
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Bill Maxey.
Rimarkinde estas, kiel pli kaj pli rapide ŝanĝiĝas nia vivmaniero de generacio al generacio. Ne plu eblas eĉ paroli pri evoluo, sed pli pri saltoj. Unu generacio daŭras pli-malpli 25 jarojn. Ekzemple antaŭ 25 jaroj, kiu povis imagi la gravecon de komputilo aŭ poŝtelefono en nia nuntempa vivo?
Kaj neniu povas scii, kion la hodiaŭaj infanoj vidos aperi antaŭ ol maljuniĝi. Tiu penso estas interesa sed samtempe timiga. Unu afero estas certa: la estontaj arkeologoj povos sekvi la evoluon de nia moderna socio per studado de la objektoj, kiujn ni homoj postlasos dum nia vivo.
Jam de jaroj mi interesiĝas pri objektoj, kiuj por niaj geavoj aŭ praavoj estis tute normalaj, sed nun estas forgesitaj. Ili ofte estis vere simplaj kaj efikaj. Ĉiu povis kompreni, kiel ili funkciis. Tion ne eblas diri pri la plimulto da aparatoj, kiujn vi kaj mi uzas en la nuntempa vivo.
Jen tri ekzemploj de aĵoj de antaŭ tri aŭ kvar generacioj. Ĉiu el ili perfekte solvis problemon de sia propra tempo.

Ujo por kamemberto: Kune kun pano kaj vino, la fama fromaĝo kamemberto el Normandio en Francio estas por francoj bazo de rapida manĝo en la laborejo. Ĝi estas ankaŭ neforigebla parto de vespera familia manĝo. Sed jen problemo: ĝi havas fortan odoron, ĝi facile disfluas, kaj krome necesas alporti ĝin al la tablo je ĉambra temperaturo. Tiu ronda, vertikale turniĝanta ujo fermis ĝian odoron interne kaj samtempe malhelpis, ke la fromaĝo disfluu. Tial ne necesis konservi ĝin en fridujo.
Akrigilo por razilo: Por vojaĝanta komercisto aŭ eĉ turisto en la komenco de la dudeka jarcento, gravis bone prezenti sin. Tio signifis esti bone razita, ĉar tio estis la ʺenir-bileto” al la bonaj sociaj rondoj. Tiu malgranda aparato ebligis akrigi la klingon de la razilo dum vojaĝado. Oni ambaŭdirekten glitigis la malgrandan skatoleton laŭlonge de la ŝnuro, kies unu finon oni fiksis al la pordotenilo de la hotela ĉambro. Mi provis: ĝi funkcias!
Karto-tenilo por unu-manuloj: Post la Unua Mondmilito estis multaj milit-invalidoj, inter aliaj tiuj, kiuj perdis brakon. Por ili, estis malfacile retrovi laboron. En la socia vivo, okazanta por viroj en la loka kafejo, aperis pliaj ĝenoj. Kiel samtempe fumi, trinki, kaj ludi kartojn, kiam oni estas unu-brakulo? La supran malgrandan aparaton, la kartotenilon, la kafejestro fiksis al la tablo. Dum ĝi tenis la kartojn, la mano estis disponebla por teni glason aŭ cigaredon. Tiel, ankaŭ unu-manulo povis partopreni en la sociaj interrilatoj, kaj do senti sin vera viro.
Sylvain Lelarge
La supraj fotoj aperis en la nederlandlingva verko Wat is dat de Sylvain Lelarge. Fotis ilin Peter Kollányi.
-
4
-
2
Sylvain Lelarge estas franca esperantisto loĝanta en Nederlando. Li instruas la francan lingvon al nederlandanoj, kiuj planas loĝi en Francio. Dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto jam de 25 jaroj li instruas ankaŭ Esperanton kun sia edzino Katalin Kováts (la fondinto kaj direktorino de www.edukado.net).
- arkeologo: sciencisto, kiu serĉas kaj studas restaĵojn el malnovegaj tempoj.
- fridujo: elektra aparato, kiu konservas manĝaĵojn malvarmaj, por ke ili ne malboniĝu.
- fromaĝo: manĝaĵo farita el lakto.
- generacio: tuto de la homoj pli-malpli samaĝaj, vivantaj dum la sama tempo-periodo.
- invalido: homo, kiu ne plu kapablas plenumi sian laboron pro misfunkcio aŭ rompo de la korpo.
- klingo: la akra parto de tranĉilo aŭ de alia ilo uzata por tranĉi.
- parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj ĉe-estas kaj kune aktivas en iu komuna agado.
- razi: forigi harojn de la vizaĝo, kruroj, aŭ aliaj korpo-partoj; razilo: ilo por forigi harojn de la vizaĝo, kruroj, aŭ aliaj korpo-partoj.
Razilo: Marcus Wengenroth, CC BY-SA 3.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=1148068
- temperaturo: kvanto de varmeco.
- vertikala: iranta de la supro ĝis la malsupro, sed ne al la du flankoj.

Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.