la disiĝo.
Restas la demando, ĉu ĉimpanzoj kaj bonoboj sentas la mankon de siaj amikoj same kiel homoj. Ŝajnas probable, ke ankaŭ al simioj tia malproksimeco kaŭzas animdoloron.
Lasu vian poŝtelefonon ĉe la pordo
Imagu, ke vi sidas en kafejo kun taso da teo. Vi vidas homojn, kiuj legas librojn aŭ desegnas. Eble estas iu, kiu ludas pianon. Eble estas grupo ludanta tabul-ludon. Kaj jen la plej bona afero: neniu havas poŝtelefonon.
Tio estas la apartaĵo de la Ekster-reta Klubo en Amsterdamo, Nederlando. Ĝi estas loko, kie homoj pagas por lasi sian telefonon ĉe la pordo. En tiu klubejo vizitantoj estas liberaj kontaktiĝi kun homoj en la reala mondo. Mankas ekranoj. Mankas klavaroj. Mankas sociaj amas-komunikiloj.
La kafejo fondiĝis, kiam tri geamikoj partoprenis en eksterreta semajnfina ripozejo. La sperto tiom entuziasmigis ilin, ke ili decidis krei kafejon. La unuan kafejon ili malfermis en februaro 2024, kaj nun eblas trovi similajn kafejojn en multaj urboj de Nederlando. Oni planas malfermi aliajn kafejojn en aliaj landoj.
La posedantoj de la kafejo esperas, ke homoj prenos hejmen la kutimon ne daŭre uzadi Interreton. Ili volas, ke pli da homoj havu verajn spertojn en la reala mondo
Sed ne necesas atendi la alvenon de senreta kafejo en via urbo. Vi povas krei la sperton mem. Invitu kelkajn amikojn al via domo sen la poŝtelefonoj. Proponu al ili teon, pretigu tabulludojn aŭ desegno-materialojn, kaj vidu, kio okazos.
Originala artikolo en la angla: https://www.positive.news/society/dutch-digital-detoxers-unplug-will-the-world-follow/
Myrtis Smith
Ĝemeloj en Madagaskaro
En Madagaskaro ekzistas multaj kutimoj pri ĝemeloj. En Mananjary, en la orienta parto de Madagaskaro, estas tabuo kontraŭ vartado de ĝemeloj. La patrino rajtas gardi nur unu el la du, do ŝi devas elekti unu el ili por plu varti, kaj mortigi la alian. La lokanoj pensas, ke kreskigi ĝemelojn alportas danĝeron al tuta familio. Nuntempe iuj kuraĝaj patrinoj batalas kontraŭ tiu tradicio, sed la situacio por ili ne estas facila.
En la centro de Madagaskaro, la homoj havas solvon por rompi la tabuon, almenaŭ kiam la ĝemeloj havas malsaman sekson. Oni kredas, ke tiuj ĝemeloj havas unusolan animon, ĉar ili evoluis en la sama utero kaj estis kunligitaj en la patrina ventro. Tial, por disigi ilian animan rilaton, ili devas esti liberigitaj antaŭ ol la knabeto atingos la aĝon de cirkumcido (inter du kaj kvar jaroj). Necesas klarigi, ke en Madagaskaro, la cirkumcido estas tre grava rito, per kiu knabo estas konsiderata kiel viro kaj fariĝas plena membro de la familio.
La gepatroj organizas malgrandan geedziĝan feston. Ili invitas familianojn, geamikojn, najbarojn, kaj infanojn el la vilaĝo. Ili portas belajn vestaĵojn. Oni konstruas dometon el kartona skatolo. La gefrataj ĝemeloj eniras en tiun dometon kune. Ene de ĝi, oni trovas malgrandajn ludilojn kaj manĝilojn, kiuj simbolas la familian vivon.
Dum la ceremonio, la plejaĝulo de la familio anoncas: “Vi estis geedzoj en la utero, sed nun vi estas gefratoj”. Post tio, iu el la invititoj ekbruligas la dometon en kiu sidas la du geetuloj. Tuj, ĉiuj homoj krias kaj ordonas al la gefratoj eliri el la dometo. Ili eliras rapide kaj la gepatroj kaptas ilin, por ke ili disiĝu kaj ne bruliĝu. Unu iras al unu flanko, dum la alia iras al la kontraŭa flanko. Iliaj vojoj nun disiĝis, kaj la plejaĝuloj en la familio reanoncas laŭte: “Vi estas nun gefratoj, ne plu geedzoj”.
