Salti al enhavo

Partoprenu en la virtuala NASK!


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

NASK estas la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto. De pli ol 50 jaroj ĝi okazas ĉiu-somere en Usono kun internacia grupo de bone konataj instruistoj en pluraj niveloj.

En 2020, la kutima ĉeesta kurso ne povos okazi, pro la tutmonda epidemio. Tamen NASK ja okazos, ĉar oni decidis organizi retan kurson, al kiu ĉiuj tra la mondo estas invititaj. La aranĝo okazos vespere (laŭ la usona tempo) de 19:30 ĝis 21:00 EDT (Nov-jorka tempo). La datoj estos 29 junio - 3 julio kaj 6-10 julio. La kursoj okazos pere de la programaro Zoom kaj havos tri nivelojn. La kosto estas 75 usonaj dolaroj.

Dum 2020 NASK estos oficiala parto de la reta Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) de UEA. Pro tio, la organizantoj aldonis novan sekcion al du el la niveloj. Sekve, la post-baza kurso kaj la meznivela kurso havos du elektojn en ĉiu tago. Tio estas bona novaĵo por homoj ekster Nord-Ameriko, ĉar la novaj sekcioj okazos pli frue en la tago por ke la horo estu pli oportuna, almenaŭ por eŭropanoj.

Se vi volas plibonigi vian Esperanton, multe lerni kaj aktive ekzerci vin en la aŭskultado kaj parolado de la lingvo kun multaj aliaj lernantoj tra la mondo, tiu ĉi somera studprogramo, kiu emfazas aktivan uzadon de Esperanto dum pluraj tagoj, estas por vi.

Jam aliĝis 113 homoj, kaj pliaj certe alvenos. Ĉu vi estos inter ili?

Aldonajn detalojn kaj la aliĝilon vi trovos en la jena retpaĝo

Maŭrico Giacometto (Rico) 

  • Ŝati 1
  • Ami 1

Maŭrico Giacometto (Rico) estas redaktoro de la rubriko “Libroservo” en uea.facila.


  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • aliĝilo: dokumento per kiu oni enskribiĝas al kongreso aŭ simila aranĝo.
  • ĉe-esta: estanta tie en la loko, kie io okazas.
  • dolaro: mon-unuo en Usono, Kanado, Aŭstralio kaj kelkaj aliaj landoj.
  • emfazi: doni apartan gravecon al io, parolante pri ĝi per pli forta voĉo, aŭ alimaniere donante al ĝi pli da atento.
  • epidemio: malsano, kiu facile moviĝas de unu homo al alia kaj atakas samtempe multajn homojn en la sama regiono.
  • festivalo: granda festa kunveno ofte kun aparta temo, ekz. pri arto, filmo, muziko aŭ simile.
  • oficiala: leĝe akceptita de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tiu afero.
  • oportuna: facila, konvena, taŭga, utila.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • sekcio: parto de asocio, oficejo, laborejo aŭ simile.
  • Usono: Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko.
  • Zoom: komputila programo per kiu eblas komuniki kaj kunveni interrete anstataŭ reale.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi trovas ĉi tiun artikolon tre interesa do mi partoprenos en la virtuala NASK por plibonigi mian Esperanton.
Koran dankon al uea-facila.

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 14 horoj, ApproMat diris:

Mi trovas ĉi tiun artikolon tre interesa do mi partoprenos en la virtuala NASK por plibonigi mian Esperanton.
Koran dankon al uea-facila.

Ni estas feliĉaj pro tio, ke ni interesigis vin pri NASK. Ĝuu la sperton, pasigu bonan tempon kaj vi certe plibonigos vian Esperanton.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.