Salti al enhavo

Ĉu malpli vojaĝi por savi la naturon?


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Thomas Bormann.

Renkonti aliajn esperantistojn sur alia kontinento – tio estas tre bela sperto! Mi vojaĝis de mia hejmlando Germanio al Tanzanio en Afriko por partopreni la Universalan Kongreson de Esperanto en la urbo Aruŝo. Mi ĝojis babili kun esperantistoj el Tanzanio, el Burundo, el Kongo. 

Sed: tiu mia vojaĝo de Eŭropo al Afriko ne estis bona por la naturo. Por atingi Tanzanion mi vojaĝis per aviadilo. Aviadiloj bezonas multe da energio: por la flugo de Eŭropo al Afriko mia aviadilo bezonis ĉirkaŭ 24.000 litrojn da keroseno por transporti min kaj la aliajn 200 pasaĝerojn.

La motoroj de la aviadilo bruligas la kerosenon. Tio ebligas al la aviadilo flugi kaj rapide atingi sian celon. Jen la bona flanko de tiu tekniko. Sed malbone estas, ke dum la bruligo de la keroseno la motoroj de la aviadilo elblovas multe da gaso en la aeron, ekzemple karbon-dioksidon (CO2).

Karbon-dioksido estas malbona por nia klimato. Ju pli da karbon-dioksido troviĝas en la aero, des pli varma fariĝas la klimato sur nia Tero. De multaj jardekoj la meznombra temperaturo sur la Tero fariĝas ĉiam pli alta kun danĝeraj sekvoj: la glacio ĉe la polusoj malaperas, la nivelo de la maro fariĝas pli alta, okazas pli oftaj kaj pli grandaj fajregoj, inundoj, kaj sekaj periodoj.

Motoroj blovas karbon-dioksidon en la aeron, kaj la kvanton eblas mezuri. Ekzemple, pro mia flugvojaĝo de Eŭropo al Tanzanio kaj reen 5000 kilogramoj estis blovitaj en la aeron: 5000 kilogramoj da karbon-dioksido kaj aliaj gasoj kun malbona efiko al la klimato. 5000 kilogramoj: jen la sumo de mia persona CO2 de tiu vojaĝo. Ĉiu homo, kiu vojaĝis kun mi, kulpas pri pliaj 5000 kilogramoj.

5000 kilogramoj egalas al kvin tunoj. Fakuloj nombras la CO2-elblovadon laŭ tunoj

Se ni, la homaro de la tuta mondo, NE volas kaŭzi varmiĝon de la Tero, la CO2-sumo de ĉiu homo sur la Tero ne estu pli alta ol po unu tuno. Tion diras sciencistoj. Sed jam nun la nombroj estas multe pli altaj. Meznombre ĉiu homo sur la tero havas CO2-sumon de 4,7 tunoj: multe pli ol la Tero povas elteni

Ĉefe en riĉaj landoj, kie homoj uzas multe da energio, la nombroj estas tre altaj. Jen, por doni ekzemplojn, ok landoj:

Kiom da tunoj persone kaj jare en kiu lando?

Lando Tunoj
Kataro 37,6
Sauda Arabio 18,2
Usono 15
Rusio 11,6
Ĉinio 8
Germanio 8
Brazilo 2,3
Tanzanio 0,24

(Fonto: statista 2024)

En preskaŭ ĉiu lando la CO2-sumo de ĉiu homo estas multe pli alta ol unu tuno. Sekve troviĝas pli kaj pli da karbon-dioksido en la aero, sekve la klimato pli kaj pli varmiĝas.

Memoru: unu tuno jare estu la persona limo. Sed mia CO2-sumo jam atingis kvin tunojn nur pro mia flugvojaĝo al Afriko.

Kion fari?

Unu solvo estus uzi ne aviadilon, sed trajnon. Per trajno la CO2-sumo estas multe malpli alta.

Komparo inter diversaj veturiloj: 
CO2 el-lasata ĉiu-kilometre por 1 persono 

Veturilo Gramoj
Aviadilo 285
Granda aŭto
(Unu pasaĝero)
237
Eta aŭto
(Kvar pasaĝeroj)
42
Trajno 14
Elektra trajno sub 1

(Fonto: European Environment Agency, Bundesumweltamt)

Kiel vi vidas, se vi vojaĝas per aviadilo via persona CO2-sumo estas 285 gramoj por ĉiu kilometro, sed nur 14 gramoj se vi vojaĝas per trajno. Kaj se la trajno estas elektra, ricevanta sian energion per suno aŭ vento, la CO2-sumo estas eĉ sub unu gramo por ĉiu kilometro. Tamen vojaĝo per trajno kutime bezonas pli da tempo. 

Problemo estas, kiel vojaĝi al aliaj kontinentoj. Ekzemple, ne eblas vojaĝi per trajno de Germanio al Tanzanio. Ne ekzistas fervojo inter tiuj landoj kaj la distanco estas tro longa. Sekve, ne ekzistas perfekta solvo por tiu problemo. Ĉiu devas mem decidi, ĉu vojaĝi aŭ ne – tamen pensu pri la sekvoj por la naturo!

