Salti al enhavo

10-jariĝo de Kroatio en Eŭropa Unio (EU)


 Diskonigi

Foto: Wikimedia / Bogdan Giuşcă CC-SA 3.0

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

La 1-an de julio 2013, Kroatio iĝis la 28-a membro de Eŭropa Unio (EU). Interne de la lando, tiu elekto estis akceptita en 2012 per referendumo, en kiu du trionoj de la homoj voĉdonis por la membriĝo.

Ankaŭ aliaj iamaj komunismaj landoj de Eŭropo deziris membriĝi en EU, kaj supozeble Kroatio deziris membriĝi pro la samaj kialoj. Unue, iĝi ano de EU signifas partopreni en la Interna Merkato, laŭ kiu produktaĵoj, servoj, mono kaj homoj rajtas libere moviĝi. Tio kondukas al ekonomia bonfarto. Due, tio estas konsiderata kiel kaŭzo de stabileco kaj paco, inter aliaj aferoj. Indas mencii, ke ĉiuj iamaj komunismaj landoj, kiuj iĝis anoj de EU, iĝis anoj ankaŭ de Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO). Ankaŭ Kroatio iĝis membro de NATO en 2009. 

10 jarojn post la aniĝo en EU, ĉu eblas diri, ke la du supre-menciitaj celoj estas atingitaj? Pri la ekonomia situacio, eblas kompari tiun de Kroatio kun tiu de Serbio. En 1995, kiam finiĝis la tri-kaj-duonjara milito en Bosnio, la malneta enlanda produkto (MEP) por ĉiu homo estis pli-malpli samvalora en la du landoj. Hodiaŭ la MEP por homo en Kroatio estas duoblo de tiu en Serbio. Pri la politika situacio, eblas diri, ke ne okazis milito en Kroatio ekde 1995, kaj ke landlimaj problemoj estis pace solvitaj inter Kroatio kaj Italio, kaj inter Kroatio kaj Slovenio.

La integriĝo de Kroatio al EU eĉ plifortiĝis la 1-an de januaro ĉi-jare, kiam ĝi forlasis sian mon-unuon kaj enkondukis la eŭron. Per tio ĝi celas defendi kaj stabiligi sian ekonomion, interalie kontraŭ lastatempa forta plialtiĝo de la prezoj. En la sama dato, Kroatio iĝis membro ankaŭ de la areo Schengen, kiu estas granda areo, kie pli ol 400 milionoj da homoj rajtas libere vojaĝi sen esti kontrolataj ĉe la internaj landlimoj. Estas verŝajne, ke tiuj du paŝoj al pli granda integriĝo helpos turismon en Kroatio. La lando jam akceptas ĉiujare mezume kvaroble pli da turistoj ol ĝi havas da loĝantoj, kaj la turisma industrio konsistigas 20% de la kroata MEP.

Ne ĉiuj problemoj estas solvitaj per integriĝo en EU, ekzemple la nivelo de korupteco restas alta, kaj kroatoj daŭre foriras eksterlanden. Malgraŭ tio, la pasinta jardeko de Kroatio en EU estis sendube ekonomia sukceso. Tial, ankaŭ ĉiuj aliaj landoj, kiuj konsistigis la iaman Jugoslavion, volas membriĝi en EU.

Laurent Ramette
 

  • Ŝati 6

Laurent Ramette estas franca esperantisto, iama tradukisto kaj nuntempe juristo. Li loĝas en Luksemburgo, kie li laboras en la Tribunalo de la Eŭropa Unio. Krom pri sia fako li aparte interesiĝas pri literaturo, kinarto, politiko kaj internaciaj rilatoj.


  • areo: loko aŭ spaco kun difinitaj limoj kaj difinita uzo.
  • eŭro (€): la mon-unuo uzata en multaj eŭropaj landoj.

1322803993_Eropx..jpg.835a3f7ca70c47dc88d1fad8415ac4d9.jpg

  • integriĝo: kun-unuiĝo, tiel ke oni fariĝas parto de la tuto.
  • komunismo: politika idearo laŭ kiu la fontoj de riĉeco kaj la produkto-rimedoj apartenas al la popolo; la politika sistemo de la iama Sovet-Unio kaj iuj aliaj landoj.
  • korupteco: situacio en kiu politikistoj kaj publikaj oficistoj agas maljuste kaj kontraŭleĝe por ricevi personan gajnon.
  • malneta: rilata al tuta sumo antaŭ depreno de la minusoj.
  • mencii: diri kelkajn vortojn pri io aŭ iu.
  • merkato: komercado pri iu produkto.
  • mezume: mez-nombre.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • referendumo: okazo, kiam ĉiuj plenrajtaj loĝantoj de iu ŝtato akceptas aŭ malakceptas iun politikan proponon.
  • stabila: ne facile rompebla aŭ ŝanĝebla; fiksita en la sama stato.
  • traktato: skriba interkonsento inter ŝtatoj.
  • unio: unuiĝo de landoj; unuiĝo de politikaj aŭ sociaj organizaĵoj.
  • ver-ŝajne: tio ŝajnas esti vera, sed oni ne povas esti certa pri tio.
  • voĉ-doni: esprimi sian opinion (voĉon) pri iu demando aŭ propono, por ke ĝi estu nombrata; esprimi sian opinion per signo sur papereto pri la elektado de politikisto.

1364010864_Vodonipx..png.b251d7e26ea3c2256b047f9fcc32242a.png

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.