Salti al enhavo

Ĉina drako


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Drako estas nobla besto en Ĉinujo. Ĝi alportas bonan ŝancon. Drako estas ankaŭ la simbolo de reĝo. 

En Novjaro oni dancas drako-dancon kaj leono-dancon, por ke venu bonŝancoj. Multaj ĉinoj kredas, ke drako estas reĝo de akvo kaj vetero, kaj precipe ke ĝi regas la marojn.

Drako estas unu el dekdu bestoj de la jaroj laŭ la ĉina kalendaro. La drako-jaro estas la plej ŝatata jaro, kiu estas malo de la tigro-jaro. Infanoj naskiĝintaj en la drako-jaro estas ĉie bonvenaj. Novaj geedzoj eĉ trovas drak-infanon por esti unua uzanto de ilia nova lito. Oni kredas, ke drak-infano kunportas bonŝancon. 

Ĉinoj uzas kvar bestojn por montri la direktojn: blua drako estas en oriento, blanka tigro estas en okcidento, ruĝa birdo estas en sudo, nigra testudo estas en nordo. Ankaŭ la direktoj de ĉambro estas nomataj tiel. Irante el la domo eksteren, maldekstre estas la drako-direkto. Kutime oni nepre eniras domon el la drako-direkto (kaj nepre NE eniras en la tigro-direkton!)

La korpo de drako konsistas el naŭ bestoj: ĝi havas okulojn de kuniklo, kornojn de cervo, kolhararon de leono, nazon de bovo, buŝon de hundo, lip-harojn de katfiŝo, ungegojn de aglo, skvamojn de fiŝo, kaj korpon de serpento. Tial oni ankaŭ nomas ĝin “estaĵo kun naŭ malsimilaĵoj”, alivorte drako nek tute similas kuniklon, nek cervon, nek leonon, ktp.

Fama ĉina diraĵo estas Karpo salte pasas la Drakan Pordon. Ĉe Flava Rivero estas akvofalo, kies nomo estas Draka Pordego. Sub la akvofalo flavaj karpoj daŭre saltadas. Oni diras, ke se la karpo saltus super la akvofalon Draka Pordego, ĝi transformiĝus en drakon, ĉar fakte drako havas skvamojn kiel karpo. La diraĵo signifas, ke laborante kuraĝe kaj persiste, la homoj povos atingi altan sukceson kiel la karpo, kiu fariĝus drako, se ĝi daŭre saltante sukcesus salti super la akvofalon.

Malsimile al ĉinaj drakoj, okcidentaj drakoj estas danĝeraj bestoj. Ni ĉinoj opinias, ke tiuj estas malbonaj parencoj de niaj noblaj drakoj.

Liru CHEN
 

  • Ŝati 5

Liru Chen estas ĉina esperantistino, kiu loĝas en Pintung, en la sudo de Tajvano. Dum siaj ses komencaj jaroj de lernado de Esperanto,  ŝi vojaĝis al Universalaj Kongresoj kaj aliaj kongresoj, kaj vizitis Koreujon, Japanujon, Vjetnamujon kaj kelkajn eŭropajn landojn.


 

  • aglo: granda birdo, kiu kaptas kaj manĝas malgrandajn bestojn kaj birdojn, foje konsiderata la reĝo de la birdoj. 

733346005_Aglopx..jpg.f02187d3c24f60bfeafdc36930d454e5.jpg

  • cervo: kvar-krura besto, kies viro portas altajn elstaraĵojn sur la kapo. 

1781662052_Cervopx..jpg.ff843f8d582c6710a1b99962148a444c.jpg

  • drako: granda flug-kapabla besto ne reale ekzistanta, tre grava en aziaj kulturoj. 

1957169184_Drakopx..png.0bc906ef5a1962095998235b1d1deeb3.png

  • karpo: granda manĝebla fiŝo vivanta en nesala akvo, kiun oni ofte tenas en lagetoj en ĝardenoj aŭ parkoj. 

1973011755_Karpopx..png.5597b3247a5b3c6230054a56356f14f9.png

  • korno: longa, malmola elstaraĵo sur la kapo de iuj bestoj, ekzemple sur la kapo de bovo estas du kornoj. 

757037190_Kornojpx..jpg.7399e716724e4dc662b7dd99991841ff.jpg

  • ktp: kaj tiel plu.
  • kuniklo: timema besto, kiu rapide kuras, kaj loĝas en longaj truoj sub la tero. 

1918503248_Kuniklopx..jpg.57ddfe2c897e872ae35e18d3bb0fe08c.jpg

  • leono: granda besto el la kato-familio, la reĝo de la bestoj; la vira leono havas grandan hararon ĉirkaŭ la kapo. 

1046437434_Leonopx..jpg.a1166d180d30663cb9017f0e141ebfeb.jpg

  • lip-haroj: haroj kiuj kreskas super la buŝo de viro kaj de multaj bestoj. 

375833633_Lipharojdebestopx..jpg.ca80c584d54c8182fa04253f88887613.jpg

  • nobla: havanta altajn kaj admirindajn kvalitojn.
  • parenco: familiano.
  • persiste: plu farante aferon malgraŭ malhelpoj.
  • serpento: longa besto sen kruroj, kiuj moviĝas sur la tero, foje tre danĝera. 

1644329081_Serpentopx..jpg.d41d4ba6d92dec3d05ff0c762e190c76.jpg

  • simbolo: io, kio elvokas aŭ prezentas ion alian (ekzemple koro estas simbolo de amo).
  • skvamoj: malgrandaj aĵoj, kiuj multenombre kovras la haŭton de fiŝoj kaj aliaj bestoj. 

2030820353_Skvamojwkp..JPG.e4fb7c73015267ea24e08da704bcf256.JPG

             Foto: Wikipedia/Piet Spaans CC BY-SA 2.5

  • testudo: besto kiu moviĝas malrapide sur la tero interne de forta kovraĵo.

1238776924_Testudopx..png.4628521e7f1b5a4756e3df0571cb620c.png

  • tigro: granda, danĝera besto el la kato-familio.

140777938_Tigropx..jpg.d8be6ba9c167cb0731c6a3d194f7f59e.jpg

  • ungego: malmola kreskaĵo ĉe la fino de la fingroj de bestoj. 

2011289634_Ungegojpx..jpg.a5f6c53aedfb2fc79846c0de021029fc.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

La maldekstra direkto laŭ ĉinoj estas de la domo al la ekstero. Laŭ la vidpunkto de homo, kiu staras ekster la domo kaj rigardas al ĝi, tio estas de la dekstra direkto.

 Kiam ĉinoj diras “dekstra” aŭ “maldekstra”, la vidpunkto estas tiu de domestro.

 La direktoj laŭ la ĉina kulturo estas kompareblaj kun la brakoj de la homa korpo. La dekstra brako ĉiam estas la dekstra brako, eĉ se oni rigardas la koncernan homon de antaŭe. Vidu mian pentraĵon.001.jpg.aa8cefdb246e2909e2b23011511869fd.jpg002.jpg.06fd437d0606bcdf4b7ad82ccdf89e6f.jpg

 

Redaktite de Inari
  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.