Salti al enhavo

Praktika Esperanta agado en Centra Azio


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Okazis en 1923, ke grupo de esperantistoj en la tiama Ĉeĥoslovakujo fondis kooperativon “Interhelpo” kun la celo helpi en la konstruado de industria urbo en Soveta Kirgizujo. Veturis el Ĉeĥoslovakujo entute 1078 homoj (407 membroj de la kooperativo kun 671 familianoj). Ili veturis al Biŝkeko, la ĉefurbo de Kirgizujo.

La unuaj jaroj estis malfacilaj. La membroj de la kooperativo loĝis en la malnovaj konstruaĵoj de eksa loĝejo por milit-kaptitoj. Tiu loĝejo ankoraŭ troviĝis en Biŝkeko post la fino de la milito inter Rusujo kaj Japanujo en 1904-1905. Sed dum la unua tre malvarma vintro trideko da partoprenantoj, plejparte infanoj, mortis pro pluraj malsanoj kiel tifo. Malgraŭ tio, la kooperativanoj daŭrigis sian agadon. Ili komencis konstrui industrian kvartalon, konstruante unue elektrejon. En la postaj jaroj ili konstruis fabrikon de ŝtofoj, fandejon, meblofabrikon kaj aliajn industriajn produktejojn. 

La sovetaj instancoj estis tre kontentaj pri la laboro de tiu kooperativo. En 1925 oni anoncis, ke ĝi estas la plej sukcesa kooperativo en la tuta Sovetunio, kaj en 1930 ĝiaj fabrikoj produktis 20% (procentojn) de la tuta industria produktado de Kirgizujo kaj laborigis 500 homojn. Post la unuaj jaroj multaj aliaj eŭropanoj el Hungarujo, Germanujo kaj Pollando aliĝis al ili.

“Interhelpo” estis ankaŭ la nomo de la lingvo, kiun parolis la kooperativanoj. Ili deziris uzi Esperanton, sed fakte Esperanto estis nur la bazo de ilia lingvo. Ili aldonis vortojn el siaj propraj lingvoj (ĉeĥa, slovaka, germana, hungara, rutena) kaj ankaŭ iujn vortojn kirgizajn, uzbekajn, rusajn, ukrainajn, taĝikajn kaj tatarajn. Ili ja devis uzi lokajn laboristojn por multaj taskoj. Tial kreiĝis iuspeca piĝina Esperanto, kiu meritus esti aparte esplorita, se ekzistus fontoj.

Interesa estas la fakto, ke la fama ĉeĥoslovaka politikisto Alexander Dubĉek estis partoprenanto de Interhelpo kiel infano, kune kun siaj gepatroj.

Sed la periodo de persekutoj de Stalin en la 30-aj jaroj trafis ankaŭ la kooperativanojn. Ĉar ili estis eŭropanoj, oni akuzis ilin pri spionado por fremdaj landoj. Kvankam ili venis labori pro idealismaj kialoj, iuj estis ekzekutitaj kiel malamikoj de Sovetunio. Fakte la familio de Dubĉek revenis al Ĉeĥoslovakujo en 1938 kaj la kooperativo ĉesis funkcii en 1943.

Renato Corsetti

Fontoj de ĉi tiu artikolo estas la vikipedia artikolo pri Interhelpo, kaj artikolo de Marina Napolitano en itala reta gazeto pri Orienta Eŭropo: East Journal, STORIA: Interhelpo, la cooperativa esperantista cecoslovacca nel Kirghizistan sovietico.

  • Ŝati 2

Renato Corsetti estas italo, nuntempe loĝanta en Britujo, eksa prezidanto de TEJO kaj poste de UEA, interesiĝas pri ĉiuj aspektoj de la Esperanto-movado, profesie psiĥo-lingvisto. 


  • akuzi: diri, ke iu kulpas pri io.
  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • Ĉeĥoslovakujo: centra-Eŭropa ŝtato inter 1918 kaj 1992, nuntempe dividita inter Ĉeĥujo kaj Slovakujo.
  • ekzekuti: leĝe mortigi.
  • fandejo: laborejo, kie oni varmigas materialon, ekzemple metalon, ĝis ĝi moliĝas kaj fluas kiel akvo.

1771166893_Fandifandejopx..jpg.14119e4364bbb6d9febb9d3ae672fa8c.jpg

  • instanco: grava organizaĵo posedanta juĝan aŭ decidan povon.
  • Kirgizujo: ŝtato en centra Azio, inter Kazaĥujo, Uzbekujo, Taĝikujo kaj Ĉinujo.
  • kooperativo: asocio kies celo estas ekonomia gajno per komuna interhelpado de la membroj. 
  • kvartalo: parto de urbo.
  • parto-prenanto: unu el la homoj, kiu ĉeestas en iu aranĝo.
  • persekuto: konstanta kruela mistraktado.
  • piĝino: simpligita lingvo, kiu estiĝas, kiam malsamlingvanoj devas kunlabori aŭ interrilati, ne konante la lingvon unu de la aliaj.
  • rutena: la lingvo de regiono en la nuntempa Ukrainujo.
  • soveta: rilata al Sovet-unio, grandega ŝtato ekzistanta de 1922 ĝis 1991, kiu entenis la nunajn Rusujon, Ukrainujon, kaj 13 aliajn landojn, inter kiuj estis ankaŭ Kirgizujo.
  • spioni: kaŝe observi la agojn de malamiko.
  • tatara: la lingvo de regiono en la nuntempa Rusujo.
  • tifo: danĝera malsano ofte portata de malpura akvo.
  • vikipedio: kolekto de informaj artikoloj en Interreto, redaktata de la uzantoj mem.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.