Post tiu okazaĵo ĉiuj kunmanĝas kaj festas, ĉar la danĝero estas forigita. Estas diversaj paroladoj dum la ceremonio.
Malmultaj homoj ankoraŭ konservas tiun kutimon nun.
Miora Raveloharison
Drako inter Okcidento kaj Oriento
La suba artikolo unue aperis en Kontakto n-ro 317 (2024:1).
Drako, kiel tradicia totemo de Ĉinio, ĉiam ricevis grandan respekton kaj adoron de ĉinoj. En la tradicia kulturo, drako estas simbolo de bonŝanco, forto, kaj sukceso. Pro tio, en multaj lokoj en Ĉinio okazas ceremonioj por esprimi respekton kaj dankemon al drakoj. En Okcidento, oni havas malsaman komprenon pri drakoj.
Drako en la okuloj de ĉinoj
En antikvaj mitoj, drako estis dia besto kapabla regi la veteron, kiu ankaŭ certigas, ke estu riĉaj rikoltoj. Krom tio, drako troviĝas ankaŭ en arto, literaturo kaj la ĉiutaga vivo de ĉinoj. En konstruaĵoj, pentraĵoj, skulptaĵoj kaj aliaj kampoj, oni ofte beligas artaĵojn per bildo de drako. Drako simbolas bonŝancon kaj riĉecon. En literaturo kaj popolaj rakontoj, drako ofte estas ĉefa rolulo kun diversaj mirindaj kapabloj.
En la ĉiutaga vivo, drakoj estas ĉie troveblaj. Drak-boata konkurso estas tradicia sporta evento en Ĉinio. Tio okazas ĉiu-jare dum la Festo de la kvina tago de la kvina monato, kiam oni preĝas al drako por paco kaj riĉa rikolto. Krome, la drako-danco estas grava kultura prezento. Dancistoj en drakaj kostumoj imitas la movojn de drako por peti bonŝancon kaj feliĉon. Tio estas grava parto de la tradicia kulturo de Ĉinio.
Kompreneble, klarigoj kaj komprenoj pri drako ne restas senŝanĝaj. En malsamaj periodoj kaj kulturoj, homoj ŝanĝis la imagon kaj signifon de drako. Malgraŭ tiuj ŝanĝiĝoj, la simbolo de drako pri bonŝanco, forto kaj sukceso daŭras, kaj tio fariĝis spirita heredaĵo de la ĉinoj.
Hodiaŭ ni vivas en epoko de altaj scienco kaj teknologio, tamen niaj respekto kaj adoro al drakoj ne malkreskis, ĉar drako estas ne nur tradicia kultura simbolo, sed estas ankaŭ signo de la ĉinaj spirito, kulturo kaj valoroj.
Ĉina drako en la okuloj de okcidentanoj
La signifo de la ĉina drako en la okuloj de okcidentanoj evoluas laŭ tempopaso kaj kulturaj interŝanĝoj. Tio ne nur montras la okcidentajn scivolemon, komprenon kaj rekonon de la ĉina kulturo, sed ankaŭ montras diferencojn kaj kunfandiĝon de la orienta kaj okcidenta kulturoj.
Komence, okcidentanoj eksciis pri la ĉina drako per la priskriboj de esploristoj kaj komercistoj, kiuj vizitis Ĉinion. Tiuj priskriboj temis plejparte pri la ekstera aspekto kaj misteraj ecoj de drakoj, ekzemple ke ili kapablas voki venton kaj pluvon, kaj ke ili estas kapricaj. Okcidentanoj kutime rigardis drakon kiel malbonan estaĵon, tial la ĉina drako vekis ilian scivolon. En la okcidentaj mitoj kaj literaturo, drako estas malbona kaj danĝera estaĵo, kiu estas venkita de kuraĝulo, dum la ĉina drako montras tute malsaman spiritan enhavon.
