Salti al enhavo

Maldolĉa ĉokolado


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Lanjo Mejo.

"Ĉokolado estas perfekta manĝaĵo, tiel sana kiel bongusta, bonfara restarigilo de elĉerpita forto... ĝi estas la plej bona amiko de tiuj, kiuj okupiĝas pri literaturaj aferoj."
•    Justus, Barono de Liebig (1803-1873)

Ne nur verkistoj amas ĉokoladon. La tutmonda konsumo kreskas, precipe en aziaj landoj.

La ĉefa konsistaĵo de ĉokolado estas kakao, farita el la faboj de kakao-arboj. Sed la kultivado de kakao-arboj estas malfacila kaj estas en danĝera situacio jam de multaj jaroj.

Kvankam kakao devenas origine de centra Ameriko, nuntempe ĝiaj ĉefaj produktantoj estas Ebur-Bordo, Ganao kaj Indonezio. Ebur-Bordo kaj Ganao produktas pli ol duonon de la monda kakao. La produktantaj landoj estas malmultaj pro simpla kialo: nur tiuj landoj havas la apartajn veterajn kondiĉojn, kiujn la kakao-arboj bezonas. Kvin ĝis ses milionoj da kamparanoj kreskigas kakao-arbojn en la ekvatora regiono, kie troviĝas pluv-arbaroj. Ilia plua vivado estas endanĝerigita pro la vetera situacio, plantaj malsanoj, kaj pro la prezo de kakao.

La kakao-arbo estas delikata, sentema planto. Ĝi fartas bone precipe en tre malsekaj regionoj, kie multe pluvas kaj ne tro malvarmas. Altaj pluv-arbaraj arboj necesas por ŝirmi la kakao-arbojn kontraŭ tro da suno kaj vento. La nuntempa ŝanĝiĝanta vetera situacio kaŭzas problemojn, precipe kiam estas sekeco. Samtempe fi-insektoj kaj plantmalsanoj povas rapide endanĝerigi la kreskadon de kakao-arboj.

La produktado de ĉokolado estas granda fonto de mono, sed malmulte de tiu mono atingas la homojn, kiuj efektive produktas la kakaon. Tio estas kutima situacio en multaj afrikaj landoj, de kie oni eksportas bazajn materialojn. Aliaj landaj prilaboras la materialojn, kaj gajnegas per la vendo de la finaj produktoj. La mezuma kakao-kultivisto en Ebur-Bordo gajnas nur 97 cendojn tage. Tio estas multe sub la limo de malriĉeco, kiu laŭ la Monda Banko estas 1,90 usonaj dolaroj tage (2020).

Eblus parte solvi la situacion por la kakao-kultivistoj per plibonigo de la terkultivaj metodoj. Ili ankaŭ bezonas pli fortajn variojn de kakao-arboj, kiuj povus pli sukcese kontraŭstari al malsanoj, fiinsektoj, sekeco kaj malbona vetero. Por pli rapide evoluigi tiajn plibonigitajn variojn, sciencistoj esploras la sinsekvon de la kakao-arba genaro.

La produktado de ĉokolado mem en landoj kiel Ganao estas malfacila kaj multekosta. Tial multaj kakao-kultivistoj serĉas aliajn rimedojn por diversigi siajn enspezojn. Jen kuraĝiga ekzemplo:

Elizabeth Obeng estas patrino de kvin infanoj, kiu kultivas kakao-arbaron de 20 000 kvadrataj metroj en centra Ganao. Por pligrandigi sian enspezon, ŝi mastrumas malgrandan vendejon kaj instruas en lernejo. Ŝi ricevas valoregan subtenon de loka kunlabora societo. Tie, ŝi lernis pli bonajn terkultivajn metodojn, ekzemple planti altajn fruktarbojn por ŝirmi la kakao-arbojn. Rezulte, ŝia produktado de kakao kreskis kvaroble. La kroma enspezo ebligis al ŝi pagi la edukadon de siaj infanoj kaj prizorgi siajn kakao-arbojn.

