Salti al enhavo

Du bestoj kun pikiloj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Lenka Doskarova.

Ĉiu speco de besto havas manieron kaj ilojn por protekti sin kontraŭ danĝeroj. Haŭto, karapaco, kornoj, kaj aliaj. En ĉi tiu artikolo, ni parolos pri pikiloj, kiujn posedas histrikoj kaj erinacoj. 

85262314_Histrikokajerinaco.thumb.jpg.c450575fe8266cdba0c0d3b816004189.jpg

Pikiloj estas modifitaj haroj, kiuj estas uzataj por protekti beston kontraŭ predantoj. Tiuj haroj estas densaj kaj malmolaj, kun akraj pintoj, por forteni predantojn. 

776846224_Pikilojpx..jpg.1ae02b945ae060d1dbc9e2548fc9e8ba.jpg

Pluraj specoj de mamuloj havas pikilojn. La plej bone konataj estas histrikoj kaj erinacoj. 

La histriko estas granda ronĝulo, trovata en multaj lokoj tra la mondo. La pikiloj havas la celon aktive protekti. Ĉiu haro estas ege akra kaj neforte ligita al la haŭto de la besto. Do, ĝi povas facile piki la haŭton de predanto kaj resti tie, kaŭzante doloron kaj malsanon. Tial, post kiam besto ekscias pri la danĝero de histriko, ĝi zorgas ne tro proksimiĝi. Histrikoj povas faligi pikilojn el sia haŭto, tamen malgraŭ la populara kredo, ili ne povas “pafi” ilin kontraŭ malamikoj. 

La erinaco estas malgranda mamulo, trovebla en Eŭropo, Afriko kaj Azio. Ankaŭ ĝi havas pikilojn por kontraŭi predantojn, sed la konstruo de ĝiaj pikiloj estas malsama, kaj ankaŭ ilia uzo. La pikiloj de erinaco estas malpli akraj kaj pli forte ligitaj al la haŭto, kompare kun tiuj de histriko. Fame, erinaco povas volvi sin por formi pilkon, kaŝante la vizaĝon kaj molan ventron for de predantoj. La pikiloj ankaŭ protektas la erinacon, se ĝi falas.

Pikiloj estas interesa trajto de histrikoj kaj erinacoj. Ankaŭ aliaj bestoj, kiel la ekidno kaj iuj specioj de fiŝoj, havas pikilojn, sed tiujn bestojn ni ne traktos en ĉi tiu artikolo. Do, ĉiam estas io nova por lerni pri la natura mondo.

Carolyn Thomas
 

  • Ŝati 5
  • Dankon 2

Carolyn Thomas estas usona esperantistino. Ŝi eklernis Esperanton en 2018. Ŝi ĝuas legi kaj lerni pri multaj aferoj, inkluzive de lingvoj, historio, kaj ĉio ajn pri bestoj kaj la naturo.


  • ekidno: besto kovrita de pikiloj, el Aŭstralio kaj apudaj landoj, kiu naskas ovojn, tamen manĝigas siajn idojn per la propra lakto. 

549081272_Ekidnopx..jpg.79e59ce390b31de4ea34ac4eaa8f3119.jpg

  • karapaco: tre malmola kovraĵo, kiu kovras la dorson de iuj bestoj.

1859761361_Karapacopx..jpg.9485928e09d2444f24ebacb98d7c409e.jpg

  • korno: longa, malmola elstaraĵo sur la kapo de iuj bestoj, ekzemple sur la kapo de bovo estas du kornoj. 

1554417139_Kornojpx.(2).jpg.911ac48e57b80482e6067c052968a507.jpg

  • mamulo: varm-sanga besto, kiu manĝigas siajn idojn per la propra lakto.
  • modifi: iom ŝanĝi aferon por ke ĝi estu pli taŭga por iu bezono.
  • pafi: ĵeti tre forte per ilo, kun la celo trafi aŭ mortigi.

2019585520_Pafipx..jpg.a6993a0af050a4cefdbf8b92a05f7526.jpg

  • pinto: la lasta parto aŭ la plej supra parto de iu objekto, ekzemple de krajono aŭ de nazo, kiu pli kaj pli mallarĝiĝas ĝis la fino. 

1161957046_Pintopx.(2).jpg.4cefc026a954f5611f1b28d25fb6685d.jpg

  • predanto: besto, kiu atakas aliajn por manĝi ilin.
  • protekti: defendi kontraŭ danĝeroj.
  • ronĝulo: grupo de bestoj kun tre fortaj antaŭdentoj, per kiuj ili povas formanĝi eĉ malmolan lignon. 

627819624_Ronulowkp..jpg.51130ab23babe23f3c125ce973475598.jpg

                                            Foto: Wikipedia/Bassem18 CC BY-SA 3.0

  • specio: aparta klaso de plantoj aŭ bestoj.
  • trajto: eco de la vizaĝo aŭ de la menso; eco, kvalito.
  • ventro: parto de la korpo, sub la brusto. 

Ventro.jpg.76c37a99fd6873de2dd9556808952d2c.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.