Salti al enhavo

Ĵazo: muziko de la popolo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Lanjo Mejo.

 Ĵazo estas muzika stilo, kiu evoluis en Usono fine de la 19-a jarcento. Ĵaz- muziko miksas elementojn de pluraj muzikstiloj per diversaj instrumentoj. Improvizado, kiam ludantoj kreas muzikon surloke, estas grava aspekto de ĵaza prezentado.

Sed provi difini ĵazon estas kiel provi difini Usonon: la renkontiĝo de kulturoj, la cikatroj de sklaveco; ĝi estas ideo, kiun neniu unuopa homo kreis kaj neniu posedas. Antaŭ hiphopo, antaŭ rokenrolo, ĵazo estis la originala muziko de la popolo.

 Ĵazo naskiĝis en Nov-Orleano, Luiziano. Ĝi komenciĝis kiel la muziko de sklavoj. Sklavoj ne rajtis konservi siajn afrikajn identecojn aŭ kulturojn. Ili esprimis sin muzike miksante la sonojn el siaj hejmlandoj en Afriko aŭ Antiloj, la spiritan muzikon de preĝejoj, usonan popolmuzikon, kaj eŭropajn klasikaĵojn.

Malmultaj nigruloj en la pasinteco lernis kiel legi aŭ skribi muzikon. Ili devis kompensi tiun mankon ludante laŭ-orele kaj improvizante. Tio parte klarigas, kial ekestis tra la lando apartaj regionaj formoj de ĵazo.

Estas multe da diversaj opinioj, pri kiu alportis ĵazon al Eŭropo. Ofte okazis, ke blanka artisto prezentis la muzikon de nigraj artistoj kvazaŭ li mem verkis ĝin. La fonografo estis la plej nova kreaĵo de la moderna teknologio komence de 1900, kaj tio helpis disvastigi la sonon. Blankaj kaj nigraj muzikistoj ofte koncertis eksterlande. Nigraj armeaj muzikistaroj koncertis tra la tuta mondo, disvastigante la sonon de ĵazo. 

Flapper.jpg.1922dda61e6f0d0c78ea785c18f1a2b3.jpgDum ĝia populareco kreskis, ĝi influis ĉion de politiko ĝis arto kaj modo. Ekzemple, ĉar la muziko estis farita por dancado, la rigidaj vestaĵoj portataj en tiu tempoperiodo ne funkciis. Homoj bezonis malpli rigidajn vestaĵojn por povi moviĝi libere. Ĉi tio rezultigis novajn stilojn de vesto kiel la konataj virinaj roboj de la 20-aj jaroj. Ĉar pli da artistoj komencis aldoni voĉon al sia muziko, ĵazo malfermis la pordon por ke ankaŭ virinoj okupiĝu pri muziko profesie.

Ĉie, kie ĝi aŭdiĝis, unu afero estis klara: ĵazo estis la muziko de la popolo. Ĝi estis muziko de energio kaj emocioj. Ĝia tre improvizata stilo permesis al la homoj ĉie esprimi siajn kulturan identecon kaj socian frustriĝon. Ĵazo ofte estis ankaŭ la muziko de protestado. Iuj ŝtatoj timis tion kaj konsideris, ĉu malpermesi la muzikon.

En 2011, la 30-a de aprilo estis nomumita kiel Internacia Tago de Ĵazo.

Myrtis Smith
 

  • Ŝati 3
  • Ami 1
  • Dankon 1

Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, marŝadon kaj, kompreneble, Esperanton.


  • al-doni: doni aŭ diri ion plian, krom tio, kion oni jam donis aŭ diris. 
  • Antiloj: insularo inter Atlantiko kaj la Kariba Maro.
  • armeo: la tuta militistaro de ŝtato.

928922239_Armeopx.jpg.ad5ee3b0eca342f5c5209d07941a8538.jpg

  • cikatro: videbla postrestaĵo de antaŭa rompo, ŝiro aŭ tranĉo en la korpo aŭ foje en la menso. 

1558433316_Cikatrowkp..thumb.jpg.a2b7e0a071ed15e8afbad3bb70b001a1.jpg

  • elemento: ĉiu el la bazaj eroj, kiuj kune konsistigas tutaĵon.
  • fonografo: frua formo de aparato por aŭdigi muzikon aŭ voĉon.

1284941260_Fonografopx..png.bf52b4fadfc367c30517f16e779c0f53.png

  • frustriĝi: ne povi kontentigi siajn dezirojn aŭ bezonojn pro ekstera malhelpo.
  • hiphopo: kultura, artisma kaj muzika movado, kreita ĉefe de nigraj kaj latinaj usonanoj ekde la 1970-aj jaroj 
  • identeco: la maniero, laŭ kiu oni vidas sin; la bildo, kiun homo havas pri si mem; la eco de persono, kiu efektive estas tia, kia li/ŝi vidas sin.
  • improvizi: sen antaŭa preparado tuj produkti aŭ organizi ion.
  • influi: havi efikon sur la pensoj kaj agoj de alia(j) homo(j).
  • instrumento: fabrikita ilo kun difinita celo; muzikilo.
  • klasikaĵo: grava, fama art-verko de pasinta periodo, kiun oni ankoraŭ nun konsideras koninda kaj imitinda.
  • kompensi: doni ion por anstataŭi perdon; doni aŭ okazigi ion plezuran, ĉar okazis malagrablaĵoj; pagi (ne nepre per mono) pro ies penoj.
  • modo: nedaŭra kutimo, precipe rilate al vestoj, sed ankaŭ al aliaj aferoj, kiuj rapide ŝanĝiĝas.
  • protesti: kontraŭstari kontraŭ afero, kiun oni opinias nejusta aŭ neakceptebla.
  • rigida: ne moliĝanta sub premo; malema ŝanĝi formon aŭ ideon.
  • rokenrolo: speco de populara muziko, kiu ekestis en Usono dum la malfruaj 1940-aj kaj fruaj 50-aj jaroj. 

1797172153_Rokenrolopbl..thumb.jpg.e9382f520d5b191b2332c8966b6febf4.jpg

  • sklavo: homo posedata de alia homo kvazaŭ objekto, kaj devigata labori senpage.
  • stilo: la aparta maniero laŭ kiu artisma afero aspektas aŭ okazas.
  • teknologio: scienco pri la iloj kaj metodoj uzataj en industrio por fabriki diversajn objektojn pli rapide kaj efike.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.