Salti al enhavo

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.

Eŭro, la ĉefa monunuo de Eŭropa Unio, naskiĝis la 1-an de januaro 1999. Tial, komence de la jaro 2025, uea.facila aperigis jenan artikolon : Eŭro aĝas 25 jarojn. Tamen dum siaj unuaj tri jaroj la nova monunuo restis nevidebla en la ĉiutaga vivo. Fakte ĝi estis uzata nur por fari komercajn kalkulojn kaj por bankaj transpagoj. La naciajn monerojn kaj monbiletojn komencis anstataŭigi la eŭrop-unia mono nur la 1-an de januaro 2002.

La eŭrop-uniaj moneroj havas unu eŭropan flankon kaj unu nacian flankon. Ekzemple, la itala monero de du eŭroj montras la vizaĝon de la fama poeto Danto. La aŭstra monero de unu eŭro montras la vizaĝon de la komponisto Mozarto. coins-400252_1280.thumb.jpg.9195d09a44200c8e0bf8588198e7522b.jpgLa biletoj, male al la moneroj, montras neniun nacian simbolon. Oni ne reklamu iun landan kulturon per la novaj monbiletoj. Tial oni preferis ne montri famajn homojn aŭ konstruaĵojn el difinitaj landoj, kaj anstataŭe ornamis la biletojn per bildoj montrantaj la evoluon de la arkitekturo en Eŭropo. Ekzemple la 20-eŭra bileto vidigas gotikan vitralon sur unu flanko kaj gotikan ponton sur la alia. Sekve la konstruaĵoj desegnitaj sur la biletoj apartenis al neniu membro-ŝtato. 

Tia elekto, kiu celis neŭtralecon, estis verŝajne necesa je la komenco por ne aldoni plian batal-temon al projekto jam tre malsimpla. Tamen multaj homoj nuntempe konsideras tiajn bildojn tro malkonkretaj. Cetere, ĉar la arkitekturaĵoj ne ekzistas en la realo, eblas nek rekoni ilin nek senti ke ili apartenas al la propra kulturo. Tio estas bedaŭrinda, ĉar per la enkonduko de komuna monunuo, oni volis interalie helpi krei senton de aparteno al komuna supernacia organizaĵo.

De 2021, la Eŭropa Centra Banko (ECB) petis specialistojn esplori tiun temon. En tiu kadro pli ol 365 000 eŭropanoj donis sian opinion pri siaj preferoj rilate al estontaj monbiletoj. Sekve, ECB anoncis en januaro 2025 sian decidon pri eblaj temoj por ornami la novajn biletojn. Du konkursantaj temoj estis elektitaj. La unua estis Eŭropa kulturo: komuna heredaĵo; kaj la dua, Riveroj kaj birdoj: pluvivado kaj diverseco. Laŭ la unua temo, ornamus la biletojn famaj eŭropanoj, ekzemple la komponisto Betoveno en la 10-eŭra bileto kaj la hispana verkisto Cervanto en la 50-eŭra bileto. Laŭ la dua temo, ornamus la biletojn birdoj, ekzemple eŭropa alciono en la 10-eŭra bileto kaj blanka cikonio en la 50-eŭra bileto. En la fino, nur unu temo estos elektita. Do Betoveno kaj Cervanto la alciono kaj la cikonio.

Ricevinte proponojn per publika konkurso, grupo de sendependaj fakuloj elektos kvin proponojn por ĉiu temo. Fine de la jaro 2026 la estraro de ECB elektos la gajnintan proponon. La novaj biletoj estos presitaj en 2027, 25 jarojn post la enkonduko de la unuaj.

Laurent Ramette
 

  • Ŝati 3

Laurent Ramette estas franca esperantisto, iama tradukisto kaj aktuale juristo. Li loĝas en Luksemburgo, kie li laboras en la Tribunalo de la Eŭropa Unio. Krom pri sia fako li aparte interesiĝas pri literaturo, kinarto, politiko kaj internaciaj rilatoj.


  • alciono: birdo brile blua, kiu vivas apud riveroj kaj manĝas fiŝojn.

Alcionopx.thumb.jpg.d5059cc240d089891ae773d1684f2535.jpg

  • al-doni: doni aŭ diri ion plian, krom tio, kion oni jam donis aŭ diris.
  • arkitekturo: la arto kaj scienco pri planado kaj farado de konstruaĵoj; la apartaj formo kaj aspekto de iu konstruaĵo.

Arkitekturopbl.thumb.jpeg.aad567cf220a09effaacf246ad05d00c.jpeg

  • aŭ…aŭ…: povus esti la unua afero aŭ la dua, sed ambaŭ estas same eblaj, kaj oni elparolas la duan “aŭ” same forte kiel la unuan.
  • cikonio: granda birdo kun longaj kruroj, kiu ofte faras sian loĝejon sur la tegmento de domo.