Iom post iom, interŝanĝoj inter la ĉina kaj okcidenta kulturoj profundiĝis, precipe pro disvastiĝo de ĉinaj artaĵoj, literaturaj verkoj kaj historiaj dokumentoj. Tiel okcidentanoj iom post iom komencis kompreni la kulturon kaj simbolan signifon de la ĉina drako. Por ĉinoj la drako estas ne nur mistera mita estaĵo, sed ankaŭ reprezentas la ĉinajn kulturon, pensomanieron kaj religiajn ideojn. La ĉina drako simbolas saĝecon, forton kaj bonkorecon, kaj estas ligita al kunekzisto kaj respekto al naturaj fortoj.
La ĉina drako ne estas nur ĉarma besto el popol-rakontoj, sed ankaŭ grava simbolo de la ĉinaj kulturo kaj spirito. En okcidentaj filmoj, desegnofilmoj, kaj artaj verkoj, la ĉina drako ofte kunfandas tradiciajn aspektojn kun pli moderna prezento, por krei novan kulturan esprim-manieron.
Jiang Limin
Kultura kunlaborado laŭ la Silka Vojo
La suba artikolo estis unue verkita por Ĉina Komunikila Grupo. Ĝi estas mallongigita kaj simpligita por uea.facila.
La fama Silka Vojo estis la historia vojo, laŭ kiu komercistoj portis silkon kaj aliajn varojn de Ĉinio al landoj proksimaj kaj malproksimaj, eĉ ĝis Eŭropo.
Ĉinio en la lastaj dek jaroj klopodas starigi ekonomiajn kaj kulturajn rilatojn kun aliaj landoj laǔ la Silka Vojo. Temas ne nur pri varoj, sed ankaŭ pri kunlaboroj kaj kulturaj interŝanĝoj, ekzemple pri enhavo de televidaj programoj aŭ pri trejnado de ĵurnalistoj.
Dum mia restado en Ĉinio mi spertis du tiajn agadojn. Kunlaboris homoj de diversaj landoj pri sukcesaj kulturaj interŝanĝoj. La unua estas la agado de la Internacia Orkestro de Kunming en la sud-okcidenta land-lima provinco Yunnan. La dua estas la traduko al Esperanto de ilustrita libro pri la Silka Vojo. La tradukon faris la studentoj kaj instruistoj de la universitato en Zaozhuang, en la pli norda provinco Shandong.
La orkestro “Internacia Filharmonio de Kunming” estis fondita en 2017 laǔ ideo de la ukraina flutisto Oleg Sheremeta kaj de la rusa pianisto Pavel Raykerus. Ĝi estis realigita pro la forta subteno de Duan Yongxing, esperantisto de multaj jaroj. En Yunnan vivas diversaj etnoj, kaj Duan mem estas membro de la popolo Hani. Li ankaŭ estas prezidanto de la Art-kolegio de Kunming, kie multaj studentoj estas membroj de naciaj malplimultoj.
La avo de Oleg studis Esperanton kaj li mem eklernis ĝin, kiam la kolegio organizis kursojn. La orkestro en siaj unuaj jaroj sukcese varbis muzikistojn de 15 landoj laǔ la Silka Vojo, kaj organizis koncertojn pri la muzikoj de Armenio kaj Azerbajĝano, kaj pri itala opero kun italaj kantistoj.
Dum la pandemio la orkestro iĝis pli malgranda, tamen ĝi ankoraǔ aktivas. Ĝi portas mesaĝon de paco kaj invitas la publikon en Yunnan al ĝuado de diversaj muzikaj tradicioj. La orkestro laboras por la kunfandiĝo de ĉinaj, okcidentaj, kaj Mez-Aziaj muzikaj tradicioj.
En la jaroj 2022 ĝis 2023 la ĉinaj gestudentoj en la Esperanto-fako de la universitato de Zaozhuang tradukis la libron Rakontoj pri la Silka Vojo kun koloraj bildoj de Zhu Lirong. La teksto estis kontrolita kaj korektita de iliaj aziaj kaj eŭropaj instruistoj el kvin landoj. Tiu kunlaborado mem donis gravan ŝancon por kultura interŝanĝo kaj reciproka riĉigo. La tre bela libro estis prezentita dum la Universala Kongreso de Torino, kie ĝi ricevis multajn admirajn komentojn.
