Salti al enhavo

La Granda Muro de Ĉinio


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Shanshan.

“La Granda Muro” estas ĝia oficiala nomo. Ĉinoj kutime nomas ĝin “la Longa Muro”. Ĉar la longeco estas miloj da lioj, oni ankaŭ nomas ĝin “la dek-mil-lia Longa Muro”. La efektiva longeco de la Granda Muro estas pli ol dudek mil kilometroj.

La konstruado de la Granda Muro komenciĝis en la 5-a jarcento a.K.E., dum la periodo de Militantaj Regnoj. Tiam ne ekzistis unu longa muro, sed pluraj muroj malpli longaj. En la 3-a jarcento a.K.E., Qin Ŝi Huang sukcese venkis la aliajn regnojn kaj fariĝis la unua imperiestro de la unuigita Ĉinio. Li komencis la konstru-laboron, kiu longigis la ekzistantajn murojn kaj kunigis ilin. La generalo Meng Tian uzis tricent mil soldatojn por fari la taskon, ĝis finfine formiĝis unu longa kontinua murego.

Postaj dinastioj daŭre faris la konservan aŭ konstruan laboron. Precipe dum la Ming-dinastio, de la 14-a jarcento ĝis la 17-a jarcento, la Granda Muro dudek fojojn estis riparita. Ĉiufoje la riparado postulis la laboradon de kelkcent miloj da soldatoj aŭ kamparanoj. Tio estis grandega tasko. 

La Granda Muro serpentumas ĉirkaŭ la montaroj Yinshan (陰山) kaj Yanshan (燕山), kiuj etendiĝas tra norda Ĉinio de la okcidento ĝis la oriento. Ĝi ĉefe protektis la ebenaĵon kaj la urbojn de centra Ĉinio kontraŭ la nordaj nomadaj triboj. Oni ofte diras, ke la Granda Muro estas videbla de la Luno. Tio estas dubinda, ĉar ĝia larĝeco estas pli-malpli 6 metroj, tiel ke multaj aŭtovojoj estas pli larĝaj ol ĝi. Tamen, pro ĝiaj longeco kaj aparteco la Granda Muro estas la plej granda militkonstruaĵo iam ajn konstruita. Tial ĝi apartenas al la Monda Heredaĵo de Unesko ekde 1987. 

Nuntempe oni per diversaj manieroj povas viziti tiun grandan muregon en 15 provincoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio. La plej fama kaj facile atingebla loko por vidi la muregon estas Badaling, 85 kilometrojn norde de Pekino. Ĉiutage kelkaj dekmiloj da turistoj vizitas ĝin.

Multaj ĉinaj literaturaj verkoj rilatas al la Granda Muro. Ĝi profunde influis la ĉinan kulturon.

Liru Chen

Ĉi tie vi povas spekti dum Shanshan voĉlegas la tekston.
 

  • Ami 1

Liru Chen estas ĉina esperantistino, kiu loĝas en Pintung, en la sudo de Tajvano. Ŝi per Esperanto vojaĝis al Universalaj Kongresoj kaj aliaj kongresoj , kaj vizitis Koreujon, Japanujon, Vjetnamujon kaj kelkajn eŭropajn landojn.
 


  • a.K.E.: antaŭ Komuna Erao (= antaŭ la jaro nulo laŭ la internacie uzata sistemo).
  • aŭtonoma: reganta sin mem; memstare decidanta pri kelkaj politikaj aferoj. 
  • dinastio: sinsekvo de regantoj el la sama familio.
  • ebenaĵo: vasta ebena regiono.

481015838_Ebenaopx..jpg.6b3dd074e49939f4b932d71c2cd54dd7.jpg

  • etendiĝi: malvolviĝi laŭ la longo; okupi vastan spacon aŭ tempon.
  • generalo: plej grava estro de soldatoj, kiu planas iliajn agadojn.
  • heredaĵo: tio, kion la nuntempaj homoj trans-donas al la homoj, kiuj vivos en la estonteco.
  • imperiestro: reĝo de grandega ŝtato, kiu konsistas el pluraj venkitaj landoj sub la rego de unu pli forta lando.

1355874192_Imperiestropbl..jpg.bdd51e566848027d1796cdd108f6c2e9.jpg

  • influi: havi efikon sur la pensoj kaj agoj de alia(j) homo(j).
  • kontinua: sen-interrompa.
  • lio (里, lǐ): ĉina mezurunuo de longeco, egala al duona kilometro.
  • nomado: membro de grupo, kiu ne loĝas fikse en la sama loko, sed vojaĝas ĉiam de loko al loko, ofte laŭ la sezonoj aŭ laŭ la havebleco de manĝaĝoj por si mem kaj siaj bestoj.
  • oficiala: laŭregule akceptita de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tiu afero.
  • protekti: defendi kontraŭ danĝeroj.
  • provinco: regiono de lando aŭ ŝtato, kiu mem prizorgas siajn publikajn servojn, sub direktado de la centra registaro.
  • regno: ŝtato, lando, reĝlando.
  • ripari: rebonigi rompitan aŭ nefunkciantan aferon.
  • serpentumi: iri laŭ tre malrekta vojo, laŭ la sama maniero kiel serpento.

1848051508_Serpentumipx..png.e1fd0fa6f9a97e5a262b1b3f9fb0cb5e.png

  • tribo: homgrupo kun komunaj pragepatroj; subdividaĵo de popolo.
  • Unesko: Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.