Salti al enhavo

La sondilo Ĉange'-5 surteriĝas

Ĉina esplorilo Ĉang'e-5 revenigis specimenon de la Luno al la Tero

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafael Henrique Zerbetto.

Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
Ĉina esplorilo Ĉang'e-5 revenigis specimenon de la Luno al la Tero

Je la 1-a horo kaj 59 minutoj de la 17-a de decembro la esplorilo Ĉang'e-5 surteriĝis ĉe la antaŭplanita loko en Siziwang, en la Aŭtonoma Regiono Interna Mongolio, norda Ĉinio. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulon kaj saluton al la laborantoj de la projekto. 

La esplorilo plenumis multajn taskojn: kolekti specimenon sur la Luno, ekflugi el la Luno, kupli en la luna orbito kaj revenigi la lunan specimenon. 

La 17an de decembro Universala Esperanto-Asocio sendis gratulan leteron al Ĉina Esperanto-Ligo pri la tra-rompa atingo de Ĉinio.

Hodiaŭ, unuafoje post la sepdekaj jaroj, la spac-misio Ĉang'e-5 revenigis specimenon de lunaj rokaĵoj al la Tero. Ĉinio estas la tria spac-potenco post Usono kaj Rusio, kiuj tion faris antaŭ preskaŭ duonjarcento. 
 
Tiu estis la facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.

  • aŭtonoma: memstare decidanta pri kelkaj politikaj aferoj; reganta sin mem.
  • kupli: funkciigi kune du aŭ plurajn maŝinojn aŭ elektrajn ilojn por la sama kaj komuna laboro.
  • misio: grava tasko donita de ŝtato al unu aŭ pluraj personoj, kiu(j ) eksterlande faru interkonsentojn, observojn aŭ aliajn aranĝojn.
  • orbito: linio sekvata de astro (ĉiela korpo) dum ĝia irado ĉirkaŭ alia astro. 

1970269739_Lunaorbito20.thumb.png.3e7626745283adad99869a75fdf9d07d.png

  • potenco: granda forto, kun la kapablo regi aliajn homojn aŭ objektojn kaj devigi ilin obei.
  • roko: tre malmola, ŝtona parto de la tera supraĵo.

1137906561_Rokopx..jpg.258a8a2f6e1531a525d9001560ea48d3.jpg

  • spaco: (speciala signifo) la vastega spaco ekster nia Tero.
  • specimeno: prov-ekzemplero, eta kvanto da vendaĵoj aŭ alia aĵo montrata por informi, reklami, ebligi studadon.
     

  • Ŝati 2


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.