Salti al enhavo

Lernejo en vespera krepusko


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Margaret Zaleski-Zamenhof.

Lernejo en vespera krepusko

 Joŝio instruas matematikon en supera mezlernejo. Matematiko estas ne facila por la gelernantoj.

Vendrede, antaŭ la ekzamenaj tagoj, li faris kromlecionon post la regula leciono por la unuagradaj gelernantoj. En la fino de la leciono lernantino demandis,

--Sinjoro instruisto, ĉu vi estos libera morgaŭ?

Aminda knabino, ŝi ne bone komprenas matematikon. Sabato estas feria tago. – Do…. posttagmeze.

Joŝio decidis fari kromlecionon posttagmeze en la sekvanta tago.

 

Sabaton pli ol duono de la klasanoj venis. Ili mem studis kaj fojfoje demandis al Joŝio kaj li respondis. Kelkaj lernantoj komencis ludi en la koridoro por distriĝi, ĉar ili jam finstudis aŭ pro laceco. La gelernantoj ŝajnis esti feliĉaj kun Joŝio. La suno iris al la okcidenta ĉielo.

Krepuskiĝis. En la lernejo estis nur Joŝio kaj dudekkelke da gelernantoj.

MATUKI Josinobu

  • Ŝati 2

MATUKI Josinobu estas japana esperantisto, 76-jara. Li instruis matematikon dum 35 jaroj en la dua mezlernejo en Tokio.
 


  • distriĝi: deturni sian menson de maltrankviligaj pensoj; amuziĝi, gajiĝi.
  • dudek-kelke: dudek kaj kelkaj; iom pli ol dudek.
  • koridoro: longa tra-irejo en domo aŭ alia konstruaĵo, de kie oni atingas plurajn ĉambrojn.

Koridoro.jpg.d4cb4f90c1b606a30b1f43491381621d.jpg              Foto: Wikimedia Commons/Bobak CC 3.0

  • krepusko: duon-lumo en la komenco aŭ fino de la tago.

690977530_KrepuskoWkpdusk.thumb.jpg.af60677c6b2552f74a26ca186bf200d0.jpgFoto: Wikipedia/Sam Holt CC BY-SA 4.0       

  • krom-leciono: neregula kroma leciono.
  • matematiko: scienco pri nombroj kaj formoj, kaj ties propraĵoj.
  • supera mez-lernejo: (en Japanujo) lernejo por 15- ĝis 17-jaruloj.
  • unua-grada: de la unua nivelo, ekzemple la unua klaso, baza kurso kaj simile.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.