Salti al enhavo

Seminario por Virinoj en Benino


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Partoprenis 13 personoj en la kvara Seminario por Virinoj (SeVi) en Kotonuo, Benino, de la 15-a ĝis la 21-a de novembro 2020. La seminarion organizis la asocio Scio Sen Bariloj.

Studema kaj gaja etoso regis dum la tuta semajno.

Du gravaj beninanoj faris prezentaĵojn pri la temoj: kiel krei entreprenon, kaj kiel eniri la mondon de la ekonomio.

Mi povis prezenti Esperanton kaj instrui ĝiajn bazojn dum kvar sesioj de du horoj. Mi ankaŭ disdonis lernolibrojn ricevitajn de la franca landa asocio Espéranto-France. Mi tre dankas al tiu asocio.

Du instruistinoj venis por instrui la alfabeton de la fonua lingvo. Junaj homoj en tiu lando studas en universitato per la franca lingvo. Tamen ilia ĉiutaga lingvo estas la fonua lingvo, kiun ili ĝis nun nek skribis nek legis.

La tuta grupo montris entuziasmon pri Esperanto kaj esprimis deziron plu studi. Ni starigis kontakton kun Benina Organizo de Junaj Esperantistoj (BOJE).

Dum la lasta leciono ni aŭskultis belegan kanton “La universala arbo” de la kantista paro Kajto; jam okaze de la unua spektado la grupo kunkantis ĝoje. Ankaŭ la kantoj de Joel Muhire el orienta Kongo kaj la muziko de Konga Espero tre plaĉis al ili.

Eblas legi pli detale pri la seminario kaj vidi la fotojn en mia blogo.

Mireille Grosjean
 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 1

Mireille Grosjean estas svisa esperantistino, prezidanto de ILEI. Ŝi estas unu el la fondintoj de Scio Sen Bariloj.


  • entrepreno: ekonomia unuo, ekzemple komerca, industria, bonfara kaj simile, kiu produktas ion aŭ plenumas iun taskon.
  • entuziasmo: granda, emocia ŝato pri iu afero.
  • etoso: ĝenerala sento, kiun la ĉirkaŭaĵo prezentas al la ĉeestantoj.
  • fonua: la lingvo parolata precipe en Benino.
  • seminario: praktika kurso dum mallonga periodo, en kiu la instruado estas miksata kun diskutado en malgrandaj laborgrupoj.
  • sesio: kunsida periodo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.