Salti al enhavo

Du poemoj de Marjorie Boulton


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

Marjorie Boulton (1924-2017) estas unu el la plej gravaj poetoj en Esperanto. Legu pri ŝia vivo en aparta artikolo.

 

Rendevuo

La stacidomo. Fumoj, knaroj, lumoj,
kaj mil kaj mil celemaj, bruaj agoj,
horloĝo kaj horaroj, verdaj flagoj,
belaj, malbelaj homoj, miloj, miloj,
bonvenoj, adiaŭoj kaj brakumoj,
miloj kaj miloj en agado kria;
kaj inter ĉiuj, nur vizaĝo via
min atentigos, per trans-fumaj briloj ...


Por paco

Jen mia propono,
sinjoroj kaj kamaradoj:
lokigu la venontan konferencon,
kie ni tuŝos vian konsciencon.

Ne post imponaj fasadoj,
kun ĵurnalistoj en balkono:
aranĝu ĝin ĉe akuŝ-hospitalo.
Morgaŭ ni legos en ĵurnalo:

“Finfine ĉiuj ŝtatestroj scias,
ke homa vivo kostas iom pli
ol ŝtatestroj kutime opinias.”

Jen pacpropon' de ordinara mi.
 

  • Ŝati 2

  • adiaŭ: saluto kiam iu foriras por tre longa tempo aŭ por ĉiam.
  • akuŝi: naski.
  • balkono: elstaraĵo ĉe ekstera aŭ interna muro de domo, alte super la tero, kie eblas stari. 

780471331_Balkonopx..jpg.1a5d55e344fcb4dd9fefa33f269f2223.jpg

  • bon-veno: afabla kaj kor-gajiga akcepto, kiam homo alvenas.
  • brakumo: la ago ĉirkaŭbraki, meti siajn brakojn ĉirkaŭ iun.

1836058748_Brakumopx..jpg.340c22cd78200c715355bbca2f8b7339.jpg

  • fasado: la antaŭa muro de konstruaĵo.

214328956_Fasadopx..jpg.44d9e84805a562c8288db7f05ecf5efe.jpg

  • horaro: listo de horoj de foriro de trajnoj, aviadiloj aŭ simile; horoj de servado, oficejo, lernejo aŭ simile.

351149519_Horaropubl..thumb.jpg.091cb4feb554ee6d647fe0056fa06003.jpg

  • hospitalo: malsanulejo.
  • impona: elstare granda kaj brila.
  • ĵurnalisto: profesia raportisto por gazeto.
  • ĵurnalo: ĉiutaga gazeto. 801172601_urnalo.jpg.edd7da4a4075e9c313dc8c851df75918.jpg

                                                        Foto: Wikimedia/Pensiero

  • kamarado: amiko, kun kiu oni faras multajn aferojn kune.
  • knaro: seka kaj akra bruo, ofte kaŭzata de du aĵoj, kiuj moviĝas unu kontraŭ la alia.
  • konferenco: renkontiĝo de fakuloj, kiuj diskutas gravajn aferojn rilate al sia fako.
  • konscienco: scio, kiun oni havas, pri la boneco aŭ malboneco de la propraj agoj.
  • poeto: verkisto de poezio.
  • rendevuo: interkonsento, laŭ kiu du aŭ pluraj personoj renkontiĝos en sama loko je sama horo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.