Salti al enhavo

Ĝemeloj en Madagaskaro


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

En Madagaskaro ekzistas multaj kutimoj pri ĝemeloj. En Mananjary, en la orienta parto de Madagaskaro, estas tabuo kontraŭ vartado de ĝemeloj. La patrino rajtas gardi nur unu el la du, do ŝi devas elekti unu el ili por plu varti, kaj mortigi la alian. La lokanoj pensas, ke kreskigi ĝemelojn alportas danĝeron al tuta familio. Nuntempe iuj kuraĝaj patrinoj batalas kontraŭ tiu tradicio, sed la situacio por ili ne estas facila.

En la centro de Madagaskaro, la homoj havas solvon por rompi la tabuon, almenaŭ kiam la ĝemeloj havas malsaman sekson. Oni kredas, ke tiuj ĝemeloj havas unusolan animon, ĉar ili evoluis en la sama utero kaj estis kunligitaj en la patrina ventro. Tial, por disigi ilian animan rilaton, ili devas esti liberigitaj antaŭ ol la knabeto atingos la aĝon de cirkumcido (inter du kaj kvar jaroj). Necesas klarigi, ke en Madagaskaro, la cirkumcido estas tre grava rito, per kiu knabo estas konsiderata kiel viro kaj fariĝas plena membro de la familio. 

La gepatroj organizas malgrandan geedziĝan feston. Ili invitas familianojn, geamikojn, najbarojn, kaj infanojn el la vilaĝo. Ili portas belajn vestaĵojn. Oni konstruas dometon el kartona skatolo. La gefrataj ĝemeloj eniras en tiun dometon kune. Ene de ĝi, oni trovas malgrandajn ludilojn kaj manĝilojn, kiuj simbolas la familian vivon.

FB_IMG_1697687132142_1.jpg.892fa0d699309f1e619ca3b3e0af9cda.jpg

Dum la ceremonio, la plejaĝulo de la familio anoncas: “Vi estis geedzoj en la utero, sed nun vi estas gefratoj”. Post tio, iu el la invititoj ekbruligas la dometon en kiu sidas la du geetuloj. Tuj, ĉiuj homoj krias kaj ordonas al la gefratoj eliri el la dometo. Ili eliras rapide kaj la gepatroj kaptas ilin, por ke ili disiĝu kaj ne bruliĝu. Unu iras al unu flanko, dum la alia iras al la kontraŭa flanko. Iliaj vojoj nun disiĝis, kaj la plejaĝuloj en la familio reanoncas laŭte: “Vi estas nun gefratoj, ne plu geedzoj”.

emelojenMadagaskaro.thumb.jpg.51c2910a66ec700790836daeb72866be.jpg

Post tiu okazaĵo ĉiuj kunmanĝas kaj festas, ĉar la danĝero estas forigita. Estas diversaj paroladoj dum la ceremonio.

Malmultaj homoj ankoraŭ konservas tiun kutimon nun. 

Miora Raveloharison 

  • Ŝati 6
  • Dankon 1

Miora Raveloharison estas madagaskara esperantistino, estrarano de la Afrika Komisiono kaj la Virina Komisiono de UEA, kunfondinta de Esperantista Virina Asocio en Afriko (EVAA), membro de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) en Madagaskaro, honora membro de la landa asocio Unuiĝa Malagasa Esperantisto (UME), honora membro de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) en Madagaskaro. Ŝi estas pastorino kaj doktorino, instruista esploristino. 


  • ceremonio: festo por speciala religia aŭ publika okazo.
  • cirkumcido: forigo de la haŭto ĉe la fino de la vira seksumilo.
  • gardi: teni aferon ĉe si.
  • ĝemeloj: du (aŭ pli da) gefratoj, naskitaj en la sama tago, kaj ofte tre similaj inter si.

emelojpx..jpg.6e281844d750a0c107f4aef064e01497.jpg

  • kartono: dika kaj forta papero, kiun oni uzas ekzemple por fari skatolojn aŭ glasojn. 

Kartonowkp.thumb.jpg.9965802029f0232dc9d7010e750bd24f.jpg

                                    Foto: Wikipedia / Marek Slusarczyk  CC BY 3.0

  • laŭta: forte aŭdebla de malproksime.
  • najbaro: homo loĝanta apude
  • rito: serio de agoj regule farataj dum religia aŭ alia tradicia okazo.
  • simboli: elvoki aŭ prezenti ion alian (ekzemple la signo $ simbolas monon).
  • tabuo: afero nepermesata, ne priparolebla.
  • utero: sako interne de la korpo de virino aŭ ina besto, kie evoluas infano ĝis ĝi estas preta por naskiĝi.

Uteropbl..png.c3b44209d1b0954779fd6fa08c90a48b.png

  • vartado: prizorgado de homo aŭ besto, kiu bezonas tion pro malforteco aŭ juneco.
  • ventro: parto de la korpo, sub la brusto.

Ventro.jpg.621d904bd863b1b9f8d1bf93de8f2902.jpg

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.