Salti al enhavo

Kial estas sep tagoj en semajno?


 Diskonigi

Desegnaĵo el la 8-a aŭ 9-a jarcento montranta la dividojn de la tago kaj la semajno. (Foto: Wikipedia/Bavara ŝtata biblioteko)

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.

Kiu estas la unua tago de la semajno? Tio dependas de la lando kie vi loĝas. Se vi loĝas en Ameriko, aŭ en iuj landoj de Afriko aŭ Azio, la semajno komenciĝas dimanĉe. Se vi loĝas en Eŭropo, Aŭstralio, aŭ en aliaj landoj de Afriko kaj Azio, la semajno komenciĝas lunde. Kaj en kelkaj partoj de Mez-oriento, la semajno komenciĝas sabate.

Kiun ajn tagon oni konsideras kiel la unuan de la semajno, tra la tuta mondo la semajno havas sep tagojn. Kial?

Nia kompreno pri tempo baziĝas plejparte sur la movoj de la planedoj, la luno kaj steloj. Nia jaro egalas al unu rondiro de la Tero ĉirkaŭ la suno. Ni nun scias, ke jaro daŭras 365 tagojn, 5 horojn, 48 minutojn kaj 46 sekundojn.

Nia monato malprecize sekvas la movojn de la luno ĉirkaŭ la Tero. Nia tago egalas al unu plena rotacio de la Tero ĉirkaŭ sia akso.

Al kio rilatas la sep-taga semajno?  365 ne estas egale dividebla per sep. La monatoj ne havas 28 tagojn. Organizi niajn tagojn en grupoj de sep ne havas sencon.

Ni devas danki la babilonanojn pro nia septaga semajno. Babilono troviĝas en la nuntempa Irako, kaj dum du jarmiloj antaŭ nia epoko, ĝia kulturo regis tra la tuta regiono. La babilona koncepto pri tempo influis la persojn, la grekojn kaj la romanojn. Poste ĝi disvastiĝis tra Eŭropo, kaj ankoraŭ pli poste tra la tuta mondo.

La babilonanoj dividis siajn 28-tagajn luno-monatojn en kvar egalajn partojn po sep tagoj. Unu tago estis elektita por ĉiu el la sep plej videblaj objektoj en la ĉielo: la Suno, la Luno, kaj la kvin ĉefaj planedoj videblaj per la nuda okulo (Merkuro, Venuso, Marso, Jupitero kaj Saturno).

1050394676_Planedojkunnomoj(2).jpg.7bc796db25e8e388f20cfea85f8984d8.jpg

Dum la postaj jarmiloj, la kalendaro travivis multajn ŝanĝojn. En nia moderna mondo, la jaro baziĝas sur la suno, ne la luno; kaj la superjaro (kaj supersekundo) estas ĝustigitaj laŭ la ŝanĝoj en la tera rotacio. 

La homa menso povus esti kialo. Studoj montras, ke nia mallonge-daŭra memoro povas teni mezume nur sep erojn (plus aŭ minus du, depende de la homo). La numero sep ankaŭ havas religian aŭ magian signifon en kelkaj kulturoj.

Kvankam septaga semajno ne perfekte rilatas al la movoj de la steloj, ĝi fariĝis la ritmo de nia mondo. Ni planas nian vivon ĉirkaŭ la semajno. Laŭ la ritmo de la semajno ni scias kiam labori, kiam preĝi, kiam ludi, kaj kiam ripozi.

La septaga semajno ŝajnas esti unu afero pri kiu la tuta mondo konsentas. Do eble la numero sep efektive estas magia. 

Ĝuu ĉi tiun senpagan kalendaron 2023 de uea.facila. Bonvolu noti, ke ĝia semajno komenciĝas lunde laŭ ISO 8601 (International Organization for Standardization: Internacia Organizaĵo por Normigado en Ĝenevo, Svislando).

Myrtis Smith
 

  • Ŝati 12

Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, marŝadon kaj, kompreneble, Esperanton. Ŝi estas regula kontribuanto al uea.facila.


  • akso: rekta linio, reala aŭ imaga, kiu iras tra la centro de objekto, kiel maŝino aŭ rado, kiu turniĝas ĉirkaŭ ĝi.

1053141052_Aksowkp..jpg.1fbe842274c206e808ec44402f130a4a.jpg      Foto: Wikipedia / Ildar Sagdejev CC SA-BY 3.0

  • dependi: esti sekvo de (iu situacio).
  • epoko: aparta tempo-periodo kun siaj propraj ecoj.
  • influi: havi efikon al la pensoj kaj agoj de alia(j) homo(j).
  • koncepto: ĝenerala ideo pri nekonkreta afero, mensa bildo pri io.
  • magia: uzanta la arton fari mirindaĵojn per neklarigeblaj super-naturaj rimedoj.
  • normigado: kreado de reguloj, por ke ĉiuj faru la saman aferon laŭ la sama maniero.
  • nuda: sen-vesta; ne havanta la ordinarajn kovraĵojn.
  • planedo: ĉiela korpo sen propra lumo, kiu rondiras ĉirkaŭ stelo, ekzemple nia Tero estas planedo.

1438283608_Planedojpbl..thumb.jpg.af9750aaff4311fdaa7090a2840fbdb5.jpg

  • ritmo: en muziko aŭ poezio, regula interŝanĝo de fortaj kaj malfortaj sonoj.

912142102_Ritmopx..jpg.5ed8e51f1e5ae83884668e8960cf02e3.jpg

  • rotacio: turniĝo ĉirkaŭ sia propra centro.

2145707332_Rotaciowkp..gif.118e6efc2aea8248ac983a6ec706c142.gif

Wikipedia / BorisFromStockdale CC BY-SA 3.0

  • super-jaro: jaro kun 366 tagoj.
     

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Tre interesa analizo : la daùro de semajno datighas de babilonanoj ! Jes, kaj tio ankaù izraelanoj influis, char en la Biblio, estas konate ke Dio kreis la mondon en 7 tagoj! Nu, ni ne ofte konscias, ke niaj tag-nomoj (lundo, mardo, ktp) devenas de tiom malnova origino.  Tio povus instigi nin "modernaj homoj" al pli da modesteco!     Pierre

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.