Salti al enhavo

Granda pando: Oni ŝanĝis mian kategorion
– ĉu vi ankoraŭ amas min?


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Zheng Jianxin.

Artikolo aperinta unue en El Popola Ĉinio. La teksto estas iom simpligita.

La 7an de julio reprezentanto el la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio diskonigis la jaran kunvenon de la Monda Ekologia Forumo en Guiyang, dirante, ke necesas ŝanĝi la kategorion de la granda pando.

Cui Shuhong, fak-estro pri naturo kaj ekologia konservado sub la Ĉina Ministerio de Ekologio kaj Vivmedio, diris, ke la nombro de grandaj pandoj en la naturo kalkuliĝis je pli ol 1 800, kaj ke ilia situacio estis ŝanĝita de "en danĝero" al "vundebla".

Cui diris, ke pliboniĝas ankaŭ la vivkondiĉoj de aliaj endanĝeraj specioj, ekzemple la tibeta antilopo kaj la elafuro.

Liu Zijia
 

Liu Zijia estas ĉina esperantistino, kiu loĝas en Pekino, Ĉinujo. Ŝi esperantistiĝis en 1996 kaj nun laboras ĉe El Popola Ĉinio.  


  • antilopo: besto kun kvar longaj kruroj, kiu vivas en varmaj landoj en grandaj aroj kaj kuras tre rapide.

1355165896_Antilopopx..jpg.b2e9a5e3c98b6427fd99413d1ba13f06.jpg

  • ekologio: scienco pri la rilatoj de la vivantaj estaĵoj inter si kaj kun sia medio.
  • elafuro: kvar-krura besto el Ĉinujo kun altaj elstaraĵoj sur la kapo.

748641519_Elafurowkp..jpg.38ab0675d06f0333d8fe63d646df34b4.jpg                 Foto: Wikipedia/Tim Felce CC BY-SA 2.0

  • forumo: loko, kie oni diskutas pri publikaj aferoj; kunveno, kie oni interŝanĝas opiniojn pri iu temo. 
  • pando: granda besto blanka kaj nigra, kiu devenas el Ĉinujo.
  • reprezentanto: homo prezentanta sin nome de iu organizaĵo.
  • specio: aparta klaso de plantoj aŭ bestoj.
  • Tibeto: regiono en okcidenta Ĉinujo, tre alta en la montoj, kun ĉefurbo Lasao.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.