Salti al enhavo

La unuaj Esperantaj poemoj


 Diskonigi

"The Princess out of School" de E.R. Hughes

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Simone Schumacher.

En la Unua Libro de Esperanto aperis tri poeziaĵoj. Ho, mia kor’ kaj Mia penso estis originalaj verkoj de Zamenhof, kaj krome li aperigis tradukon de poemo de la germana poeto Heinrich Heine.

Ho, mia kor’ estas mallonga, simpla poeziaĵo, tre bone konata inter esperantistoj. 

 

Ho, mia kor'

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor'!

Ho, mia kor'! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor'?
Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,
Ho, mia kor'!

Notu, ke kelkaj el la vortoj estas eliziitaj: kor’, hor’ kaj l’ (anstataŭ koro, horo kaj la). Elizio estas utila en Esperanta poezio, ĉar ĝi permesas al poetoj uzi pli interesajn ritmojn kaj rimojn ol normale eblus, kaj fini versojn per akcentita silabo.

 

El Heine

En sonĝo princinon mi vidis
kun vangoj malsekaj de ploro, –
sub arbo, sub verda ni sidis,
tenante nin koro ĉe koro.

"De l' patro de l' via la krono
por mi ĝi ne estas havinda!
For, for lia sceptro kaj trono
vin mem mi deziras, aminda!"

– "Ne eble!" ŝi al mi rediras:
"En tombo mi estas tenata,
mi nur en la nokto eliras
al vi, mia sole amata!"

Eblas nun aŭskulti la poemon Ho mia kor' kantatan de brazila muzikgrupo en uea.facila.

  • Ŝati 4
  • Dankon 2

  • akcenti: diri frazon, vorton aŭ parton de vorto pli forte ol la ceteron, por ke ĝi estu pli rimarkebla.
  • elizii: forigi la finan parton de vorto.
  • krono: ronda kapvesto portata de reĝo aŭ reĝino.

93250199_Kronopxb..jpg.4d3380ba07c1512d2bd729c617c8a074.jpg

  • princino: filino de reĝo aŭ reĝino.
  • rimo: similaj sonoj ĉe la fino de vortoj, ekzemple arto, parto, karto, aŭ merito, invito, kredito.
  • ritmo: la regula aranĝo de fortaj kaj malfortaj sonoj en poezio aŭ muziko.
  • sceptro: bastono portata de reĝo aŭ reĝino kiel signo de ties povo.

547415936_Sceptropxb..jpg.18f198429b8b102e59999b74d1897660.jpg

  • silabo: parto de vorto, ekzemple la vorto “saluton” havas tri silabojn: sa-lu-ton.
  • sonĝo: bildoj kaj ideoj, kiujn oni vidas aŭ spertas dum la dormo.
  • tombo: fosaĵo en la tero, kien oni metas mortinton; memoriga ŝtono starigita super tia fosaĵo. 

722391863_Tombopx..jpg.266e9c0f663220241532930b38bc8342.jpg

  • trono: speciala seĝo, kie sidas reĝo aŭ reĝino.

1292507818_Tronopxb..png.f225cb430d3fce26cf6d1eec6db84623.png

  • vango: parto de la vizaĝo, sub la okulo, inter la nazo kaj orelo.

292744881_Vango(vikp.).jpg.a594d515cac09fa5f1206f3e1bdcda49.jpg

  • verso: unu linio de poeziaĵo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Dankon pro artikolo temas pri poemoj. Mi estas estro de esperanta "Skype" grupo, en kiu kelke de ni ŝatus lerni pri poemoj nuntempe. Do, mi ĝojas ke ĉi tiu artikolo eldonoĝis samtempe.

Ankaŭ, via artikolo inspiras min ankaŭ krei artikolon. Kiu scias?

Danke,

Matio

Redaktite de jmatty2000
Estis kelke da eraroj.
  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Mi estas Hario. Mi estas komencanto. Mi amas la serenecon, veron kaj ritmojn de la poezio en Esperanto. Dankon pro afiŝi ĉi tiujn kaj vian belan kaj atingeblan retejon.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.