Se ĉokolado estas nia bona amiko, ni ne forgesu, ke nia bona amiko dependas de la klopodoj de homoj kiel Elizabeth.

Craig Williams
 

  • Ŝati 1

Craig Williams estas nov-zelanda esperantisto kaj ĉokolad-amanto. Li estas emerito, kaj antaŭe laboris (ne samtempe!) kiel muzikisto, komputilisto kaj administranto pri propraĵoj. 


  • barono: viro, kiu pro sia familia deveno aŭ pro decido de sia reĝo, ricevas apartajn rajtojn, pli ol havas ordinaraj homoj.
  • cendo: malgranda monero kun centona valoro, ekzemple centono de eŭro € aŭ de dolaro $.

1549405007_Cendousonapx..jpg.cd73370a5528c89f8aa4450a3123beb2.jpg

  • ĉokolado: tre bongusta dolĉaĵo, plej ofte brun-kolora.

221925279_okolado2px..jpg.4e35b617f18b873a9fd386628cc1dd7b.jpg

  • dolaro: mon-unuo $ en Usono, Kanado, Aŭstralia kaj kelkaj aliaj landoj.

2079077992_Dolaropx..jpg.05975c740feff13ae566e73adcc4f1c3.jpg

  • eksporti: elporti komercaĵojn al alia lando.
  • ekvatoro: imaga linio ĉirkaŭ la centro de la Tero.

48166769_Ekvatoropbl..gif.53bdef32d869826ab14e368d2a3a7844.gif

  • elĉerpita: jam foruzinta ĉiujn fortojn.
  • fabo: malgranda aĵo produktita de iuj plantoj, kiun oni povas manĝi, aŭ meti en la teron por produkti novan planton. 

1865391677_Fabojpx..jpg.a762a2b842d45819f1b380d723fa7e4c.jpg

  • fi-: tre malbona.
  • geno: instrukcioj pri la personaj korpaj propraĵoj, kiujn gepatroj transdonas antaŭ la nasko al siaj idoj.

697669667_Genopx..jpg.7677a9074dacb66250b59b36b09b7ff7.jpg

  • kakao: manĝebla materialo farita el la frukto de la kakao-arbo.

1035862408_Kakaopx..jpg.ee821dbf560f9231c460b273a1ce8cba.jpg

  • konsumo: uzado aŭ manĝado de komerca produkto.
  • kultivi: kreskigi plantojn, prizorgante iliajn bezonojn.
  • origine: rilate al la loko, kie io ekestis, naskiĝis, evoluis.
  • sin-sekvo: serio da aĵoj, regule metitaj unu post alia.
  • ŝirmi: stari antaŭ aŭ super io por defendi ĝin kontraŭ ia malbonaĵo.
  • vario: difinita speco.

 

 

 

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Saluton.

Dankon pro la afiŝo, kara Craig William.

Aliflanke... ĉu la vorto "vario" taŭgas por nomi Delta, Alfa, ktp SARS-CoV-2?

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Verdire, mi hezitis pri tiu vorto "vario", kiam mi redaktis la artikolon. En PIV mi trovis ĉi tion:

 Sistematika unuo (varietas), subdivido de specio aŭ de subspecio, ampleksanta grupon de similaj individuoj, kiuj diferencas de la tipo de la sp. aŭ subsp. pro heredaj sed malgravaj karakteroj.  formo.

Do, laŭ la difino mi supozis, ke "vario" povus esti taŭga vorto.

  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally

Dankon, Craig williams kaj iu voĉleganto(ino).
Mi ŝatas la afiŝon, ankaŭ la sondosieron.

Jes, pro tia malfacila situacio de kakao-kultivistoj, mi preferas elekti la ĉokoladon, kiu komerciĝas en justa interrelato por subteni kutivistojn.
Espereble, ankaŭ ŝi, Elizabeth povas ricevi pli ĝustajn monojn pri sia laboro kaj klopodo en la justa komerco..

Por pli dolĉa ĉokolado,

Por la kultivistoj,

Por Elizabeth.

 

Redaktite de namsuk
  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.