Thomas Bormann
 

  • Ŝati 5

Thomas Bormann estas germana esperantisto, profesie ĵurnalisto. Li laboris ĉe radio-stacio, sed intertempe estas emerito. Li lernis Esperanton en la 70-aj jaroj kaj aktivis en TEJO. Nun li estas ano de la komitato de UEA.


  • distanco: spaco inter du lokoj.
  • el-teni: havi la forton, energion, volon por akcepti malagrablan situacion sen plendi aŭ subiĝi.
  • fer-vojo: sistemo de feraj vojoj, sur kiuj veturas vagonaroj.

Fervojopx..jpg.e88f853aced8fd93be5fcbd3a21966fb.jpg

  • gramo: milono de kilogramo. 
  • inundo: nenormala superfluo de akvo, kiu kovras la teron.

Inundopx.jpg.eab2000ab911c4fe5d59018a1d74f5d5.jpg

  • ju... des...: la du vortoj kune montras, ke dum la unua afero ŝanĝas sian valoron, ankaŭ la alia ŝanĝas sian valoron samtempe.
  • karbon-dioksido: gaso (CO2), kiun ĉiuj bestoj elspiras; ĝi kontribuas al la varmigo de la Tero.
  • keroseno: brul-materialo uzata interalie por aviadiloj.

Kerosenopbl.jpg.9fc3e3edd9d5fe03cba41a3c35ff3420.jpg

  • klimato: veteraj kondiĉoj en difinita regiono, aŭ en la tuta Tero, dum longa periodo.
  • kontinento: Afriko, Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Oceanio estas kontinentoj; granda regiono de la tero.

Kontinentojpx..jpg.d442ab34a7683713d1505be54f76ee25.jpg

  • litro: difinita kvanto de akvo, lakto, biero aŭ simile.

Litro.thumb.jpg.5f5ad9e420c6f6062c62f966bac314ee.jpg

  • motoro: aparato por transformi energion en movadon; maŝino, kiu funkciigas aŭtomobilon, trajnon al alian veturilon aŭ maŝinon. 

Motorowkp.thumb.jpg.65d38097ffb40be7746f079c0c1562d7.jpg

                                 Fonto: Wikimedia / Berthold Werner CC SA 4.0

  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj ĉe-estas kaj kune aktivas en iu komuna agado.
  • pasaĝero: vojaĝanto portata en veturilo.

PasaerojWiki..jpg.a5ba5dacea77e520336161e47a8bbaeb.jpg

Fonto: Wikimedia / Dike Chukwuma CC SA 4.0

  • poluso: la plej norda aŭ la plej suda punkto de la mondo. temperaturo: kvanto de varmeco.

Polusopx.jpg.56aecb42df0b077c9eefa85b745be369.jpg

  • trajno: fer-voja veturilo.

Trajnopx..jpg.8b81f15394ce964251a0815019dd22f5.jpg

  • trans-porti: portadi homojn aŭ objektojn de unu loko al alia.
  • tuno: mil kilogramoj.

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Dankon pro la artikolo. Mi devas konfesi, ke la plej grava kaj unua kialo, pro kiu ni ne partoprenis la kongreson en Tanzanio, estis ĝuste tiuj menciitaj argumentoj. Mia edzo, Sylvain, rifuzis flugi tiom longe, kaj ĝenerale ne volas flugi, se nepre necesas.

Se ni ĉiuj principe konsentas protekti la medion, ĉu ne estus bona ideo nur en ĉiun duan jaron okazigi UK, kaj en la aliaj jaroj estus nur virtuala kongreso? Nun UEA faras ambaŭ, kio prenas tro da tempo, tro da energio, kaj esperantistoj, kiuj  regule povas permesi al si mem tiom grandajn vojaĝojn (kaj elspezojn) migradas kaj poluas amase.  

Redaktite de Katalin Kovats
plibonigo de frazo
  • Ŝati 3
  • Ami 1
Ligo al komento
share_externally

Katalin, via ideo pri alternaj jaroj por surloka UK kaj virtuala kongreso ŝajnas al mi tre bona propono. Tiel la virtuala kongreso povus daŭri tutan semajnon, same kiel la UK, kaj esti pli zorge pretigita. Eble tamen tio kaŭzus financan perdon al UEA, ĉar oni ne pagas por partopreni en la VK, krom per pago de membrokotizo. Tamen la afero ŝajnas al mi konsiderinda ideo. Ĉu vi proponis ĝin al la estraro?

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Dankon, Anna,

Mi tute bone povas imagi pagigi la partoprenantojn por la aliĝo al VK, kaj certe ĉiu povos fari tion.

La elspezoj de la homoj estus kiel ajn nur ero de la sumo, kiun oni elspezus por vojaĝo, loĝado, ktp.

Mian ideon mi esprimis jam en kelkaj lokoj kaj kunsidoj, sed mi neniam faris oficialan proponon. 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Ĉiu povus decidi nur partopreni en lokaj kunvenoj aŭ kongresoj, kiuj estos atingeblaj trajne aŭ aŭte. Ĉi-jare UK okazos en Brno, Ĉeĥio. Por multaj da eŭropaj homoj kongresejo en Brno estas bone atingebla per trajno. Mi ne pensas, ke virtualaj kongresoj povas tute anstataŭi personajn kunvenojn.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.