Salti al enhavo

Trans la rokoj


 Diskonigi

Ĵus mortis 88-jara la islanda esperantisto Baldur Ragnarsson, unu el la plej gravaj Esperantaj poetoj. Li verkis ne nur poezion sed ankaŭ eseojneseo: mallonga verko en kiu la verkinto detale prezentas sian opinion aŭ esploron. kaj tradukojn de gravaj islandaj verkoj.

La suba poemo de Baldur Ragnarsson unue aperis en la revuo Beletra Almanako (n-ro 1, septembro 2007, paĝoj 44-45). 

En la poemo aperas la nomoj de du el la antikvajantikva: malnovega. nordaj dioj: Odino kaj Toro. Odino estis la plej grava dio, kaj la patro de multaj el la aliaj dioj. Li havis nur unu okulon, ĉar li fordonis la alian okulon por ricevi saĝecon. Toro estis unu el liaj filoj, la dio de milito kaj de la tondrotondro: fortega bruo, kiu okazas samtempe aŭ tuj post fulmo..


Trans la rokojroko: ŝtonego.

Toro
malnova amiko mia
iam diris al mi
ke certa monto
apud unu el la okcidentaj fjordojfjordo: longa, mallarĝa brako de la maro, kiu tranĉas la apudan bordon.
estas plena
de spiritoj.

Hodiaŭ matene
tiuj vortoj vizitis min
kiam mi relegis la rakonton
pri la kredo de ekloĝanto
en tiu regiono
antaŭ mil jaroj
ke li mortos en tiun monton.

***

Krom mi
estis nur unu pasaĝeropasaĝero: vojaĝanto portata en veturilo.
en la aŭtobuso
longbarbbarbo: vizaĝ-haroj de viro.ulo
kun granda ĉapelo
kiu kovris liajn okulojn.

Kiam mi salutis lin
li iom levis la ĉapelon
kaj mi vidis
ke nigra flikaĵoflikaĵo: peco de ŝtofo kudrita sur truo en vesto.
kaŝas unu lian okulon.

Mi prezentis min
kaj li diris ankaŭ sian nomon: 
Odino.
Mi provis komenci kun li
interparolon
sen multa sukceso
ĉar li ne facile komprenis min
nek mi lian antikvan parolmanieron.

Mi tamen tiom komprenis
ke li scias mian celon
kaj ke li estos mia gvidanto
sur tiu monto.

Ialial: pro iu kialo. mi sentis
nek miron
nek timon
tute kontraŭe
mi trovis tion tute natura
ke Odino mem
gvidu miajn lastajn paŝojn
en la poezian mondon
trans la rokoj. 

 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 6
  • Ami 2

  • roko: ŝtonego.

800px-DirkvdM_rocks.jpg

 

  • fjordo: longa, mallarĝa brako de la maro, kiu tranĉas la apudan bordon.

Lysefjorden_fjord.jpg

 

  • flikaĵo: peco de ŝtofo kudrita sur truo en vesto. 

Image result for patched clothes

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

ĉu poste tiu poemo reaperis en iu libro?

Laŭ la tempo povus esti

La neceso akceptebla (poemaro, 2008)
La fontoj nevideblaj (poemaro, 2010)
Laŭ neplanitaj padoj (poemaro, 2013)
Momentoj kaj meditoj (poemaro, 2016)

?

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.