Salti al enhavo

La tombejo de Amfipolis


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Vasil Kadifeli.

En la jaro 2014, proksime al malgranda urbeto en norda Grekio, arkeologoj malkovris eksterordinaran tombon. Tiu tombo estas la plej granda iam ajn trovita en Grekio. Ĝi estis konstruita en la fina parto de la kvara jarcento a.K., ĉirkaŭ la jaro 325. 

Oni ankoraŭ ne scias kies tombo ĝi estas, sed pro ĝia beleco ni komprenas, ke la entombigito devus esti tre grava nobelo. Oni unue pensis pri Roksana, la edzino de Aleksandro la Granda, aŭ pri lia patrino Olimpia. Tamen ne estas pruvoj pri tio. Iuj eĉ demandis sin, ĉu ĝi estas la tombo de Aleksandro la Granda mem, sed laŭ la arkeologoj lia tombo devas esti kaŝita ie en Egiptio.

Poste oni malkovris la komencliterojn de la nomo de Hefestiono sur la muro en la tombejo. Hefestiono estis la plej amata amiko de Aleksandro la Granda kaj li, same kiel Aleksandro, mortis en Ekbatano, Persio. Oni pensas, ke la tombo eble apartenas al li.

En la enirejo de tiu eksterordinara tombejo troviĝas ŝtuparo, kiu kondukas suben al la unua pordo, sur kiu staras du statuoj de sfinksoj.

 image.png.27d6d925f6470e4d7638e034e1084af4.png

Tra tiu pordo oni eniras en la unuan ĉambron kaj renkontas la duan pordon. En la du flankoj de tiu pordo troviĝas du statuoj de kariatidoj, kiuj gardas la tombon. Ili direktas la manon antaŭen, kiel signo de malpermeso eniri en la tombon. 

image.png.7ddbf93923f803c3b2a4e905f28e1cd5.png                              Foto: Gerasimos Gerolymatos CC BY-SA 4.0

Poste oni eniras en la duan ĉambron, kie sur la planko troviĝas bela blu-kolora mozaiko de la diino Persefono. La dio de la subtera mondo Hadeso forrabas ŝin kaj alkondukas per sia ĉaro subteren. 

image.png.79c295a85a3609c88aab9a6ed7b59385.png

La trian ĉambron, kie troviĝas la vera tombo, gardas marmora pordo. Oni trovis la ostojn de la mortinto kaj ankaŭ kelkajn aĵojn, sed tamen tio ne sufiĉas por klare montri, kiu estis tiu homo. 

Kie troviĝas tiu mirinda tombejo? Ĝi estis malkovrita interne de la tumulo Kasta, proksime al Amfipolis, 98 kilometrojn oriente de Tesaloniko. Amfipolis estas apudmara urbeto en la makedona regiono de norda Grekio. Ĝi estas nun tute malgranda kun malmultaj loĝantoj, sed dum la antikvaj tempoj Amfipolis havis grandan strategian gravecon. Ĝi troviĝas proksime al la buŝo de la rivero Strimonas, kiu elfluas el Bulgario kaj atingas la Egean maron. En la Bizanca tempo ĝi troviĝis sur la fama romia vojo Via Egnatia kaj regis ĝin. Proksime de Amfipolis troviĝas la monto Pangeo, sur kiu iam troviĝis riĉaj or-minejoj. La urbo estis grava ankaŭ pro ŝip-konstruado, ĉar en ĝia ĉirkaŭaĵo iam troviĝis arbaroj de altaj arboj utilaj por tiu laboro. Okazis tie multaj bataloj inter la armeoj de Ateno kaj Persio inter la jaroj 497–365 a.K., kaj Aleksandro uzis la urbon kiel bazon por sia invado de Azio. Post lia morto ĝi fariĝis ĉefurbo de Makedonio.

Proksime al la urbeto estas la tumulo Kasta, kaj en ties interno oni malkovris la tombejon. Sur Kasta iam troviĝis fama statuo “La leono de Amfipolis”. La statuo iam pro tertremo falis, kaj nuntempe ĝi troviĝas restarigita malsupre proksime al la nuntempa urbeto Amfipolis. 

Lion_of_Amphipolis_BW_2017-10-05_09-38-25.jpg.fceafb4e9fc9350c13d36c9baa15e1a0.jpg              Foto: Berthold Werner CC BY-SA 3.0

La tombejo nuntempe estas restarigata kaj ankoraŭ ne vizitebla de la publiko.
 

  • Ŝati 2
  • Ami 1

Vasil Kadifeli estas turka esperantisto kaj eldonanto de la revuo Turka Stelo.


  • arkeologo: sciencisto, kiu serĉas kaj studas restaĵojn el malnovegaj tempoj.

egypt-1197835_640.jpg.dd664e64ce74b09f8155bb81d189271b.jpg

  • tombo: fosaĵo en la tero, kien oni metas mortinton; memoriga ŝtono starigita super tia fosaĵo.

Fresh_grave.thumb.jpg.7c10fe0af3a06534fb657d48efc5b2c4.jpg

  Foto: Robert Lawton  CC BY-SA 2.5

  • statuo: artverko, kutime el ŝtono, en la formo de homo.

statue.jpg.8ec8e03c2bd9d4298c063d3375972679.jpg

  • sfinkso: imagita besto kun homa kapo.

Sphinx.thumb.jpg.1b1c81a226ccf6a1d8c8989cde442d55.jpg

  • kariatido: virino el ŝtono, kiu subtenas la tegmenton de konstruaĵo.

acropolis-1675817_640.jpg.7c0555cf6e7af564ca49558d44ae5d3f.jpg

  • mozaiko: bildo el diverskoloraj ŝtonetoj.

mosaic-3394375_640.jpg.7f3178059fd11766ca3018903b900b98.jpg

  • ĉaro: du-rada veturilo tirata de ĉevaloj, uzata antaŭ multaj jarcentoj en bataloj.

carriage-2027200_640.png.ff9f58b395c36cd0a7a1c582a7cc074a.png

  • marmoro: bela malmola ŝtono uzata por fari artverkojn kaj en konstruaĵoj.

marble-1006628_640.jpg.5e8ece6fcd26c4b396e1bcb514c94309.jpg

  • tumulo: monteto el tero aŭ ŝtonoj, kiun la homoj konstruis antaŭ multaj jarcentoj super loko, kie oni enterigis mortintojn.

Tumulus.jpg.70820d8906ed6e2e944be6ca35617f28.jpg

  • mino: loko sub la tero, kie oni elfosas metalojn kaj aliajn valoraĵojn.

dragline-195440_640.jpg.26e3878bc8182e1ccab2ccf574d6ed2d.jpg

  • armeo: la tuta militistaro de ŝtato.

military-652355_640.jpg.8a7a728ef78ebac00b69fd0812e938ac.jpg

  • leono: granda besto el la kato-familio, la reĝo de la bestoj; la viro havas hararon.

lion-1209289_640.jpg.2e88ab28a875a184dd3e34468c75a417.jpg

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.