Salti al enhavo

Aŭtismo hodiaŭ


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Françoise NOIREAU.

Aŭtismo ne estas malsano. Ĝi estas stato de homo kun aparta cerbo-konstruo kaj aparta cerbo-konektado.

Aŭtismaj homoj tute ne similas inter si, kaj la kaŭzoj de aŭtismo estas tre diversaj. Tial oni parolas ne simple pri “aŭtismo”, sed pri “la aŭtisma spektro”, ĉar aŭtismuloj estas same variaj kiel la koloroj de la ĉielarko. Nuntempe oni nomas tion neŭrodiverseco.

Kiel eblas esti certa, ke homo estas aŭtisma? La diagnozo baziĝas sur du ĉefaj kondutoj:

1. Mallerta socia komunikado;
2. Mallarĝaj sed profundaj interesoj.

Ĝenerale aŭtismaj homoj estas aparte sentemaj pri vido, aŭdo, flaro, tuŝo, gusto, konscio pri sia korpo, ekvilibro, varmosento kaj dolorsento. Aŭ tute male, ili povas esti aparte malsentemaj. Aŭ ili havas problemon trakti tiujn informojn, kiam venas tro multaj informoj samtempe; aŭ ili havas nekutiman kapablon kunligi malsamajn sensojn, ekzemple kunligas muzikan sonon kun aparta koloro.

Ofte estas aliaj samtempaj ĝenoj: atento-manko, emocioj tro fortaj aŭ tro malfortaj, pli da doloroj, pli da malsanoj kaj pli da sinmortigoj. 

Per frua diagnozo de aŭtismo eblas pli efike helpi aŭtisman infanon. Eĉ diagnozo en maljuna aĝo helpas, ĉar oni finfine komprenas kial dum la tuta vivo oni havas nekutimajn mensajn kapablojn kaj samtempe strangajn malkapablojn. Ekzemple mi je 56 jaroj subite tute alimaniere komprenis min mem.

•    Mia cerbo ne estas “stranga”; ĝi havas tre altajn kapablojn apud aliaj kapabloj pli ordinaraj... 
•    Kiel infano mi estis mallerta en komunikado kaj malkapabla kompreni sociajn situaciojn kaj defendi min...
•    Mi ne estas “soleca homo”, sed malkapabla resti en grupo aŭ konservi geamikojn pro miaj sociaj mallertaĵoj...
•    Mi ne estas “tro serioza” kaj “malsociema”, sed mi havas mallarĝajn fiksajn interesojn, kiuj profunde okupas min...
•    Mi ne estas “rigida”, sed mi malfacile vidas la situacion per aliaj okuloj…
•    Mi ne estas “malamikema”, sed vere apenaŭ rekonas vizaĝojn…
•    Mi ne estas “malvarma”, sed mi bezonas pli da tempo por legi emocion sur vizaĝo…
•    Mi ne estas “ne matura”, sed mi tro profunde sentas emociojn, eĉ de bestoj kaj de foraj suferantaj popoloj...
•    Mi ne estas “tro babilema”, sed mi ne komprenas sociajn signojn kiel ekzemple malintereson de mia kunparolanto...
•    Mi ne estas “malĝentila”, sed tro klara kaj rekta. Kaj mi ne komprenas, kiam oni ne estas tre klara kaj rekta kun mi...
•    Mi ne estas “tro postulema”, sed mi tre forte reagas, kaj eĉ suferas pro fortaj perceptoj kaj konfuzaj informoj...
•    Ne estas hazardo, ke mi ŝatas la regulan kaj fratecan Esperanton…
•    Ne estas hazardo, ke mi ŝatas vortojn, vortarojn kaj vortludojn...
•    Ne estas hazardo, ke mi ŝatas muziki per violono...

En multaj landoj homoj neniam scias, ke ili havas aŭtismon. Ili kulpigas sin mem, aŭ la aliajn, pro siaj malfacilaĵoj. Aliaj homoj, eĉ kuracistoj, ne rekonas aŭtismon ĉe ili.

