Salti al enhavo

Kiel prizorgi vian komputilon


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Se vi havas elektronikan aparaton, kiu ne funkcias bone, la unua afero por fari estas restartigi ĝin. Ne gravas, kia estas la aparato: ĉu poŝtelefono, komputilo, tabulkomputilo, vid-luda sistemo aŭ simile. Restartigi elektronikan aparaton solvos la plejmulton de la problemoj. Vi devus fari tion por via komputilo ĉiusemajne.

Restartigi komputilon signifas tutsimple malŝalti kaj reŝalti ĝin. Tiel oni fermas ĉiujn programojn, restarigas konektojn, forigas provizorajn dosierojn, kaj funkciigas programajn ĝisdatigojn. Se komputilo ne funkcias ĝuste – ekzemple se ĝi malrapidas, ne konektiĝas al la interreto, tro varmiĝas, aŭ se programoj ne malfermiĝas – restartigi ĝin solvos la plejmulton de la problemoj.

Homoj ofte lasas sian komputilon “dormeti” nokte. Tio signifas, ke la komputilo fariĝas neaktiva, la ekrano nigriĝas, tamen tio ne estas sama afero kiel malŝalti ĝin. Kiam la komputilo dormetas, ĝi uzas malmulte da elektro sed ĝi ankoraŭ funkcias.  Programoj daŭre funkcias kaj ĝia memoro restas aktiva. Ne estas konsilinde lasi la komputilon en tiu stato tro longe. Kiam oni restartigas ĝin, oni malhelpas diversajn problemojn. 

Restartigi komputilon utilas plur-maniere: 

1. Purigi la memoron. Kiam oni malfermas programon, ĝi aktivigas la memoron de la komputilo. Iuj programoj ankaŭ kreas provizorajn dosierojn. Fermi la programon ne ĉiam purigas la memoron aŭ forviŝas tiujn dosierojn. Programoj postlasas elektronikajn signojn. Malŝalti la komputilon devigas ĉiujn programojn halti, malplenigas la memoron kaj forviŝas dosierojn, tiel forviŝante la postsignojn.

2. Plibonigi sendratajn konektojn. Estas ĝene, kiam la komputila sendrata konekto ĉesas funkcii, aŭ kiam hejma sendrata aparateto ne plu funkcias. Kiam komputilo estas ŝaltita dum longa tempo seninterrompe, la kvalito de la konekto povas varii, ĝis en iu momento la konekto hazarde rompiĝas, tiel ke unu el la sendrataj aparatoj ĉesas funkcii. Kiam oni restartigas la komputilon, oni samtempe starigas tiajn konektojn.

3. Plibonigi efikecon. Se komputilo fariĝas varma aŭ la ventumilo multe bruas, tio povus esti signo ke io funkcias en la fono. Tio povas kaŭzi trovarmiĝon, kiu povus difekti la internajn partojn de la komputilo kaj rezultigi perditajn datumojn. Malŝalti la komputilon samtempe malŝaltas funkciantajn programojn.

4. Kompletigi ĝisdatigojn. Dum komputilo estas konektita al la interreto, programoj kutime ricevas ĝisdatigojn. Ĝisdatigoj gravas, ĉar ili plibonigas la sekurecon, riparas misaĵojn, kaj enkondukas novajn funkciojn. Iuj ĝisdatigoj ne funkcias ĝis oni restartigas la komputilon.

5. Ripari malgrandajn hazardajn problemojn. Kiam oni restartigas la komputilon, ĝi ekfunkciigas diagnozan programon. Tio malplenigas la memoron, rekreas konektojn, haltigas programojn funkciantajn en la fono, kaj forviŝas provizorajn dosierojn. Tiel la komputilo purigas sin mem por funkcii pli bone.

Komputilo estas multekosta aparato. Ĝi helpas nin komerci, studi, kaj komuniki kun la mondo. Per taŭga prizorgado ĝi funkcios bone dum longa tempo.

Myrtis Smith

  • Ŝati 2

Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, marŝadon kaj, kompreneble, Esperanton.


  • datumo: komputile traktebla informo, ekzemple nombroj, literoj, vortoj, nomoj, kaj simile.
  • diagnozi: ekkoni malsanon aŭ alian problemon per esplorado pri la maniero, laŭ kiu ĝi prezentas sin.
  • difekti: malbonigi aŭ rompi ion, fari ĝin neuzebla aŭ senvalora per mistraktado.
  • elektronika: uzanta sistemon de interne ligitaj elektraj eroj por fari malfacilajn taskojn.
  • fono: la malantaŭa parto de io, videbla aŭ aŭdebla malantaŭ la aferoj, kiuj ĉefe trafas la atenton (ekzemple en la suba bildo la konstruaĵoj estas en la fono).

1934914733_Fonopx.jpg.3af6b70af527f36bc033e738fba06611.jpg

  • hazarde: neantaŭvideble, okazinte sen plano aŭ intenco.
  • konekto: elektra aŭ interreta kunligo.
  • provizora: ne daŭra, ne konstanta, por nur iom da tempo.
  • ripari: rebonigi rompitan aŭ nefunkciantan aferon.
  • sen-drata: kunligita sen bezono je drato (metala ŝnuro).

1297357654_Sendratakonektopx..jpg.32c806623afa1a9ba1da1be3cb2e20ac.jpg

  • starti: ekfunkcii.
  • ŝalti: ekfunkciigi elektron.

1992187485_alti.thumb.jpg.394ef1a5f4e87f7823fa357871961900.jpg

  • varii: esti ne ĉiam sama, esti de diversaj specoj. 
  • ventumilo: aparato aŭ maŝino por refreŝigi la aeron.

1250725328_Ventolilopx..jpg.999a79457a58fdbb5c8dc4eeffdbc52a.jpg


 

 


 

 

 

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

En ligilo de www.komputeko.net iam mi legis 5-lingvan vortareton (esperanto-nederlando-angla-franca-ĉeha) pri la fakaj vortoj rilate al komputumado (8 paĝoj!), tio derivas el  2012 jaro, tamen mi proponas observi....

 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.