Salti al enhavo

Katalin Kováts instruas dum la UK

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Miko Sloper.

Mi ĵus revenis de la ĉi-jara Universala Kongreso en Burno. Tio ne estis mia unua Esperanto-renkontiĝo, sed ja mia unua UK. Mi tre ŝatis la amikan etoson kaj la fakton, ke tiom da esperantistoj kunestis en unu sama loko. Mi sentis min kvazaŭ en Esperantolando, kun kelkaj vojaĝetoj en Ĉeĥion. Tre strange kaj impone samtempe!

Dum la unua vespero oni organizis vespermanĝon por ĉiuj, kiuj partoprenas en la projekto Ekparolu!, aŭ kontribuas al ĝi. Ĉeestis homoj el diversaj landoj kaj kun diversaj lingvaj kapabloj.  Malgraŭ tio ni sukcesis interkomunikiĝi, kaj la vespero fariĝis agrabla sperto. Mia kuzino Karin kaj mi sidis ĉe tablo kun du ĉinoj, Cao kaj Yao, kiuj eĉ invitis nin viziti ilin en Ĉinio!

1000086156.thumb.jpg.a66c071c8ac855682f9062b36d8b4f45.jpgRianne kaj Karin ĝuas vespermanĝon kun Yao kaj Cao

Dum la kongreso okazis multaj prelegoj, koncertoj, kabaredo, ekskursoj, kaj laborgrupoj. Eĉ eblis partopreni en internacia ĥoro. Repensante pri miaj program-elektoj nun, mi konstatas, ke mi mendis tro multajn ekskursojn kaj, krome, enskribiĝis al lingva ekzameno. Tial, bedaŭrinde, ne restis al mi multe da tempo por ĝui la kongresan programon. Mi certe mendos malpli da ekskursoj la venontan fojon.

Tio, kion mi tre ŝatis, estis renkonti la kreintojn de miaj plej ŝatataj podkastoj: Radikala Tenero kaj Usone Persone. Dum siaj podkastoj ili parolas tiel amike kaj nature, ke ŝajnis al mi ke mi jam konas ilin. 

Dum la lasta vespero, mi vespermanĝis kun kelkaj homoj, kiujn mi jam ekkonis dum la programo pri GLAT+. (GLAT+ signifas Gejoj, Lesbaninoj, Ambaŭseksemuloj, Transgenruloj, kaj aliaj.) Tio estis tre malstreĉa kaj agrabla okazo. Mi sidis kun Randy kaj Francis, kiuj estas el Usono kaj Francio. Montriĝis, ke ili estas tiel lingvemaj, ke ili ambaŭ iam lernis la nederlandan, kaj ili ambaŭ konas kanton, kiun mi ne konas: Tijd (Tempo) de Saskia & Serge. Kiam mi diris, ke mi ne konas ĝin, ili kune kantis ĝin por mi!

Estis mirinde, kiel ni ĉiuj interkompreniĝis per lingvo inventita antaŭ ne tre longa tempo de inteligenta, saĝa kaj socie sentema persono. Artefarita lingvo, tamen vigle viva — kiel ĉi tiu kongreso klare montris. 

Rianne Sanders
 

  • Ŝati 7
  • Ami 1

Rianne Sanders estas nederlanda esperantisto, kiu studis lingvajn kaj kulturajn sciencojn. Ŝi vojaĝas tra Eŭropo, laborante en diversaj landoj. Tiel ŝi malkovris Esperanton, kiun ŝi eklernis en 2024 per reta kurso kaj Duolingo. Ŝi ofte laboras kiel kuiristo en centro por memdisvolviĝo, kaj interesiĝas pri longdistanca marŝado, tablo-ludado, kuna kantado, meditado kaj piedpilkado.


  • artefarita: kreita de homo aŭ homoj, ne evoluinta nature de si mem.
  • etoso: ĝenerala sento, kiun la ĉirkaŭaĵo prezentas al la ĉeestantoj.
  • gejo: persono, kiu estas sekse al-logata de homoj de la sama sekso.
  • ĥoro/koruso: grupo de homoj, kiuj kantas kune.

oropex.thumb.jpg.664f1b6109b6cabea95da01072a8416a.jpg

  • impone: elstare grande kaj brile.
  • inventi: elpensi novan solvon de teknika tasko; elpensi novan ilon aŭ aferon.
  • kabaredo: amuza prezento kun teatraĵetoj, kantoj, dancado kaj simile, kutime en noktejo aŭ trinkejo.
  • koncerto: muzika prezento.

IMG_6064.thumb.jpg.d8492250d142f053691ef4388b692da3.jpg

  • konstati: ekscii, eltrovi, aŭ rimarki ion kiel fakton aŭ kiel gravan informon.
  • lesban(in)o: virino, kiu estas sekse al-logata de aliaj virinoj.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj ĉe-estas kaj kune aktivas en iu komuna agado.
  • podkasto: programo trovebla en Interreto, kiun interesatoj povas kopii kaj aŭskulti per propra telefono, komputilo aŭ alia ilo.
  • trans-genrulo: persono, kiu sentas, ke li aŭ ŝi ne apartenas al la sekso en kiu li/ŝi naskiĝis.
     


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Zhangwei

Afiŝite

Citaĵo

Dum la unua vespero oni organizis vespermanĝon por ĉiuj, kiuj partoprenas en la projekto Ekparolu!, aŭ kontribuas al ĝi. Ĉeestis homoj el diversaj landoj kaj kun diversaj lingvaj kapabloj.  Malgraŭ tio ni sukcesis interkomunikiĝi, kaj la vespero fariĝis agrabla sperto. Mia kuzino Karin kaj mi sidis ĉe tablo kun du ĉinoj, Cao kaj Yao, kiuj eĉ invitis nin viziti ilin en Ĉinio!

Kiel la amiko de Cao kaj Yao, mi kredas, ke ilia invito estas sincera, kaj mi ankaŭ esperas, ke vi povos viziti ilin kaj vojaĝi en Ĉinio. Ili povos gastigi vin grase kaj frate. Tiu vespero estis neforgesebla ankaŭ por mi, danke al la aranĝo de Katalin.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.