Ni nun komencas pli bone kompreni la strangaĵojn de aŭtismuloj. Unu el 50 homoj ĉirkaŭ ni estas aŭtisma; en Esperantujo eble estas dekoble pli.

Fine: ni, la aŭtismuloj, bezonas pli bone koni nin mem. Necesas konstrui pli akcepteman kaj pli aŭtisma-amikan socion. Tiel ni plibonigos niajn vivo-kvaliton kaj vivo-daŭron (kiu ĝenerale estas 17 jarojn pli mallonga ol tiu de aliaj homoj). 

Françoise NOIREAU (Fransoazo)
 

  • Ŝati 8

Françoise Noireau estas emerita speciala instruistino por gelernantoj kun kondutaj problemoj, kaj emerita psiĥoterapiistino por infanoj. Ŝi mem ricevis diagnozon de aŭtismo antaŭ unu jaro kaj tio donis al ŝi tute aliajn komprenon kaj sperton.


  • cerbo: tio interne de la kapo, per kio oni pensas.

58942699_Cerbopx..jpg.2108b69f8fda3b61a7fc9f33367b82f9.jpg

  • ĉielarko: sepkolora formo (parto de cirklo) en la ĉielo. 

1153071580_ielarkopx..jpg.2df9bcfed8b1bfa70517d49f906b4a31.jpg

  • diagnozo: ekkono de malsano per esplorado pri la maniero, laŭ kiu ĝi prezentas sin.
  • ekvilibro: stato de korpo, kiu restas senmova, kiam ĝi estas altirata de egalaj sed kontraŭaj fortoj; ne falanta al unu aŭ la alia flanko, sed restanta egale inter la du; ĝusta aŭ egala atento al pluraj aferoj.

110319757_Ekvilibro-publicdomain.jpg.f843bb0abc8964169367f47d6ce76dd9.jpg

  • flaro: kapablo senti odoron per la nazo.

1222226574_Flaripx..jpg.56605aa1613dba8fa4921b5414ba834d.jpg

  • hazardo: afero neantaŭvidebla, okazanta sen plano, volo, intenco, reguleco.
  • konduto: maniero agi en siaj rilatoj kun aliaj homoj.
  • konekto: elektra aŭ interreta kunligo.
  • konfuza: miksanta kaj malordiganta la ideojn de homo, tiel ke li aŭ ŝi ne plu komprenas la situacion.
  • matura: atinginta sian plenan kreskadon, forton, kapablon; plene evoluinta.
  • percepto: scio, kiun ni ekhavas pri la ekstera mondo pere de niaj kapabloj vidi, aŭdi, tuŝi, gustumi kaj tiel plu.
  • reagi: agi responde al ekstera afero.
  • rigida: ne moliĝanta sub premo.
  • senso: kapablo vidi, aŭdi, tuŝi, gustumi kaj tiel plu.
  • spektro: la tuta serio de la diversaj koloroj kaj radioj, el kiuj konsistas lumo; aro de diversaj, samkategoriaj aferoj.

196840439_Spektropbl..png.eb1d29b831911c963f017b0c78371e99.png

  • varia: ne ĉiam sama; divers-speca.
  • violono: muzikilo.

1369359225_Violonopx..png.39d67d20944e731add42b47d74be6ef7.png

 

 

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Koran dankon al la ĉefredaktoro Anna Löwenstein, kiu lume klare re-aranĝis mian redaktaĵon! Kia simpla brila stilo...

Redaktite de Fransoazo
Ligo al komento
share_externally

Saluton Fransoazo kaj dankon por tre interesa kaj informa artikolo. Mi ĝuis aŭskulti vian legadon ĉar vi parolis kaj prononcis la esperanton tre klare.

Jonel

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Saluton! Vi skribas:

> Tiel ni plibonigos niajn vivo-kvaliton kaj vivo-daŭron (kiu ĝenerale estas 17 jarojn pli mallonga ol tiu de aliaj homoj). 

Ĉu tio vere ĝustas?! Ĉu ekzistas scienca provo pro/por tio?

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.