Salti al enhavo

Malsanuleja roboto


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafael Henrique Zerbetto.

Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno: 
 

Malsanuleja roboto
 

En la 5-a de marto 2020, roboto komencis labori en la malsanulejo Leishenshan de la urbo Wuhan, en Ĉinio. La roboto povas libere turniĝi kaj moviĝi antaŭen aŭ malantaŭen, kaj memstare plenumas siajn farendaĵojn, kiel malinfektado kaj transportado de kuracaj materialoj. Ĝi faciligas la laboron de kuracistoj kaj flegistoj, kaj malaltigas la riskon de infektiĝo.
 
La roboto estas farita en la urbo Shenzhen, speciale por tiu malsanulejo. Ĝi povas funkciadi dum ok horoj post unufoja ŝargado. Portante malinfektan skatolon, la roboto povas malinfekti apartigitajn areojn per malinfektaĵ-ŝpruca tekniko, kaj povas ankaŭ memstare ĝustigi la ŝprucilon laŭ malsamaj cel-objektoj. La roboto ĉiutage malinfektas dufoje la malsanulejon, kaj kapablas malinfekti areon de 120 kvadrataj metroj en nur unu minuto, kio povas anstataŭi la laboron de kvar profesiaj malinfektistoj. Krome, la roboto ankaŭ estas "transportisto", kiu povas rapide transporti kuracilojn kaj aparatojn. Ĝi ankaŭ havas aliajn funkciojn, kiel voĉe anonci kaj memstare identigi homojn.

 

Tiu estis la elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.

  • Ŝati 4
  • Dankon 1

  • areo: loko aŭ spaco kun difinitaj limoj kaj difinita uzo.
  • flegi: prizorgi malsanulon aŭ malfortulon; ame prizorgi iun aŭ ion. 

441765015_Flegi(publika).jpg.8bf5194fe41c1b14a32148fc9759c918.jpg

  • identigi: malkovri aŭ ekscii, kiu estas iu aŭ io.
  • infekti: transdoni malsanon.
  • mem-stare: starante, agante, vivante per si mem, sen helpo de aliaj.
  • plenumi: plene fari tion, kio necesas; efektivigi.
  • risko: ebleco de danĝera situacio; ebleco de malgajno aŭ perdo.
  • roboto: maŝino kapabla agi kvazaŭ ĝi estus homo aŭ besto, kaj plenumi ties funkciojn.

223344851_Robotopx..png.bc6cef781c5a0cf8469ae8a0d2f93352.png

  • ŝargi: meti elektron en aparaton, ekzemple en telefonon.

332952299_argipx..jpg.c2e2957eb0b3ed0258e27123336e8ca6.jpg

  • ŝpruci: (pri akvo aŭ simile) rapide, salte kaj fortege elflui eksteren.

344542301_prucipx..jpg.debd4d5fac6fa1983b7fb2ae1a5924d9.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi ne opinias, ke tiu estas mirinda novaĵo.

Ĉu 'la kvar profesiaj malinfektistoj' longatempe ŝargos la dian roboton ?

Ligo al komento
share_externally

Saluton, op97, mi vidas, ke tiu novaĵo ne plaĉis al vi! Ĉu ĉar la roboto anstataŭas la laboron de kvar homoj? Kompreneble uzado de robotoj povas esti problemo, se sekve oni dungas malpli da homoj. Sed ĝi ankaŭ povus esti bona afero, se la homoj devus malpli labori kaj havus pli da libera tempo - sed tio dependas de la maniero organizi la socion.

Ligo al komento
share_externally

Se tio dependas de la maniero organizi la socion, ni povas pensi, ke estas alternativo, do (angle) TINA malpravas. Ni tuj provu !

 

Ligo al komento
share_externally

Je 08/04/2020 at 10:12, Anna diris:

Mi ne komprenas vian komenton. Kio aŭ kiu estas TINA?

 

There Is No Alternative (ekzistas neniu alia eblo).

  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally

La enhavo de ĉi tiu artikolo aperis en la franca en belga gazeto: La Dernière Heure (La Lasta Horo), Bruselo, Belgio, la 7-an de majo 2020, p. 34 kiel letero de leganto de Germain Pirlot

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.