Salti al enhavo

Nov-jara Festo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Shanshan.

初一早,初二早,初三睡到飽…中國俗語
En la unua tago vekiĝu frue.
Ankaŭ en la dua tago vekiĝu frue. 
Sed en la tria tago dormu bone ĝis malfrue.
(Ĉina diraĵo.)

La Nov-jara Festo estas la plej ŝatata festo de infanoj en Ĉinujo. Infanoj ricevas ruĝajn kovertojn, kiuj enhavas monon. Krom tio, plenkreskuloj afable traktas infanojn dum la festo, kiu estas la komenco de nova jaro. 

1569424639_HK__Sheung_Wan___Shun_Tak_Centre_mall_Chinese_New_Year_red_pocket_envelopes_February_2019_IX2.thumb.jpg.b9ef73f7ab55c94ec2418db3178949f6.jpg

Antaŭ Novjaro oni purigas sian domon, kaj purigas aŭ forĵetas malnovajn kaj rompitajn aĵojn. Oni opinias, ke novjare oni volas komenci per bona nova sperto. Sed la aĵoj, kiuj ne estas forĵetitaj antaŭ Novjaro, estas konsiderataj trezoroj. Dum mia infaneco mia patrino diris al ni: “Ne forĵetu aĵojn dum Novjaro, ĉar vi ĵetos trezorojn el via hejmo.” Mia patrino eĉ ne permesis al ni balai dum Novjaro. Nuntempe, la publikaj purigistoj ĉesas kolekti rubaĵojn dum la unuaj tri tagoj de Novjaro.

La Novjara Festo okazas en printempo. Tial oni nomas ĝin Printempa Festo (春節, chun jie [ĉun ĝie]). En 2023, la Novjara Festo laŭ la suna kalendaro estos la 22-a de januaro. 

Ĉinoj ŝatas la ruĝan koloron, ĉar oni kredas, ke ĝi kunportas bonŝancon. Sur ruĝaj paperoj, la homoj verkas kaj skribas bon-aŭgurajn frazojn. La ruĝaj paperoj nomiĝas “vers-paroj”. Antaŭ Novjaro, oni forigas la malnovajn vers-parojn de la antaŭa jaro. Anstatataŭe oni pendigas novan vers-paron ĉe ambaŭ flankoj de la pordo.

1281500066_Novjaraversparo(2).thumb.jpg.59001d27b028e83f02920eff36ab369f.jpg                                               Foto: Wikimedia / N509FZ CC BY-SA 4.0

La vespero antaŭ Novjaro havas la nomon “vespero de forigo” 除夕(chu xi [ĉu si]). La familio sidas kune en rondo. Homoj manĝas manĝaĵojn, kiuj portos bonŝancon: legomojn, fiŝojn, kukojn, kiuj signifas longvivecon, monon, prosperon. La homoj kredas, ke tiel ili konservas unu jaron por siaj gepatroj, tiel ke iliaj gepatroj povu longigi la vivon. Maljunuloj disdonas ruĝajn kovertojn al infanoj. La tutan vesperon oni ludas aŭ babilas ĝis la unua tago de Novjaro.
 
Homoj dum la Novjara Festo vizitas geamikojn, aŭ vizitas templon por preĝi por bona sorto. Ili gratulas unu la alian por aŭguri bonŝancon.

La dua tago de la Novjara Festo estas la tago de filinoj. Edziniĝintaj virinoj revenas al sia gepatra hejmo kun la edzo. La bogepatroj regalas siajn bofilojn en tiu tago. 

Oni diras, ke la tria tago estas la geedziĝa tago de musoj. En tiu tago la homoj vekiĝas malfrue, kaj tial ili ne ĝenas la musojn.

Nuntempe laŭ ŝtata leĝo oni ferias almenaŭ kvin tagojn, kaj rekomencas sian laboron en la kvina tago de Novjaro. Tamen dum Novjaro multaj ĉinoj ferias dum du semajnoj. Homoj dum tiu duona monato bondeziras unu al la alia.

En la 15-a tago de la unua monato okazas la Lanterna Festo. Post la Lanterna Festo, la nova jaro komenciĝas.

Liru Chen
 

  • Ŝati 2

Liru Chen estas ĉina esperantistino, kiu loĝas en Pintung, en la sudo de Tajvano. Ŝi eklernis Esperanton en la jaro 2014. Dum siaj ses komencaj jaroj de lernado de Esperanto, ŝi vojaĝis al Universalaj Kongresoj kaj aliaj kongresoj, kaj vizitis Koreujon, Japanujon, Vjetnamujon kaj kelkajn eŭropajn landojn.


  • aŭguri: antaŭ-vidi aŭ antaŭ-imagi la estontecon.
  • balai: forigi malpuraĵojn sur la planko per ilo, kiu forpuŝas ilin.

1642272509_Balaipx..jpg.6e51d70052eb34a662df3674e52439f6.jpg

  • bon-aŭgura: signanta feliĉan okazaĵon en la estonteco.
  • for-ĵeti: ĵeti for ion, kion oni ne volas konservi.

637953187_Rubaojpx..png.71b1fbc48d4ac12bd21b7ab652d0db4b.png

  • lanterno: lampo en tenilo kun fermitaj flankoj, por ke oni povu porti aŭ pendigi ĝin ekstere.

1309367112_Lanternopx..jpg.a7390e5abf82fb6983ecc35ce3203b90.jpg

  • prospero: sukcesa, kontentiga stato.
  • regali: doni bonan manĝaĵon aŭ trinkaĵon (aŭ ion alian bonan kaj plezurigan).
  • rubaĵoj: senvaloraj, nedezirataj restaĵoj por forĵetado.

993875887_Foretipx..jpg.57c18820e4404baab153243b6ac1083c.jpg

  • sorto: super-natura forto, kiu regas tion, kio okazos aŭ ne okazos en la homaj aferoj.
  • templo: konstruaĵo kun religia celo uzata por la servado de iu dio aŭ diino.

Templo.jpg.565d4b8e18a01c3266ddda53f71fcf2d.jpg

  • trezoro: amaso da oro, mono kaj aliaj valoraĵoj.

370040113_Trezoropx..jpg.2d219e7fa512f5450f8c050bc685f512.jpg

  • verso: unu linio de poeziaĵo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.