Salti al enhavo

50-a Malferma Tago en Roterdamo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.

Du fojojn jare okazas Malferma Tago ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, Nederlando. Tio estas okazo, kiam esperantistoj estas invitataj viziti la oficejon. Tie ili povos aŭskulti prelegojn, babili kun aliaj esperantistoj, trinki (sen-page) teon kaj kafon kaj pasigi tempon en la libro-servo.

La venonta Malferma Tago estos la 50-a, do speciala okazo. La dato estos la 20-a de aprilo 2019. Se vi estos en aŭ apud Nederlando en tiu dato, ni rekomendas, ke vi vojaĝu al Roterdamo por tie ĉeesti. 

Estos plena kaj interesa programo, kun honoraj gastoj Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, redaktoroj de revuo Esperanto. Ili prezentos la Retan Revuon, novan iniciaton de UEA. Krome estos prelegoj de pluraj estraranoj de UEA kaj de Manuela Burghelea, volontulo de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Prelegos ankaŭ Katalin Kováts, respondeculo de la retejo edukado.net kaj organizanto de Esperanto-ekzamenoj tra la mondo.

Oni prezentos novaĵojn de la libro-servo, kaj se vi volos aĉeti librojn, estos ĝenerala sesona rabato.

1995804746_LibroservodeUEA.jpg.f61947d274970cbabba959baf992a1ed.jpgLa libroservo de UEA

Partopreno en la Malferma Tago estas senpaga, kaj ne necesas anonci vin anticipe. Por la adreso kaj instrukcioj, kiel atingi la Centran Oficejon, legu ĉi tie. La aranĝo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

  • Ŝati 5
 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Tre bona afero kaj bela informo pri la Malferma Tago de la CO en Roterdamo !

Necesas nepre pli da facilaj artikoloj pri la Centro Oficejo

Mi deziras cxeesti malferman tagon. Sed ne cxi-jare. Sxajnas ke en iu venonta(j) jaro(j) mi povos fari tion. Mi ne ankaux sciias kiam!

 

 

Ligo al komento
share_externally

Mi estis dum 2 jaroj en Europa ( en Francio ) antaux kelkaj jaroj. Sed tiam mi ne estis aktiva Esperantisto. Alikaze, mi povus jam viziti Kvinpetalon (Brousse) kaj Gresillion en Francio. Kvinpetalon (Brouesse) estis nur iom pli ol 30 kilometroj de mia iama urbo kaj Gressillon ck. 150 kilometroj for.

 

 

Ligo al komento
share_externally

Kara Scivolemo,

Mi ĝojas, ke vi ŝatas la artikolon pri la Malferma Tago. Kaj mi notas, ke vi volus iam legi pli da artikoloj pri la Centra Oficejo. Mi esperas, ke post iom da tempo aperos artikoloj ankaŭ pri Greziljono kaj Kvinpetalo.

Kore,

Anna

Ligo al komento
share_externally

antaŭ 13 horoj, Derek diris:

Tiu nova laŭleganto estas aparte plaĉa!

Scivolemo demandis: Kiu estas laŭleganto ?  Temas pri la persono kiu legas aux la legmaterialo ?

Certe li intencis skribi "laŭtleganto"! Oni ankaŭ povus diri "voĉleganto". (Cetere, ne forgesu aldoni la vorton "Ĉu" komence de demandoj! "Ĉu temas pri la persono, kiu legas, aŭ pri la legmaterialo?")

 

>>> Kiu respondis al mia mesagxo ?  Cxu Anna ? Gxi estis ene de mia mesagxo mem. Normale oni afisxis gxin pere de sia propra konoto. Cxu ne ?

 

Redaktite de scivolemo
Ligo al komento
share_externally

 Kiu respondis al mia mesagxo ?  Cxu Anna ? Gxi estis ene de mia mesagxo mem. Normale oni afisxis gxin pere de sia propra konoto. Cxu ne ?

 

Ligo al komento
share_externally

Pardonu, mi eraris. Jen, estis mi kiu respondis, sed mi erare afiŝis ĝin interne de via mesaĝo, kiel mi povas fari kiel redaktoro.

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.