Salti al enhavo

SES – lernu Esperanton somere!


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.

Somera Esperanto-Studado (SES) estas unu-semajna renkontiĝo organizata ĉiu-jare dum somero ekde la jaro 2007. Ĝi kutime okazas en la lando Slovakio kaj celas instrui la lingvon Esperanto al ĉiu-aĝaj komencantoj, progresantoj, kaj ankaŭ al fluaj parolantoj, kiuj deziras lerni pri la literaturo kaj historio de Esperanto.

Dum SES la partoprenantoj vizitas kursojn antaŭ-tagmeze, kaj post-tagmeze ili amuziĝas kaj amikumas kun aliaj homoj.

SES2017_040.thumb.jpg.87bbc23af1313fba9ad9ba964a8cccff.jpg

Ĉiam okazas tagaj kaj duon-tagaj ekskursoj, prelegoj, vesperaj koncertoj, kaj noktaj programoj en trinkejo aŭ en trankvila te-ejo kun la nomo Gufujo.

SES estas la plej granda renkontiĝo de Esperanto-lernantoj, kutime kun 150-250 partoprenantoj.

La renkontiĝon organizas la Esperanto-asocio "Edukado ĉe Interreto" (E@I). Ĝia sidejo troviĝas en Slovakio (urbo Partizánske) sed ĝiaj laborantoj estas internaciaj. Ĝi ĉefe zorgas pri interretaj projektoj rilataj al lingvoj aŭ informado, sed ĝi ankaŭ organizas aliajn renkontiĝojn, kiel ekzemple la renkontiĝon Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) kaj ankaŭ la renkontiĝon Polyglot Gathering, kiu estas granda internacia renkontiĝo por poliglotoj (homoj kun ekster-ordinara kapablo paroli multajn lingvojn).

La venonta SES okazos en la historia slovaka urbo Nitra de la 12-a ĝis la 20-a de Julio 2019. Ni kore invitas ĉiujn partopreni en ĝi!

Salomé Hug

  • Ŝati 5
  • Ami 2

Salomé Hug estas volontulo ĉe E@I.


  • gufo: speco de birdo, kiu plej ofte aktivas nokte. 
  • En Esperanto-kongreso, gufujo estas loko por grupiĝi vespere, por amikiĝi, trinki teon, manĝi dolĉaĵojn, babili, kaj ludi.  

Gufo.jpg.25caab27a70f568b36cf173ad13a0111.jpg

Foto: Kamil. CC BY-SA 3.0

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne, SES ne okazas dum UK sed antaŭ ĝi! SES finiĝas sabate, kaj dimanĉe ekas UK en Finnlando - eblas flugi tien post SES. Eĉ kelkaj homoj de SES planas veturi al UK. 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.