Alessandra Madella
Eŭro aĝas 25 jarojn
Eŭro, la ĉefa mon-unuo de Eŭropa Unio, naskiĝis la 1-an de januaro 1999. Tiam dek unu landoj forlasis la proprajn monunuojn por enkonduki la eŭron. Hodiaŭ ĝi estas la monunuo de preskaŭ 350 milionoj da eŭropanoj loĝantaj en 20 landoj. Post la usona dolaro la eŭro estas la dua plej grava monunuo en la internacia mon-sistemo.
Kvankam la eŭro estas nun konsiderata sukceso, kiam oni unue proponis krei ĝin, multaj kontraŭis. Inter tiuj estis famaj ekonomiistoj kaj respektataj politikistoj. Ekzistis bonaj ekonomiaj kaj politikaj kialoj por enkonduki komunan monon, sed estas certe, ke ekzistis ankaŭ grandaj danĝeroj ligitaj al tia salto en la nekonaton. Do kial fari tion?
La ideo pri eŭropa unuiĝo evoluis post la Dua Mondmilito, kun la celo kunigi ŝtatojn, kiuj intermilitis de jarcentoj. Tiu unuiĝo celis malhelpi novan militon. La komunumo de eŭropaj ŝtatoj iom post iom kreskis kaj aldonis novajn membrojn. De 1993 ĝi nomiĝas Eŭropa Unio (EU).
Kial en 1999 pluraj membroj-ŝtatoj de EU elektis transdoni al supernacia organizaĵo sian rajton decidi mem pri sia financa politiko? Per tia plia integriĝo ili intencis igi sian union porĉiama. Tiel ankaŭ la paco estu tia. Ĉu la pasintaj 25 jaroj pravigas tiun elekton?
Dum la lasta kvaron-jarcento Eŭropa Unio travivis multajn krizojn. Unue okazis la ekonomia krizo de 2008, kiu kaŭzis tutmondan malriĉiĝon. Sekve de la krizo de 2008 estis la eŭropa krizo pri ŝtat-ŝuldoj en 2010. Tiam la mona unio estus povinta disfali, ĉar la membroŝtatoj ne sukcesis sufiĉe forte kaj rapide fari la decidojn taŭgajn por plifortigi la eŭro-areon. Unu homo savis ĝin kaj restos fama pro tio. Mario Draghi, la tiama prezidanto de la Eŭropa Centra Banko (ECB), anoncis meze de 2012, ke li faros ĉion necesan por konservi la eŭron. Tio signifis, ke la ECB pretas aĉeti la ŝuldojn de siaj membroŝtatoj. La financaj merkatoj aŭdis la mesaĝon kaj la krizo finiĝis.
Aliaj krizoj estis la alveno de granda kvanto da rifuĝintoj en 2015, la eliro de Britio el Eŭropa Unio, la pandemio ekde 2020, kaj la milito en Ukrainio ekde 2022. Ĉiu el tiuj okazaĵoj estus povinta malkunigi Eŭropan Union, sed ĉiufoje la organizaĵo supervivis. Ne rekte pro la komuna monunuo, sed pro la alta nivelo de kunlaborado inter la EU-membroŝtatoj, eblis trovi solvon. Kaj tia alta nivelo de integriĝo ŝuldiĝis parte al la eŭropa monunuo.
Tamen ne ĉio estas perfekta pri la eŭro. Ĝi estas kiel domo konstruata de jaroj sed ne tute finkonstruita. Kvankam estas nur unu mona politiko en la eŭro-areo, estas 20 malsamaj buĝetaj politikoj. Tia interna kontraŭdiro ne povos daŭri senfine. Se buĝeta unio ne estos aldonita al la nuna mona unio, la eŭro ne supervivos plian kvaron-jarcenton.
Laurent Ramette
Aprila ŝerco
La 1-a de aprilo estas tago, kiam en multaj landoj tra la mondo, oni faras ŝercojn kontraŭ siaj geamikoj. Ankaŭ gazetoj kaj televidaj kanaloj ŝerce anoncas nekredeblajn novaĵojn. Foje tio povas havi malagrablajn sekvojn!
En Francio estas aparta maniero festi la aprilan ŝerco-tagon. Infanoj ŝatas fiksi paperan fiŝon al la dorso de alia homo, sen ke tiu rimarku tion. Tial en la franca oni nomas tion Poisson d’avril (fiŝo de aprilo). Tre ŝatata ŝerco de infanoj!
