Salti al enhavo

Vespertoj


 Diskonigi

Foto: USFWS/Ann Froschauer CC 2.0

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.

La suba artikolo unue aperis en la revuo Juna amiko n-ro 1/2018. Ĝi estas iom simpligita laŭ la vortlisto de uea.facila.


Vespertoj estas flugantaj mamuloj, ne birdoj. Ili estas varm-sangaj, kaj la haŭto estas har-kovrita. Vesperta flugilo estas formita el maldika haŭto, kiu kovras la ostojn kaj la interspacojn de la brako, mano, tre longaj fingroj, kaj kruro.

Big-eared-townsend-fledermaus.jpg

La plejmulto de la vespertoj povas trovi sian vojon en mallumo pro sia mirinda aŭd-kapablo. Fluganta vesperto eligas ultrasonajn vokojn, kiuj ĉe frapado kontraŭ objekto revenas kiel eĥo. Ĉi tion la vesperto aŭdas sufiĉe frue, por ke ĝi ne batiĝu kontraŭ la objekto. Vespertoj estas troveblaj preskaŭ ĉie en la mondo, kaj iuj el ili migradas.

Unu el la plej oftaj estas la malgranda Pipistrelo. Dum flugado ĝi movas sin rapide kaj turniĝas tien kaj reen. Ĝi ofte dormas en grenejoj, preĝejoj kaj malnovaj domoj.

File:Pipistrellus pipistrellus lateral.jpg

 

Longorela Vesperto estas facile rekonebla pro la longaj oreloj. Ofte ĝi vintrodormas en kavernoj, kie oni povas ĝin preni en la manon kaj konstati, ke ĝi estas malvarma kaj malmola.

17.16b.JRA.jpg

Foto: Joxerra ahartza CC BY-SA 3.0

Noktolo estas trovebla en grandaj urboj kaj estas videbla dum flugado en parkoj kaj similaj spacoj.

Tiuj tri specoj de vespertoj estas malgrandaj kompare kun la grandegaj vespertoj de varmegaj landoj, nomitaj Fruktaj Vespertoj, kiuj havas flugil-larĝecon de unu metro.

Little Red Flying Foxes.jpg

En Aŭstralio vivas vesperto Fluganta Vulpo  – la plej granda vesperto sur nia planedo, kun du-metra longeco de la malfermitaj flugiloj.

José de Jesus Campos Pacheco

Redaktite de Anna

  • Ŝati 2
  • Ami 1

José de Jesus Campos Pacheco estas kubano, esperantisto ekde la jaro 1994. Li kunlaboras kun la revuo Juna amiko de preskaŭ 20 jaroj, kaj verkis aŭdvidan scenaron, kiu estis eldonita de MAS. Li estis unu el la gvidantoj de la Internacia Infana Kongreseto, kiam ĝi okazis en Havano en 2010.


  • eĥo: sono, kiu frapas kontraŭ objekto, kaj resaltas malpli forte al la orelo.
  • kaverno: natura profunda malplena spaco sub la tero aŭ en la flanko de monto.

2100140167_Kavernopx..jpg.b5f289c0ac494412c3e054f743ba505a.jpg

  • mamulo: varm-sanga besto, kiu manĝigas siajn idojn per la propra lakto.
  • migri: vojaĝi de unu loko al alia. Iuj bestoj ĉiu-jare migras al alia lando.
  • ultrasona: tre alta sono, ne aŭdebla per la homa orelo.
  • vesperto: besto simila al fluganta muso.
  • vulpo: besto simila al hundo.

1466924024_Vulpopx..jpg.338fc75840c3391326578d2c94a37d2f.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.