Salti al enhavo

Surpriza malkovro en Texel


 Diskonigi

Kartvelaj soldatoj en Texel

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Dum la pasinta somero, mi vizitis la nederlandan insulon Texel (Tesel) por verki mian venontan libron.  La temo de tiu libro estas la lasta batalo de la Dua Mondmilito, kiu okazis tie dum la monatoj aprilo-majo 1945.  En tiu batalo, ambaŭ flankoj portis germanajn uniformojn

Surprizis min malkovri fortan rilaton inter tiu insuleto kaj la Esperanto-movado.

Mi interesiĝis pri Texel, ĉar mi interesiĝas pri Kartvelujo.  Mia lastatempa libro estis historio de la sendependa Kartvela Respubliko dum la jaroj 1918-1921, kiu aperis en la angla, la kartvela kaj en Esperanto.  Pliaj tradukoj aperos en la germana, la rusa, kaj – mi esperas – en la hispana.

Dum la Dua Mondmilito, la germanaj armeoj kaptis multajn kartvelajn soldatojn, kiuj servis en la Ruĝa Armeo.  Kelkaj kartvelaj soldatoj konsentis porti germanan uniformon. Ili nomiĝas “la kartvela legio”.  Centoj da tiuj kartvelaj soldatoj alvenis en Texel en januaro 1945. Dum la nokto inter la 5-a kaj la 6-a de aprilo 1945, ili ribelis kaj mortigis centojn da germanaj soldatoj, kiam ili dormis.  Dum kelkaj horoj, la kartvelaj ribeluloj estis la mastroj de la insulo.

Dum la posta batalo, la germanoj mortigis la plej grandan parton de la kartveloj kaj ankaŭ multajn nederlandajn civilulojn, inkluzive de infanoj.  La batalo finiĝis nur kiam kanadaj soldatoj alvenis en la insulon du semajnojn post la fino de la milito en Eŭropo.

En la centro de la plej granda vilaĝo en Texel, Den Burg, staras Esperanto-monumento.  Ĝi estis konstruita en 1935, kiam estis granda Esperanto-movado en Texel.  La Germanoj detruis la monumenton en 1941, sed ĝi estis rekonstruita post la milito, en 1950.

texel-esperanto-monument.thumb.jpg.d3a3a866543e91a616dc6fc6970fec34.jpg

Lokaj historiistoj, kiuj parolis kun mi pri la kartvela ribelo, sciis pri la Esperanta heredaĵo kaj montris fotojn de grandaj Esperanto-aranĝoj en Texel dum la antaŭmilitaj jaroj.  En tiuj aranĝoj partoprenis centoj da homoj.

Hodiaŭ, la granda Esperanto-movado de Texel ne plu ekzistas, kaj estas nur memoro.  Sed la monumento ankoraŭ staras kiel memoraĵo de tio, kio estis, kaj tio, kio eventuale estos.

Eric Lee

  • Ŝati 3
  • Ami 1

Eric Lee estas la redaktoro de LabourStart, la retejo de la internacia sindikata movado.  Li ankaŭ estas verkisto, kaj lia libro La Eksperimento: La Forgesita Revolucio de Kartvelujo 1918-1921, estas tradukita en Esperanton.  Lia venonta libro pri la ribelo de la kartvelaj soldatoj en Texel aperos en Marto 2020 en la angla, la kartvela, la nederlanda kaj aliaj lingvoj.


  • uniformo: vesto portata de ĉiuj membroj de la sama grupo, ekzemple soldatoj, lernejanoj aŭ simile.

honor-guard-67636_640.jpg.d0013b858bf48b31515c5043cbcdfab8.jpg

  • monumento: konstruaĵo aŭ ŝtona artaĵo konstruita memore al grava homo aŭ okazaĵo. 

arc-de-triomphe-101632_640.jpg.8e464165117019113f5a2a893566fe23.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

antaŭ 6 horoj, Cicciolinuks diris:

Bvl aldoni difinon de kartvel-

Kartvelujo estas lando, kiu troviĝas inter suda Rusujo, Turkujo, Armenujo, kaj Azerbajĝano. Ĝia ĉefurbo estas Tibiliso. Eble vi pli facile rekonas la anglan nomon Georgia, sed ĝi havas tute alian nomon en Esperanto.

Ligo al komento
share_externally

antaŭ 10 horoj, Anna diris:

Kartvelujo estas lando, kiu troviĝas inter suda Rusujo, Turkujo, Armenujo, kaj Azerbajĝano. Ĝia ĉefurbo estas Tibiliso. Eble vi pli facile rekonas la anglan nomon Georgia, sed ĝi havas tute alian nomon en Esperanto.

Dankon.

(Georgia ankaŭ en la itala)

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.