Foto: Wikipedia / Benoît Prieur
Malveraj novaĵoj
En la 1-a de aprilo, gazetoj kaj televidaj kanaloj ŝerce prezentas malverajn novaĵojn. Jen kelkaj ekzemploj:
En la 1-a de aprilo 1957 la brita novaĵ-servo BBC aperigis filmeton pri la rikoltado de spagetoj en Svislando. Ĝi montris kamparanojn, kiuj ŝajnas rikolti freŝajn spagetojn el la branĉoj de arboj. BBC baldaŭ ricevis multajn petojn de homoj, kiuj deziris mem kreskigi spageto-arbon. La postan tagon oni klarigis en la novaĵ-programo, ke la filmo estis fakte ŝerco.
En la 60-aj jaroj, en regiono kie estis grava flughaveno de la franca armeo, la militistaj aviadiloj ĝenis la loĝantojn per konstanta bruado. En la 1-a de aprilo ĵurnalo anoncis, ke sciencisto ĵus kreis silentigilon por militistaj aviadiloj! Aperis eĉ foto (kiu tamen estis falsita). La ĝojo de la lokaj loĝantoj daŭris nur unu tagon…
En la 1-a de aprilo 1999, la brita radio-servo BBC anoncis al siaj aŭskultantoj, ke anstataŭ la brita nacia himno God save the queen (Dio defendu la reĝinon), oni estonte kantos la eŭropan himnon en la germana lingvo. Protestoj alvenis amase al la radio-stacio.
En la 1-a de aprilo 2000, la ĉiutaga pri-sporta ĵurnalo A Bola en Portugalio informis siajn legantojn, ke ilia lando perdis la rajton organizi la Eŭropajn ĉampion-ludojn de pied-pilkado en 2004! Vera ŝoko por la legantoj… ĝis la morgaŭo!
En la 1-a de aprilo 2002, kanada inform-servo Bourque Newswatch anoncis falsan novaĵon pri eksiĝo de la kanada ministro pri financaj aferoj. Pro transpreno de tiu novaĵo fare de brita financa gazeto, la valoro de la kanada dolaro malaltiĝis je 32 centonoj.
Ĉi-jare, en 2024, ankaŭ la Esperanta retejo Libera folio aperigis ŝercan artikolon en la 1-a de aprilo. Laŭ tiu artikolo Donald Trump, la eksa prezidanto de Usono, lige kun sia elekto-kampanjo postulis, ke eksterlandaj firmaoj pagu por la internacia uzo de la angla lingvo. Kelkaj esperantistoj efektive kredis, ke temas pri serioza artikolo, ĝis oni atentigis ilin pri la dato.
Ĉu ankaŭ vi?
Ĉu ankaŭ vi iam praktikis tiun kutimon de la aprila ŝerco? Kiel plenkreskulo, ĉu vi ankoraŭ nun ŝatas fari tiajn ŝercojn, anoncante malveraĵon al kredemuloj?
Anoj de la Esperanto-klubo
de Saint-Etienne kaj Le Puy
Sukceso puŝas homon iri pluen
Multaj turistoj vizitis bienon de krokodiloj. Ili staris sur flosanta observejo meze de la lago, kaj rigardis, iom time, la multajn grandegajn krokodilojn en la akvo.
La posedanto de la bieno defiis siajn gastojn: “Kiu kuraĝos salti en la akvon kaj naĝi ĝis la rando? Se vi postvivos, vi ricevos 100 usonajn dolarojn.”
Falis tuj peza silento... Neniu kuraĝis moviĝi.  Subite, viro troviĝis en la akvo.
La krokodiloj postkuris lin, sed kun granda bonŝanco li sukcesis eliri el la lago sekure, je la miro de la aliaj gastoj. La posedanto anoncis: “Ni havas kuraĝan gajninton.”
Ricevinte sian premion, la viro revenis kun sia edzino al ilia hotelĉambro. Li diris al sia edzino: “Mi ne saltis... iu min puŝis!”
Lia edzino ridetis kaj diris malvarme: “Estis mi.”
Moral-instruo de la rakonto:
Malantaŭ ĉiu sukcesa viro, estas virino, kiu puŝas lin.
