Salti al enhavo

La unua virtuala Malferma Tago


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Stefano Keller.

La 26an de aprilo 2020 okazis la 52a Malferma Tago de la Centra Oficejo (CO) de Universala Esperanto-Asocio – sed ne en la CO en Roterdamo! Ĉi-jare pro la tut-monda epidemio, la Malferma Tago okazis virtuale en Jutubo.

La unua parto de la programo komenciĝis per komuna spektado de filmoj Vizito al la Centra Oficejo kaj Konciza bild-historio de la CO.

Post tio okazis sep interesaj prelegoj pri tre diversaj temoj. Kelkaj rilatis al lingvaj aferoj, literaturo kaj tradukado, dum aliaj temis pri nutrado kaj teo. Inter la prelegantoj estis Mireille Grosjean, la prezidanto de la grava asocio ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), kaj Jérémie Sabiyumva, estrarano de UEA.

En la dua parto de la Malferma Tago estis kvin prelegoj de famaj esperantistoj en la virtuala kunvenejo de Zoom. Preskaŭ ĉiuj ĉi prelegoj temis pri la movado kaj pri UEA, pri revuo Esperanto kaj pri TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). La fina kunparolado estis gvidata de la prezidanto de UEA, Duncan Charters, kiu okazigis ĝin per diskutado kun la ĉeestantoj. Li invitis ilin esprimi siajn opiniojn kaj ideojn por eltrovi la plej efikajn formojn de agado en la Esperanto-movado.

La bela fina parto de la Malferma Tago estis viva koncerto de Kjara, tre populara itala muzikistino kaj kantistino. Eblas spekti ŝian koncerton ankoraŭ nun.

La nombro de partoprenantoj en la unua virtuala Malferma Tago estis multe pli alta ol en antaŭaj okazoj, kiam por partopreni necesis vojaĝi al Roterdamo. Kelkaj partoprenantoj notis, ke la virtualaj kunvenoj verŝajne estas pli egalecaj kaj sen-diskriminaciaj. Ili ankaŭ kostas malpli, ĉar eblas organizi kaj partopreni la kunvenojn preskaŭ senpage. Necesas pagi nur por la interreta konekto.

Aliaj avantaĝoj de la virtualaj okazaĵoj estas ke:
•    Necesas malpli da tempo por ĝui la kunvenon, ĉu kiel prezentanto, ĉu kiel spektanto;
•    Oni povas spekti la programerojn komforte en sia hejmo, ankaŭ manĝante aŭ kuŝante, eĉ se oni estas malsana aŭ pro diversaj kialoj ne povas vojaĝi;
•    Oni ne kontribuas al malpurigo de la vivmedio, ĉar ne necesas veturi al la kunvenejo, nek (mal)varmigi la ejon. 

Preskaŭ la tuta programo de la kutima Malferma Tago povas okazi virtuale. Mankas nur la komuna trinkado de kafo aŭ teo, kiun vizitantoj normale ĝuas ĉe la Centra Oficejo.

Ahmadreza Mamdoohi
 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 1
  • Dankon 1

Ahmadreza Mamdoohi (1960-) estas irana esperantisto, profesie arkitekto kaj urbo-fasonisto. Li estis la unua prezidanto de Irana Esperanto-Asocio en 2004. Li verkis 600-paĝan perslingvan lernolibron de Esperanto La plej facila lingvo de la mondo, kaj tradukis en la persan faman libron de William Auld La fenomeno Esperanto.


  • avantaĝo: tio, kio alportas pli bonan situacion, gajnon aŭ utilon.
  • diskriminacii: maljuste trakti unu homon aŭ hom-grupon malpli bone ol aliajn.
  • epidemio: malsano, kiu facile moviĝas de unu homo al alia kaj samtempe atakas multajn homojn en la sama regiono.
  • Jutubo (YouTube): populara retejo por alŝuto kaj rigardado de filmetoj.
  • konciza: mallonga, sen nenecesaj vortoj.
  • konekto: elektra aŭ interreta kunligo.
  • nutri: doni al vivanta estaĵo la manĝaĵojn necesajn por la vivo.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • spekti: rigardi filmon, teatraĵon, televidan programon aŭ simile.
  • Zoom: komputila programo per kiu eblas komuniki kaj kunveni interrete anstataŭ reale.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.