Salti al enhavo

Plie pri la Mez-Orienta Kunveno


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.

Kie en okcidentaj landoj oni trovas landan asocion, kiu aĉetas sian sidejon en la centro de la ĉefurbo, kiel ĵus faris la irana landa asocio de UEA? Kie oni trovas instruadon de Esperanto al universitataj studentoj en la kadro de la plej prestiĝa universitato en la ĉefurbo kaj en aliaj universitatoj de la lando? Kie oni trovas gejunulojn, kiuj senprobleme kunlaboras kun la pli aĝaj esperantistoj kiel egaluloj?

La respondojn al tiuj demandoj oni malkovris dum la 12-a Mez-Orienta Kunveno de la 28-a ĝis la 31-a de marto. En plaĉe antikva konstruaĵo en la urbo de tapiŝoj kaj kaheloj, Kaŝano, oni aŭskultis serion da prelegoj pri la stato de la movado en Irano kaj en aliaj mez-aziaj landoj. Mi estis trafita de la kvanto de agadoj kaj eldonaĵoj de la irana movado. Ĝi havas grupojn en ĉiuj gravaj urboj, kaj tre aktive sentas respondecon  pri ili.

Alia interesa fakto pri la irana movado estas ĝia seninterrompa ekzisto tra ĉiuj politikaj ŝtormoj de la pasinta jarcento. Ni ankaŭ aŭdis raportojn pri la stato de Esperanto en Uzbekujo, Taĝikujo kaj aliaj mez-aziaj landoj, Estis interŝanĝitaj planoj pri komunaj agadoj en Meza Azio. Pro la ĉeesto de Mireille Grosjean, prezidantino de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), ni aŭdis pri problemoj en la okcidento, ekzemple kiel funkcias la nova kotiz-sistemo de UEA en lando, el kiu oni ne rajtas sendi monon eksterlanden pro internaciaj malpermesoj.

Tio estis la plej granda Mezorienta Kunveno de la lastaj jaroj. Venis partoprenantoj el Belgujo, Britujo, Francujo, Germanujo, Rumanujo, Rusujo, Svislando kaj Taĝikujo. 

1849603040_12aMONA.thumb.jpg.50ac41d24376927a23a0e8e2f1ace767.jpg

Dum la kunveno okazis ankaŭ AMo-Seminario (Aktivula Maturigo). La plej konkretaj rezultoj de tiu seminario verŝajne estos plifirmigo de kontaktoj kaj agadoj en Meza Azio kaj la entuziasmigo de iranaj samideanoj. Multaj el tiuj lokaj esperantistoj la unuan fojon spertis internacian kunvenon en sia lando. Por ili tiu sperto estis simila al la sperto de la kongresanoj ĉe la unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-maro.

Renato Corsetti

Redaktite de Anna

  • Ŝati 3

Renato Corsetti estas italo, nuntempe loĝanta en Britujo, eksa prezidanto de TEJO kaj poste de UEA, interesiĝas pri ĉiuj aspektoj de la Esperanto-movado, profesie psiĥo-lingvisto. 


  • tapiŝo: dika kovraĵo el ŝtofo, kiu kuŝas sur la planko.

320px-Ardabil_Carpet.jpg

  • kahelo: fabrikita malmola maldika objekto, kiun oni uzas multenombre por kovri kaj beligi plankojn kaj murojn. 

File:Cyprus floor tile.jpg

  • ŝtormo: forta danĝera ventego kun pluvo; tre maltrankvila situacio.

800px-Rembrandt_Christ_in_the_Storm_on_the_Lake_of_Galilee.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.