Cikoniopx.thumb.jpg.630d2a459a77ecaa2021fdb700850a4c.jpg

  • en-konduko: enportado de nova afero kun la celo, ke ĝia uzo fariĝu kutima.
  • estraro: la grupo de homoj, kiuj direktas la agadon de asocio aŭ alia organizaĵo.
  • eŭro (€): la mon-unuo uzata en multaj eŭropaj landoj.

Eropx..jpg.39e75b5d75622ca9a9d0abeb0a49db71.jpg

  • gotika: difinita maniero fari konstruaĵojn kaj artaĵojn, uzata en iuj eŭropaj landoj dum la 12-a ĝis la 15-a jarcentoj. 

Gotikawkp..thumb.jpg.ce5098042a22adbffbc6886b60027c39.jpg

Archangel12 - York Minster, York, CC BY 2.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=31860761

  • heredaĵo: tio, kion la nuntempaj homoj trans-donas al la homoj, kiuj vivos en la estonteco; tio, kion la nuntempaj homoj ricevis de siaj antaŭuloj, aŭ trans-donas al siaj poste-uloj.
  • komponisto: muzika verkisto.
  • mon-unuo: la speco de mono uzata en difinita lando, ekzemple eŭro en Eŭropo, dolaro en Usono, kaj tiel plu.
  • ornami: aldoni detalojn al objekto por plibeligi ĝian aspekton.
  • re-koni: koni iun aŭ ion, ĉar oni jam renkontis lin/ŝin/ĝin pli frue.
  • sen-dependa: memstara, funkcianta sen la neceso ricevi permeson aŭ helpon de iu aŭ io alia.
  • simbolo: io, kio elvokas aŭ prezentas ion alian (ekzemple koro estas simbolo de amo).
  • unio: unuiĝo de landoj; unuiĝo de politikaj aŭ sociaj organizaĵoj.
  • ver-ŝajne: tio ŝajnas esti vera, sed oni ne povas esti certa pri tio. 
  • vitralo: fenestro (plej ofte en preĝejo) farita el divers-koloraj pecoj de vitro, kunigitaj por formi desegnon.

Vitralopbl.thumb.jpeg.ead014b9f6c7c5fac6e6d4ea4cb71fbd.jpeg


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Juha Metsäkallas

Afiŝite

Tiu ideo de neŭtraleco verŝajne daŭre validas. Mi povas facile imagi, ke la komponisto Betoveno en la 10-eŭra bileto kaj la hispana verkisto Cervanto en la 50-eŭra bileto signifus al multaj, ke iel, eble senkonscie la hispana kulturo estas pli valora ol la germana.

  • Ŝati 3
Anna

Afiŝite

Aliflanke oni uzas la 10-eŭrajn biletojn pli ofte ol la 50-eŭrajn, do oni vidus la vizaĝon de Betoveno pli ofte of tiun de Cervanto. Ekzistas ankaŭ biletoj de 200 kaj 500 eŭroj, sed oni apenaŭ iam ajn vidas ilin. Mi foje (tre malofte) vidis biletojn de 200 eŭroj, sed neniam laŭ mia memoro de 500.

Estas facile imagi, ke finfine oni elektos la birdojn anstataŭ la kulturaj figuroj. 20 membro-ŝtatoj de EU uzas la eŭron, sed necesus elekti nur 7 gravajn kulturajn figurojn por la diversaj valoroj de la biletoj.

  • Ŝati 2
Leisureguy

Afiŝite

Mi dubas ke la monvaloro signifas la valoron de tiu, kies bildo aperas sur la bileto. Eble la signifo estas ke Cervanto vivis multe pli da jaroj antaŭ ol Betoveno do lia bileto montras pli grandan nombron. Mi memoras rakonton pri patrino kiu donas du kravatojn al sia filo je lia naskiĝfesto. Je la sekvanta mateno, li portis unu el la kravatoj. "Ho, ve," diris lia patrino. "Vi ne ŝatas la alian kravaton." 

  • Ŝati 2
Zhangwei

Afiŝite

En kelkaj lokoj la 500-eŭraj biletoj ne estis akceptataj kiam mi vojaĝis en Eŭropo.

  • Ŝati 1
Anna

Afiŝite

antaŭ 6 horoj, Zhangwei diris:

En kelkaj lokoj la 500-eŭraj biletoj ne estis akceptataj kiam mi vojaĝis en Eŭropo.

Tio tute ne mirigas min! Tio estas tiel granda monsumo, ke multaj vendejoj verŝajne ne povus ŝanĝi la bileton, kaj ĉiam estus timo, ke ĝi povus esti falsita. Verŝajne necesus ŝanĝi ilin en banko.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.