Honoré Sebuhoro
Malĝoja Novjaro en Japanio
Posttagmeze en la 1-a de januaro, okazis grandega tertremo (forteco 7,6) en la duoninsulo Noto laŭ la bordo de la Japana Maro. En tiu duoninsulo okazadas jam de tri jaroj oftaj tertremoj, kaj la loĝantoj multe suferas. Oni ne certas, ĉu la ĉi-foja tertremo havis rilaton kun tiuj pli fruaj tertremoj.
La tertremo okazis, kiam homoj festis la novjaron, kaj multaj familianoj revenis al sia gepatra hejmo. En televido iu viro ploris, dirante, ke liaj du filinoj, kiuj revenis hejmen por festi la novjaron kun siaj gepatroj, mortis en la falinta domo. Katastrofoj ne elektas lokon kaj tempon, nek homojn.
La tertemo kaŭzis tri-metran leviĝon de la fundo de la maro en larĝa areo proksime de la fiŝkapta haveno de la urbo Ŭaĵima. Sekve, tiu areo, kiu antaŭe estis sub la maro, fariĝis tero, kaj la marbordo moviĝis proksimume 250 metrojn en la direkton de la maro.
Pro la tertremoj (ankaŭ poste okazadas multegaj malgrandaj tertremoj), multaj grandaj konstruaĵoj estas detruitaj. En la urbo Ŭaĵima, 80% de la domoj estas difektitaj. Ĝis la 7-a de januaro estis raportitaj 126 mortoj, kaj krome 210 homoj estas netroveblaj. Verŝajne ili restas enfermitaj sub la falintaj domoj. 72 horoj estas la limo inter vivo kaj morto en tiu situacio, do povas esti, ke jam multaj el ili mortis.
Ankaŭ okazis cunamoj laŭ la bordo de la Japana Maro, kaj unu eĉ atingis Nordan Koreion. Tamen ne estas raportoj pri viktimoj de la cunamo. La japanoj havas malbelan memoron pri la cunamo okazinta en 2011, kaj certe la loĝantoj tuj forkuris de la maro.
Krome okazis granda fajro en la urbo Ŭaĵima laŭlonge de fama historia strato. Pli ol 200 domoj ekbrulis. Iu maljunulino ploris kaj diris, ke la vidaĵo similas al tiu en Tokio post la granda aer-atako de Usono dum la 2-a Mondmilito.
Mi plejmulte timas akcidentojn de nukleaj centraloj. Proksime estas multaj nukleaj centraloj, kaj unu el ili staras en la urbeto Ŝika en la duoninsulo Noto. Tie estis mezurita la plej granda skuo de forteco 7,0. La registaro raportas, ke iom da akvo el la malvarmiga sistemo de la nukleaĵoj superfluis pro la skuegoj, sed ke ĉio alia estas en bona ordo. Tamen mi ne estas konvinkita, ke tiel grandega skuo ne kaŭzis difektojn en la centralo.
En tiu regiono estas tri Esperanto-societoj: tiuj de Iŝikaŭa, Fukui kaj Niigata. Mi aŭdis nenion pri la suferoj de esperantistoj en tiuj societoj.
En la mapo, la ruĝa duoninsulo estas Noto. Mi loĝas oriente de ĝi en la mezo de la Japana Insularo. Tokio estas pli sude. Mi ne loĝas proksime de la tertremo, do mi vivas normale.
Aviadil-akcidento: La postan tagon, la 2-an de januaro, okazis aviadilakcidento en la flug-haveno Haneda en Tokio. Aviadilo de Japan Airlines ekbrulis post kolizio kun aviadileto, kiu apartenis al la japana marborda servo. Preskaŭ 400 homoj sukcesis eliri sekure (sep vundiĝis), sed kvin el la ses homoj en la aviadileto mortis.
Tiel, en la komenco de la jaro okazis du grandaj malfeliĉaĵoj, kiuj detruis la ĝojon de la novjara festado. Haneda estas la unusola flughaveno de Tokio, do multaj homoj, kiuj vizitis sian hejm-urbon en la provincoj aŭ vojaĝis malproksimen de Tokio, havas malfacilon reveni al Tokio.
HORI Jasuo